Rimarkoj: |
ALDONO KR (kongresa regularo), |
ALDONO FR (regularo por la faka komisiono), |
ALDONO TL (tabelo pri limdatoj). |
Al 1) |
|
Al 2) |
|
Al 3) kaj al 4) | |
| |
Al 3) | La maksimuma nombro de vivantaj honoraj membroj ne transiru dekkvin. |
Al 4) | La kandidato devas esti estinta prezidanto minimume dum tri elektoperiodoj. |
Al 5) | La Honora Patrona Komitato estas speciala konstanta reprezenta organo de la Federacio, kiu konsistas el personoj elektitaj inter ministroj, altrangaj fervojaj funkciuloj kaj nefervojistaj eminentuloj pro siaj meritoj por IFEF. Proponon por la elekto rajtas fari la estraro aŭ la koncerna landa asocio, kiuj devas konfirmi kaj prezenti koncize la meritojn de la kandidato. Pri la akcepto de la propono, antaŭ la aprobo fare de la komitato, provizore decidas la estraro. La membroj, dumvivaj, de la Honora Patrona Komitato estas liberaj de kotizpago. |
Al 1) | La minimuma nombro da membroj por aliĝo kiel landa asocio sen komitatano estas dek. |
Al 3) |
|
Al 2) | Eksiĝdeklaro estu direktata al la sekretario. |
Al 3) | La komitato devas esplori la situacion, se membro ne pagas la federacian kotizon dum pli ol du jaroj. Tio validas analoge por landaj asocioj. |
Al 1) kaj 2) | |
Al |
|
Al |
|
Al |
|
Al | 1) | b) | Komitatano aŭ kromkomitatano rajtas komuniki sciigojn kaj peti opiniojn de la komitato pere de aparta cirkulero. |
Al | 1) | d) | Intencota demisio de estrarano aŭ de la komisiona gvidanto devas esti anoncataj al la ĉefkomitatano ĝis la 31a de aŭgusto antaŭ la fino de oficperiodo. |
Al 1) | Se ĉeestanta komitatano, pro grava kaŭzo, parte aŭ tute ne povas partopreni en dumkongresa komitatkunsido, li rajtas skribe transdoni sian voĉdonrajton por tiu okazo kaj tempo al alia membro de sia landa asocio aŭ komisiono. La anstataŭanto devas prezenti la rajtigilon al la kunsida prezidanto. |
Al 2) | Landa asocio (komisiono), ne reprezentata en kongreso, sendu siajn skribajn decidojn pri raportoj kaj kongresproponoj en fermita letero, kun mencio "voĉdonado", al la IFEF-sekretario, kiu transdonos ĝin al la gvidanto de la kongreskunsidoj, kiu sola rajtas malfermi ĝin dum la respektiva kunsido. |
Al 3) | Dum kongresoj tamen validas § 15 kaj al 1). |
a) | Elekto de estraranoj por trijara oficperiodo okazas en jaroj kun nombro dividebla per tri. Reelekto eblas. | ||
b) | Estrarano, kiu kandidatiĝas por alia estrarofico, laŭdezire restas kandidato ankaŭ por reelekto en sia antaŭa ofico. | ||
c) | Proponojn povas fari la membroj laŭ § 22. Ili enhavu gravajn koncizajn indikojn pri la kandidatoj, minimume kiel:
| ||
d) | Necesas skriba aprobo de la interesita landa asocio (aŭ eventuala motivita rifuzo), kiu devas atingi la ĉefkomitatanon gis 31.12. | ||
e) | La kandidatoj devas esti aktiva(j) aŭ emerita(j) fervojisto(j) kaj havi spertojn en la federacia laboro. Ili havigu al la ĉefkomitatano, plej malfrue ĝis 31.12 antaŭ elektojaro, deklaron pri sia preteco partopreni en la kunsidoj de estraro kaj komitato dum la koncerna oficperiodo. | ||
f) | La ĉefkomitatano publikigu la proponojn, indikojn kaj fotografaojn en la IFEF-organo kiel kongresproponojn. | ||
g) | La elektoproceduro okazas laŭ § 23. La ĉefkomitatano kaj tri diverslandaj helpantoj elektitaj de la komitato formas elekto-komisionon, kiu aranĝas sekretan elekton kaj konfirmas publike la rezulton en la sama kunsido. Ankaŭ se estas nur unu kandidato, necesas konstati la nombron de la voĉoj. | ||
h) | La kandidatoj ne rajtas ĉeesti la elektoproceduron, sed devas havi eblecon voĉdoni, se ili voĉdonrajtas. | ||
i) | Elektita estas tiu kandidato, kiu ricevas la plej multajn voĉojn. Kaze de voĉegaleco oni revoĉdonu. Se estas sama rezulto, decidas la loto. | ||
k) | La oficperiodo de novelektita estrarano komenciĝas tuj post valida elekto. |
Al | 3) | d) | La sekretario zorgu, ke la komitat- kaj plenkunsidoj laŭeble estu kasede registritaj. Post la kongreso la protokoltekstoj de la komitatkunsidoj estu kiel eble plej rapide sendataj rekte al la estraranoj kaj komitatanoj (komparu § 26 ĝen. Reg. 2)d)). |
Al | 1) | a) | Al komitatkunsidoj povas esti invitata(j) komisiito(j) por specialaj taskoj, se la tagordo postulas trakti ties taskojn. |
