Se vi loĝas en lando, kie ekzistas landa asocio de IFEF, bonvolu turniĝi al ĝi por iĝi membro de IFEF.
Temas pri la jenaj landoj :
Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Japanio, Kroatio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Serbio-Montenegro, Slovakio, Slovenio.
La kontakt-adresojn ni bonvole sendos al vi. Simple petu.
Ankaŭ el Nederlando kaj Svisio ni volonte sendos kontakt-adresojn por helpi al vi.
|
Por la ceteraj landoj, kie ne ekzistas landa asocio de IFEF, jen aliĝilo por individuaj membroj :
- jpg-formato : tuj videbla
- La sama per OpenOffice-dosiero, per doc-dosiero. (se la doc-dosiero aperas malplena, registru ĝin en vian komputilon kaj remalfermu, printu, ktp. : la dosiero NE estas malplena.)
- Se vi preferas, laŭ niaj kapabloj, ĝin ni povas sendi al vi en alia tipo : rtf,...
Tiun aliĝilon kompletigu kaj sendu al la kasisto (aŭ rekte transdonu al IFEF-estrarano).
Pag-rimedoj :
- Plej simple, rekte, man'al mane.
La kvitanco konsistas en la suba parto de la aliĝilo. Ĝin la ricevanta estrarano subskribas kaj apartigas por doni al vi, kiel kvitancon.
- Tra UEA-konto. La IFEF-konto ĉe UEA estas : iffk-o
En tiu kazo, bonvolu informi la kasiston.
- Ĝirante monon al la IFEF-bankkonto (en Francio).
(Bonvolu atenti, ke ĉekoj aŭ ĝiroj estu al la nomo de "Laurent VIGNAUD").
- El ekster Francio, tiu pag-maniero estas nekonsilinda, eĉ kelkfoje malkonsilinda pro la tre altaj bankkostoj. Se vi tamen faros, jen la IBAN-numero de la IFEF-konto : FR33 2004 1010 1109 2937 4Y03 237
kaj jen la BIC-kodo de la sama IFEF-konto :
PSSTFRPPNTE
- Por Francoj, la numero de la poŝtĉek-konto estas : 92 93 74 Y NANTES
Por la jaro 2006, la IFEF-membrokotizo estas 9 EUR.
En ĉiuj kazoj, bonvolu informi la IFEF-kasiston pri viaj aliĝo kaj pago.
|
|