IFEF-federacio
Kio
Fakaj aktivaĵoj
Kongresoj
Kongres-arkivoj
Bultenoj
Landaj Asocioj
Statuto
Aliĝilo
Ret-listo
Kontaktoj
Ligoj
|
|
|
LASTAJ INFORMOJ |
2007-apr-27
50-a datreveno de la fondiĝo de HEFA, Hungara Fervojista Esperanto-Asocio, memorfestota dum la tradicia Landa Amika Esperanto-Renkontiĝo en urbo Győr (komence de julio ?)
PEFA, Pola Esperantista Fervojista Asocio, invitas al sia ĝenerala kunveno, kiu okazos en Poznań de la 21a ĝis la 23a de septembro 2007 (samtempe, kiel la aranĝo ARKONES).
GEFA, Germana Esperanta Fervojista Asocio, invitas al sia 51-a jarkunveno, kiu okazos de la 26a ĝis la 28a de oktobro 2007 en Bad Elster.
Espereble, post 1 semajno (ĉ. la 6-a de majo) estos plene renovigita la IFEF-retejo : revenu viziti !
2007-feb-26
Grava etapo atingita en faka kunlaboro. Heinz Hoffmann ĝoje informis, ke danke al tre efektiva helpo de kolegino Rosalinde Taucher ( UIC), grava etapo de kunlaboro estas atingita : sukcesa enigo en la datumbankon " RailLexic" de 1090 Esperanto-difintekstoj inkluzive de eventuale necesaj terminŝanĝoj. Tiu kvanto rezultas el la aktuala stato de plurjaraj tradukado kaj diskutado en Terminara Sekcio. Tamen la kvanto estas nur ĉirkaŭ duono de ĉiuj difinoj en " RailLexic". Do restas sufiĉe da laboro por sekvaj jaroj. Heinz Hoffmann aldonis, ke en tempo de la IFEF-kongreso en Parizo, li certe povos trakti kun sinjorino Taucher restantajn specialajn problemojn, kiujn li jam listigis. UIC planas eldoni novan CD-ROM-disketon kun " RailLexic 4.0" por fino de 2007.
Fotojn pri la ski-semajno okazinta de la 17a ĝis la 23a de februaro 2007 en Azuga (Rumanio), sendis Rodica Todor (vidu en la arkiva paĝo).
2006-okt-23
Esperanto-monumento en Linz : solena senvualigo okazis mardon, la 3-an de oktobro 2006. Raporton kun fotoj sendis Leopold Patek (legu kaj vidu en la arkiva paĝo).
2006-okt-01
Krucenigmo, kun solvoj rilate al IFEF. KRISTÁLY Tibor informis, ke tia krucenigmo estas trovebla en lia hejmpaĝo.
2006-sep-18
La IFEF- estraranoj (+ ĉefkomitatano) kunsidis en Arnoldstein, Aŭstrio, jen aliaj informoj :
- Cele aperigon en la lasta IFEF-bulteno de 2006, limdato por sendi materialon estas la 10-a de oktobro.
- Alproksimiĝas la 100-jariĝo de IFEF. Proponita estas krei fonduson por publikigi "Historian Libron". Tiuj, kiuj deziras finance kontribui tiucele, bonvole sendu al la IFEF-kasisto kun mencio de la fonduso.
- Fotojn pri la kunsido eblas vidi aŭ ĉi tie kaj aŭ ĉi tie.
UK-2006 en Firenze, pli multnombrajn kaj belajn fotojn pri la fervojistaj programeroj (kunvenoj, ekskurso) eblas vidi ĉi tie.
2006-sep-13
- La IFEF-estraranoj (+ ĉefkomitatano) ĵus kunsidis en Arnoldstein, Aŭstrio.
- Kongreso en Parizo en 2007 : precizigoj pri la kompleta pago de ĉiuj mendoj (tranoktoj, manĝoj, ekskursoj,...) (por scii pli...)