b) | La gvidanto de komitatkunsidoj komence devas kontroli la voĉdonrajton de la ĉeestantoj. |
Al 2) | Proponinto, kiu prezentas proponon post la limtempo, devas pruvi, ke antaŭ la fiksita dato ne eblis prezenti ĝin. La komitato decidas ĉu trakti tian proponon. |
Al 3) | Tamen la kunsido-prezidanto povas limigi la paroltempon de la intervenantoj. |
Al 1) | Pri proponoj oni decidu laŭ la originala teksto, tamen amendon oni akceptu, kiam evidentiĝas, ke al IFEF konvenus pliboniga modifo sen ŝanĝi la sencon de la propono. |
Al 3) | Plej malfrue unu monaton post la limdato de skriba voĉdonado la ĉefkomitatano forsendas cirkuleron al la estraro kaj la komitatanoj pri la rezulto. |
La financa kompetenteco de la estraro por elspezoj ekster la budĝeto estas fiksita je svisaj frankoj:
a) 200 por sin ripetantaj elspezoj; b) 800 por unufojaj elspezoj. |
Al 1) | Por trijara revizor-elekto okazas en estrar-elektojaro. Proponojn al la ĉefkomitatano ĝis 31.12 antaŭ elekto prefere faru la kasista landa asocio, kie ili laŭeble devas loĝi. Reelekto eblas nur post trijara paŭzo./font> |
-- | junio | antaŭ kongresjaro | IFEF-sekretario | ĝen. sekretario de FISAIC | IFEF-kongreso | § 4 |
30 | junio | antaŭ venonta administra jaro | komitato | estraro | jarkotizo (konfirmo aŭ ŝanĝo) | § 10 3) |
30 | junio | kuranta administra jaro | landa asocio, individua membro | IFEF-kasisto | jarkotizo (pago) | § 10 3) |
31 | aŭgusto | antaŭ fino de oficperiodo | estraranoj kaj gvidanto de faka komisiono | ĉefkomitatano | demisio | § 14 1) d) |
31 | aŭgusto | antaŭ kongresjaro | komisionano de gastigonta kongreslando | sekretario de fake aplika sekcio | temo pri la ĉefa fakprelego | FR 10) a) |
30 | septembro | antaŭ kongresjaro | sekretario de fake aplika sekcio | komisionano de kongreslando | gvidlinioj por ĉefa fakprelego | FR 10) a) |
31 | oktobro | antaŭ fino de oficperiodo | sekretarioj kaj redaktoro de faka komisiono | ĉefkomitatano | demisio | FR 13) |
31 | decembro | jaro de estrarelekto | landa asocio | ĉefkomitatano | delego de komitatano(j) | |
31 | decembro | jaro de estrarelekto | membroj | ĉefkomitatano | elekto de kromkomitatano | § 12 2) |
31 | decembro | jaro antaŭ estrarelekto | kasisto landa asocio | ĉefkomitatano | elekto de revizoroj | § 28 1) |
31 | decembro | jaro antaŭ estrarelekto | landa asocio | ĉefkomitatano | aprobo aŭ rifuzo al estrarkanditato | § 18 d) |
31 | decembro | jaro antaŭ estrarelekto | kandidato por estraro | ĉefkomitatano | deklaro pri preteco | § 18 e) |
31 | decembro | antaŭ kongresjaro | membroj | ĉefkomitatano | proponoj por komitatkunsidoj | § 22 2) |
31 | decembro | antaŭ kongresjaro | LKK | estraro | budĝeto | KR 17) |
31 | decembro | jaro post estrarelekto | landa asocio | sekretario de fake aplika sekcio | ŝanĝoj koncerne komisionanojn | FR 5) |
31 | decembro | jaro post estrarelekto | landa asocio | sekretario de terminara sekcio | ŝanĝoj koncerne komisionanojn | FR 5) |
31 | decembro | antaŭ kongresjaro | gvidanto de faka komisiono | ĉefkomitatano | tagordoj de komisionaj kunsidoj | FR 7) |
5 monatojn antaŭ kongreso | kongresjaro | LKK | kongresanoj | baza kongreskotizo | KR 14) |
unua komitatkunsido | jaro antaŭ estrarelekto | komitato | elekto de ĉefkomitatano kaj anstataŭanto | § 12 4) | |
komitatkunsido | jaro kun triobla nombro | komitato | elekto de estraranoj | § 18 a) | |
komitatkunsido | jaro de estrarelekto | komitato | elekto de revizoroj | § 28 1) | |
komisiona kunsido | jaro antaŭ estrarelekto | faka komisiono | elekto de gvidanto, sekretarioj kaj redaktoro de faka komisiono | FR 6) | |
6 monatojn post kongreso | kongresjaro | LKK | estraro | kongresa bilanco | KR 18) |
1 monaton post limdato de skriba voĉdonado | ĉefkomitatano | komitato, estraro | rezulto de la voĉdonado | § 23 3) |
Fine de la papera versio de la IFEF-statuto kaj -regularoj troviĝas indekso, kiu listigas multajn vortojn uzitajn, kun indiko de la koncernaj paĝoj. En ĉi tiu reta versio, tio ne tre utilas ĉar la leganto povos preskaŭ same facile per sia komputilo serĉi iun ajn vorton. Tamen eble iam... |
2005-04-05 |