I F E F 
  Pri la 44-a IFEF-Skisemajno 
en 2003
 en Kunčice Pod Ondřejníkem, Ĉeĥio  





Post la 37-a IFES 1996 organizita en montaro Jeseníky, en Kouty nad Desnou (CZ), la ĉeĥa Landa asocio de IFEF (plue FS de ĈEA) en kunlaboro kun Landa konsilio de FISAIC ĉe Ĝenerala direkcio de Ĉeĥaj Fervojoj (ČD) ree organizis por fervojistaj skiemuloj jam la 44an IFES, ĉi-foje en montaro Beskydy en Kunčice pod Ondřejníkem.
Ĝi okazis de 4-a ĝis 11-a de januaro 2003 kaj malgraŭ komenca timo pri manko da aliĝantoj partoprenis ĝin partoprenantoj el 6 landoj : Danio (2), Francio (4), Germanio (4), Rumanio (13), Slovakio (1) kaj gastiganta Ĉeĥio kun organizantoj (9).

Inter partoprenantoj estis ne nur fervojistoj, kiuj kutime regule partoprenas skisemajnojn, sed ĝojinda estis partopreno de dektrimembra grupo de rumanaj kolegoj, inter ili kelkaj gejunuloj, kiuj aŭdis pri bona etoso de skisemajnoj kaj volis ankaŭ ĝui ĝin.

Sabaton la 4an de januaro grupe eĉ individue eltrajniĝis en stacidomo Kunčice pod Ondřejníkem partoprenantoj kaj post akcepto ili estis gvidataj de organizantoj kaj loĝigitaj en agrabla, trankvila Ripozejo de Ĉeĥaj Fervojoj (proksimume 500 m de fervoja stacio) en komfortaj 2-3 litaj ĉambroj kun elrigardo al kelkaj pintoj de Moravosileziaj Beskidoj.
Al ilia dispono estis fervoja ripozejo kun siaj kuirejo, koktelejo, 2 salonoj kaj aparta fumĉambro.
Post okupo de ĉambro, ripozo, konatigo kun ĉirkaŭaĵo, trarigardo de bele preparitaj gvidlibro, grafika memora partoprenlisto kaj aliaj materialoj kun multaj utilaj informoj koncerne la aranĝon, ili renkontiĝis vespere por komuna vespermanĝo kaj bonveniga vespero en ripozejsalono.
Tuj ek de sekva tago ĉiuj gepartoprenantoj (skiemuloj kaj neskiantoj) havis antaŭ si abundan programon.

(dimanĉe) Post komuna matenmanĝo ĉiuj forveturis per trajno al Frenštát pod Radhoštěm (unu el centroj de Valaĥio) kaj de tie ĉi per buso kaj poste sidloka telfero ili vojaĝis al skicentro Pustevny (1095 m super marnivelo), kie ili interkonatiĝis kun loko por skiado kaj skikonkursoj kaj ĝuis la belan naturon.
Post individua tagmanĝo en la montara restoracio kaj trarigardo de ĉirkaŭaĵo ili komune revenis tra Rožnov pod Radhoštěm, la dua centro de Valaĥia regiono, al la ripozejo ČD en Kunčice pod Ondřejníkem.
Dimanĉa vespero apartenis al projekciado de videofilmo pri la 53-a IFEF-kongreso 2001 en Tábor (CZ) kaj dank´al nia oferema amiko Hilaire Happi-Fosso (FR) ni spektis lian videofilmon pri la 42-a IFES 2001 en montaro Altaj Tatroj, en Tatranská Lomnica (SK).


