doc - odt |
VERDEN estas projekto financita de Eŭropa Unio kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio.
Daŭripoveco estas grava temo en la nuntempa socio. UEA jam plurfoje traktis ĝin, ekzemple kadre de Universalaj Kongresoj; krome, la Asocio kunordigis la pretigadon de faka Gvidlibro pri la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA kaj elŝutebla el la retejo de la laborgrupo "Esperanto por UN". La projekto, kunlabore kun IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), faka asocio aliĝinta al UEA, kaj BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), faka asocio aliĝinta al TEJO, kun la subteno de Parma Esperanto-Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo, celas fokusiĝi pri daŭripoveco kaj transporto. Samtempe, ĝi povos montri, ke per Esperanto eblas internacie kunlabori por trakti seriozajn temojn kaj havi signifan efikon. |
(2021-nov-25) UEA : gazetara komuniko (2021-nov-25) El Popola Ĉinio : artikolo "Lars Sözüer intervjuita" |