I F E F 
  (Fotoj IFK-Tábor en majo 2001)  


Konsileto: Por ŝparigi tempon (kaj monon) al vi, la grandaj fotoj aperas en novan fenestron. Tiam, por reveni al ĉi-paĝo, sufiĉas fermi la aperintan fenestron. Tia farmaniero estas multe pli rapida ol reveni al antaŭa paĝo, sed bedaŭrinde ne ĉiam funkcias.
Tamen, se vi uzas Internet Explorer, vi mem povas krei novan fenestron: musumante la deziratan foteton, samtempe premu la klavon "majusklo" (la klavo kun desegno de "supren-sago").
Se vi uzas iun alian ret-promenilon ol IE, probable ekzistas iu simila solvo...


Ĝeneralaj kutimaj rimarkoj :
La fotoj aperas ne-bonkvalite (eĉ la "kompletaj grandaj" fotoj) ĉar jam temas pri foteroj pligrandigitaj. Por vidi ilin iomete pli bonkvalite, estas du solvoj : aŭ malproksimiĝu de via ekrano ! aŭ malpligrandigu la fotojn !

Tiuj fotoj ne celas esti artaĵoj sed memoraĵoj por partoprenintoj.



  • Akceptejo.


  • Inaŭguro.


  • La organizintoj traduk(ig)is la menuon de la kongreseja restoracio.


  • Plenkunsido publika.
    Raportoj, voĉdonoj, decidoj, demandoj, ktp. : la kunveno daŭris 4 horojn !!


  • Fakaj kunvenoj.
    Kvankam ili laŭvide ŝajnas amuzaj (trajn-desegnoj sur tabuloj !! kaj spektado de bildoj...), la etoso tamen estas labora... sed ĉiuj povas partopreni kaj helpi laŭ sia kompetenteco.
    La ĉef-prelego ĉi-jare estis "Moderna sekuriga kaj komunikada tekniko de Ĉeĥaj Fervojoj (Ladislav Kovář, CZ)
    Estis ankaŭ fakprelegoj pri :
    Klasifiko en terminologia procedo (Jan Werner, CZ)
    Eksteraj kostoj de trafiko (Gvozden Sredic', YU)
    Rekonstruo de fervojaj koridoroj en Ĉeĥa respubliko (Jindřich Tomís'ek, CZ)
    Apliko de lumo-ondokondukiloj por telekomunikado, sekurigaj instalaĵoj kaj teleregado ĉe la Aŭstriaj Ŝtataj Fervojoj ÖBB (Herbert Sonntag, AT)
    Translima trafiko per "EgroNet" (Heinz Hoffmann, DE)
    Ŝprucigpentrantoj kaŭzas al Ĉeĥaj Fervojoj multmilionajn damaĝojn (Jindřich Tomís'ek, CZ)
    Bonaj trajnoj por ĉiuj (Henning Olsen, DK)
    Olomouc - rekonstruo de la antaŭstacidoma spaco (Zdene'k Polák, Ladislav Láni, CZ)



  • Duon-taga ekskurso de Tábor al Bechynê per la unua elektrizita fervoja linio en Ĉeĥio.


  • Primovada kunveno.


  • Intervjuo far ĵurnalistino.


  • (Banked- kaj) bal-vespero.
    (kun la ensemblo Keramic'ka).


  • La teatro, kie okazis la (ĉi-sube) kulturaj vesperoj.


  • Muzika vespero.
    Vespero prezentita de Ladislav Kovář.

    Kater'ina Kudlíková kaj Miroslav Smyc'ka.

    Lernantoj el la Baza Arta Lernejo de Oskar Nedbal en Tábor.

    Elena Puchova.


  • Vespero de sudbohemia folkloro.
    Vespero prezentita de Ladislav Kovář.

    Ĉeĥaj popolaj kantoj kaj dancoj prezentitaj de la ensemblo Úsvit.





   Lasta ĝisdatigo   
  2001-06-11