Lundon la skiantoj sub gvido de Jiří Vencl (kasisto de FS ĈEA) veturis al Pustevny por skii kaj trejni. Neskiantoj sub gvido de Ladislav Láni (estinta kunorganizanto de 11-a IFESo 1970 en Vrátna dolina /CS/) vizitis urbon Frenštát pod Radhoštěm (fond. ĉ. j. 1300) en rondvalo apud piedoj de la montaro Beskydy, trarigardis ĝian historian centron kun urboplaco kaj urbodomo, historiaj urbaj domoj kun arkadoj kaj ŝtonetarpavimoj. Je muro de urbodomo ni vidis memortabulon de olimpika venkinto en skisaltado Jiří Raška, kiu gajnis oran medalon en Grenoblo 1968.
Vespero apartenis post anonco de ĉiutagaj informoj por venonta tago kaj post literatura anguleto konsistanta el kelkaj etversoj pri elektitaj terminoj al ĉefa fakprelego kun temo "Diagnostiko de moviĝantaj vagonoj" en prezento de Ing. Ladislav Kovář.


Marde la tuttaga ekskurso per buso gvidis ĉiujn al proksimaj urboj de la regiono.
En Štramberk - "Valaĥia betlemo"- (fond. 1353) ni interkonatiĝis kun urba memorrezervejo, gotika burgo de 13-a j.c., Nacia parko kun groto Šipka (ĝi famiĝis en sciencista mondo per malkovro de ostoparto de neandertala homo) kaj aliaj memorindaĵoj.
En Kopřivnice (fond. 1437), bela pentrinda urbo en submontaro Beskydy oni vizitis Teknikan muzeon de entrepreno Tatra kun la unua aŭtomobilo "Präsident" fabrikita en tiama Aŭstria-Hungara Monarĥio kaj aliaj eksponaĵoj de aŭtomobiloj Tatra. Nuntempe oni ĉi tie fabrikas ŝarĝaŭtomobilojn TATRA, kiuj akiris signifajn premiojn en mondkonkursoj, precipe en Paris - Dakar.
Interesa por rigardi estis ankaŭ Honorhalo de mondfamaj, ĉeĥaj sportistoj, olimpikaj venkintoj (en j. 1948 en Londono kaj en j. 1952 en Helsinko) Dana kaj Emil Zátopek.
En urbo Příbor (fond. 1251) oni trarigardis urban memorrezervejon, historian centron kun renesanca urboplaco kaj historiaj urbaj domoj kun arkadoj.
En Příbor naskiĝis Sigmund Freud (1856-1939), aŭstria kuracisto kaj mondkonata fondinto de psikoanalizo. Sur muro de lia naskiĝdomo estis al partoprenantoj prezentita lia memorreliefo.
Vespere post regulaj informoj, literatura anguleto kaj kelkaj prifervojaj aktualaĵoj en prezento de Jindřich Tomíšek (prezidanto de FS ĈEA kaj ĉefkomitatano de IFEF) atendis partoprenantojn konkursoj, unue lingva kaj poste por piedirantoj, dum kiu oni tamen ne devis forlasi la salonon, sed provis respondi dudekon da demandoj koncerne la jam vizititajn kaj en materialoj priskribitajn lokojn.


Merkrede oni denove faris apartan programon por du grupoj laŭ intereso.
Skiantoj kaj iliaj sportfavoruloj veturis al Pustevny, kie malgraŭ granda frosto kaj ĉirkaŭtagmeza nebulo okazis skiadkonkursoj sub gvido de Jiří Vencl kaj Hubert Peyrouty de Francio (respondeculo por IFEF-skisemajnoj). Aliaj forveturis kun Ladislav Láni al urbo Frenštát pod Radhoštěm por grupe au individue uzi la liberan tempon.
Vespere post agrabla solena vespermanĝo oni anoncis rezultojn de okazintaj konkursoj, kiel pri konoj, tiel la sportajn kaj premiis la venkintojn.
Praktike ĉiu el partoprenantoj sukcesis en almenaŭ unu el la konkursoj kaj estis premiita per plaĉa diplomo, medalo kaj memordonaceto prizorgitaj tiucele de PhDr. Anna Abelovská (sekretariino de FS ĈEA), reprezentanta samtempe Landan konsilion de FISAIC ĉe Ĝenerala Direkcio de Ĉeĥaj Fervojoj kaj organiza animo de la tuta IFES.
Indas mencii, ke en ambaŭ scikonkursoj surprizis bonaj scioj de plimultaj konkursantoj.
Sekvis karnavalo kun plaĉa muziko kaj kutima bonhumora etoso, oni dancis kaj amuziĝis ĝis postnoktomezaj horoj.


