Ret-listo pri IFEF 


Sur tiu ĉi paĝo, vi trovos la necesajn informojn por aboni la retliston pri IFEF.

La temo de tiu retlisto estas ĉio, kio rilatas al IFEF. Komence, ĝi povos estis uzata kaj por dissendi novaĵojn kaj por komuna interdiskutado. Se montriĝos, ke tro da mesaĝoj alvenas, aliajn retlistojn oni kreos (listoj por diskutado, por nura dissendo de novaĵoj, por IFEF-anoj, por komitatanoj, ktp.).

La celo estas plifaciligi disvastigadon de informoj ne nur interne de la federacio mem, sed ankaŭ al ekstere. Tiel espereble pli multaj kaj pli fruktodonaj estos la interŝanĝoj inter ĉiuj interesiĝantoj pri IFEF.

Al tiu listo povas aliĝi iu ajn, membro aŭ ne-membro de IFEF.



Praktike : (resumo aperos fine de ĉiu mesaĝo)


Atentigo : por malhelpi spamadon,
anstataŭ /a/
bonvolu legi la kutiman helikan @


  • Por aboni la liston :
    PLEJ SIMPLE : petu tion
    .
    Post kelkaj horoj (aŭ tagoj, se li forestas), vi ricevos mesaĝon kun titolo "Bienvenue à ifef". (tio signifas "Bonvenon al ifef"). La enhavo de tiu mesaĝo tute ne gravas (temas pri la samaj indikoj, kiujn vi povas legi en la ĉi-subaj linioj).



  • Por malaboni la liston, sendu mesaĝon (enhavo ne gravas) al
    ifef-unsubscribe/a/yahoogroupes.fr

  • Por skribi al ĉiuj listanoj, sendu mesaĝon al
    ifef/a/yahoogroupes.fr

  • Pri problemoj, demandoj, ktp., informu nin.

  • Se vi deziras ricevi nur unu mesaĝon tage (la mesaĝoj de ĉiuj mesaĝoj en sama mesaĝo), sendu malplenan mesaĝon al :
    ifef-digest/a/yahoogroupes.fr

  • Se vi deziras dum kelkaj tagoj ne plu ricevi la mesaĝojn (sen malaboni, ekz. okaze de foresto), por ke ne plen-ŝtopiĝu via skatolo, sendu mesaĝon al
    ifef-nomail/a/yahoogroupes.fr.
    Por reveni al normala ricevado, sendu malplenan mesaĝon al
    ifef-normal/a/yahoogroupes.fr

  • Por legi la arkivigitajn mesaĝojn, vizitu http://fr.groups.yahoo.com/group/ifef/. La arkivojn povas legi nur la listanoj. Se vi ne sukcesos, demandu min (estas iom nesimple :-( ... kaj helpi... mi provos :-))
Atentu ! Kiam vi sendas mesaĝon al la ĉi-supraj adresoj, por ke via mesaĝo estu ĝuste pritraktita de la aŭtomato ("yahoogroupes"); necesas uzi la retadreson, kiun vi uzas en la listo (por ricevi la mesaĝojn,...).



= = = = = = = = = = = = = = = =

Se vi konas homojn, kiuj interesiĝas pri IFEF kaj havas ret-aliron, ankaŭ vi ne hezitu inviti ilin. Ju pli multnombraj ni estos, des pli interesaj estos la diskutoj. Tamen, ĝuste pro multnombreco, ni observu kelkajn regulojn, por ke plej bone okazu la interŝanĝoj. (Temas pri kompilo de kelkaj reguloj aplikeblaj al ĉiuj dissendo-listoj)


   Lasta ĝisdatigo   
  2003-07-01