- Konfirmiĝis preteco de la Pola Fervojista E-Asocio organizi la IFEF-kongreson en 2008.
2006-aŭg-16
- Enretigo de hungar-lingva resuma prezento pri IFEF (flagoj maldesktre).
2006-aŭg-13
- UK-2006 en Firenze, 3 kontakt-kunvenoj de IFEF, plus trajn-ekskurso ! (por scii pli...)
|
|
Antaŭaj ĝisdatigoj |
Antaŭaj ĝisdatigoj aperas en ĉi-paĝo. Ekde nun (la 13an de aŭgusto 2006), ĉiuj informoj aperos sur la ĉef-paĝo, kun eventualaj ligoj. Tiel, espereble, la novaĵoj estos pli freŝaj kaj pli multaj (pro pli facila ĝisdatigado).
|
|
LASTAJ NOVAĴOJ |
En la lastaj monatoj venis diversaj informoj pere de la IFEF-retlisto. Kelkajn el tiuj informoj vi nun povas legi ŭ-sube... malfrue kaj resume. Por ilin ricevi preskaŭ tuj kaj komplete, abonu la liston !
Ĉina Radio Internacia multfoje raportis pri la 58-a IFEF-kongreso maje okazinta en Ŝanhajo, Ĉinio. (la informojn sendis Leopold Patek, kaj ankaŭ diversajn novaĵojn pri Ĉinio kaj fervojo)
- - -
Du gravaj ŝtataj Esperanto-institucioj ree alireblaj por la publiko : la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. En Herrengasse 9, tute en la centro de la urbo, inter la Ministerio por Internaj Aferoj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj situas la nove adaptita Palaco Mollard, en kiu ekloĝis kvar sekcioj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kaj tie la Esperantomuzeo trovis sian novan hejmon kune kun la tutmonde fame konata Kolekto por Muziko kaj la unika Muzeo de Tergloboj. [...] La muzeo kaj la bibliotekoj estas nun preskaŭ ĉiutage viziteblaj. Poŝtadreso: Esperantomuzeo, poŝtfako 308, AT-1015 Wien (la informojn sendis Leopold Patek)
- - -
Ni volonte sendas al vi nian revueton "ITALA FERVOJISTO - Informa Bulteno" (IFIB). Ĝi aperas du - tri fojojn en la jaro. Bonvolu kontakti nin. La verko estas tute modesta, senpretenda, tamen eble de tempo al tempo vi trovos iujn novaĵojn, kuriozaĵojn rilate la esperantan kaj fervojan mondon. [...] Por la IFIB-Redakcio, Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo.
- - -
[...] pri la eliro de Italio (FS) de FIP. Mi informiĝis kaj jen la rezulto : FS ne eliris el FIP, nur por kelkaj fervojoj aplikis la samajn rilatojn kiel Francio pro tio nur la fervojisto deĵoranta rajtas havi la liberan bileton; la aliaj rajtas rabaton de 50 %. Jen malgranda tabelo [...] (la informon sendis Vito Tornillo)
- - -
La 25an de junio 2006 forpasis Elfriede ERNST (honora membro de UEA kaj ŝi subtenis ankaŭ IFEF). (la informon sendis Leopold Patek, el Clara Bracke)
- - -
Aperis MIKROFONE n-ro 14 kiel duobla eldonaĵo. El la enhavo: N-ro 14/a [...] Okazis en Ĉinio la 58-IFEF-Kongreso,
[...] N-ro 14/b: Speciala Raporto pri la 58-a IFEF-Kongreso (2 paĝoj) (la informon sendis Leopold Patek)
- - -
Fervojo mankas en Vikipedio. La 7-an de julio 2006 estis verkita la 50.000a artikolo en la esperantlingva Vikipedio. Tiu multlingva libera interreta enciklopedio estas verko de volontuloj kaj ĉies kunlaboro estas bonvena. [...] Leopoldo