Ĵaŭdo apartenis al la dua tuttaga ekskurso per aŭtobuso al proksimaj urboj, dum kiu oni vizitis alian parton de la Valaĥia regiono.
Unue ni vizitis distriktan urbon Nový Jičín (fond. 1313) kaj ĝian memorrezervejon, post promeno tra urba centro ni vizitis renesancan kastelon "Žerotínský", kiu nuntempe estas sidejo de Distrikta patruj-scienca muzeo kaj ni interkonatiĝis kun ĝia fame konata ekspozicio de ĉapeloj, de Ferdinand d´Este, verkisto Jaroslav Hašek (aŭtoro de "Bona soldato Švejk") kaj aliaj.
Kelkaj uzis la eblecon por foti sin kun tiucele pruntitaj historiaj eĉ nuntempaj ĉapeloj, surloke ricevante fotojn memorcele.
El Nový Jičín ni poste veturis al proksima historia urbo Fulnek (fond. 1293), kie post tagmanĝo ni trairis historian parton de la urbo kaj poste ni vizitis Monumenton de Jan Ámos Komenský - Comenius (1592-1670), la ĉeĥa pedagogo, verkisto, filozofo kaj lasta episkopo de Ĉeĥofrata Unuiĝo.
Vespere interesigis ĉiujn Cseh-metoda lingvokurso prezentata de Ing. Zdeněk Polák (komitatano de FS ĈEA kaj kunlaboranto de Terminara komisiono IFEF), malgraŭ ke li celis precipe la plej multnombran rumanan grupon.


Vendrede laŭplane forveturis la skiantoj al Pustevny por lastfoje skii kaj uzi plibonigitan veteron kun sufiĉe da neĝo, neskiantoj kun gvidanto Ladislav Láni veturis trajne al urbo Rožnov pod Radhoštěm (fond. 1411), alia centro de Valaĥio, kie ili vizitis Valaĥian muzeon en naturo. La muzeo prezentas tradician popolan kulturon, vivon, laboron, la kutimojn kaj arton de Valaĥio, karpatia regiono de Moravio kaj Silezio.
En specialaj stilaj gastejoj en areo de la muzeo kaj en butikoj oni laŭplaĉe povis aĉeti tipajn memoraĵojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn de loka regiono.
Kelkaj eĉ aĉetis kaj fariĝis posedantoj de speciala "Pasporto de Valaĥia Reĝlando", la unika memoraĵo kaj samtempe efika rimedo por diversaj rabatoj en pli ol 150 establejoj en la regiono.
La skisemajno kulminis per solena vendreda vespermanĝo kun taksado de la okazaĵo kaj ĝia fino estis kompletigita per plaĉa muziko, kiu instigis amuzon kaj dancadon ĝis noktmezaj horoj. La vespero estis finpunkto de la 44a IFES 2003.
Do, malgraŭ manko de neĝo dum unuaj du tagoj (sur montdorso Pustevny tamen sufiĉa dank´al neĝokanonoj), neĝado dum sekvaj tagoj plibonigis la kondiĉojn kaj kontribuis al ĝenerale agrabla kaj gaja etoso de la aranĝo.

Dum la sabata antaŭtagmezo, partoprenantoj disveturis hejmen, pli riĉaj per novaj amikecoj kaj kun neforgeseblaj travivaĵoj.
Ĉe adiaŭo la gepartoprenantoj konformiĝis al opinio, ke partopreno je ĉi tiu internacia renkontiĝo kaj similaj okazaĵoj estas treege grava por pliprofundigo de kunlaboro kaj por reciproka interkompreno dum disvastigo de Eŭropa Unio.

Aŭtoroj :
Jindřich Tomíšek
Ladislav Láni



   Lasta ĝisdatigo   
  2004-05-07