En mia hejmpaĝo estas troveblaj verkaĵoj pri fervojo kaj pri elektro, kiel faktemoj. Mi ne havas tempon refoje entajpi tiujn materialojn por Vikipedio, eĉ ne konas kiel oni povas enmeti figurojn. Tiuj verkaĵoj havas tre grandan volumon kaj ankaŭ nun estas prilaborata la IV-a libro en la faktemo ELEKTRO, tial mi ne havas tempon. Sed, kiu havas emon kaj tempon, aŭ konas efikan manieron kopii al Vikipedio el tiuj materialoj, faru libere havante ĉiujn rajtojn por tiu laboro. Estas evidente, ke mi estas preta helpi kaj kunlabori, sed kun limita ebleco. Do, vidu mian retejon, en kiu serĉu la faktemon "Fervojo". KRISTÁLY Tibor
- - -
La urba konsilantaro de Herzberg voĉdonis la 11an de julio : la nova oficiala nomo de la urbo fariĝas : Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo ! La urbo en ĉiu kampo fiere subtenas kaj laŭ sia kapablo antaŭenigas la uzadon de Esperanto por neŭtrala internacia interkompreniĝo, kaj planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn, turistikajn, ktp. valorojn. http://www.ic-herzberg.de/esperanto/index.html Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo estas la urbo, kie Joachim GIESSNER, iama honora prezidanto de IFEF, vivis kaj laboris 40 jarojn. Viaj eventualaj gratulleteroj povus esti bona tuja subteno. AFEF jam gratulis. (la informojn sendis Leopold Patek)
|
|
FOTOJ PRI ĈINIO |
Fotoj pri la 58-a IFEF-kongreso okazinta en Ŝanhajo, Ĉinio, de la 12-a ĝis la 13-a de majo 2006, estas enrete videblaj. (ligo "Arkiva paĝo" fine de la paĝo "Kongresoj")
|
|
Lastaj ĝisdatigoj |
Enretigo de pola bulteno "Verda Lumo" (paĝo "Bultenoj") -
Aldono de ligo al Eŭropa Asocio de la Fervojistoj (paĝo "Ligoj") -
Aldono de ligo al hejmpaĝo de KRISTÁLY Tibor, kun diversaj faktemoj, i.a. dosieroj pri fervojo.
Maldekstre de la ĉefpaĝo, alklaku "Laboraĵoj", poste elektu "Fervojo", kaj vi atingos paĝon kun ligoj al 20 pdf-dosieroj : kiel la fervojo funkcias, muŝokula reflektoro, horareksplikoj, bildvortaro, trakforkoj,.... La konekto estas malrapida, iom paciencu... (paĝo "Ligoj")
|
|
IFEF-BULTENO EN LA RETO |
La IFEF-bulteno 2005-6 nun troviĝas en ifef.net. Ĝi estas peza (4,8 Mo) sed enhavas kolorajn fotojn ! Tio estas unuafoja provo : por ĝin elŝuti, bonvolu unue peti pasvorton kaj poste viziti la jenan paĝon.
|
|
Lastaj ĝisdatigoj (2005-nov-26) |
Maj. 2007, en Francio : IFEF-kongreso en Parizo (pliaj informoj...)
|
|
RET-LISTO "IFEF" |
Sur tiu ĉi paĝo, vi trovos la necesajn informojn por aboni unuan retliston pri IFEF. La temo de tiu retlisto estas ĉio, kio rilatas al IFEF. Komence, ĝi povos estis uzata por dissendi novaĵojn kaj por komuna interdiskutado (sekvo...)
|
|
|
|
Kalendaro |
2008 : IFK en Pollando
2009 : IFK en Italio
|
|
Viaj, jes, viaj... |
Viaj kontribuoj ege bonvenas por tiu TTT-ejo. Informu nin pri aktualaĵoj el via lando, el via fako, ktp. : venontaj renkontiĝoj, vivo de la grupoj, ideoj imitindaj, help-alvokoj, ktp.
|
|