I F E F 
  kunvenis en la UK-2006 
 en Florenco, Italio  
 3-foje ! 



Pli multnombrajn kaj belajn fotojn eblas vidi sur tiu paĝo.



Dum la 91-a Universala Kongreso okazinta en Florenco, (varmega) Italio, de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2006 okazis 3 kontakt-kunvenoj de IFEF ! (kutime okazas nur unu).

Du kunvenoj okazis en la kongresejo mem (unu tuj post la inaŭguro, kaj la dua mardon) kaj estis envicigitaj en la kongres-libro.

Tria kunveno okazis en aparta (fervoja) konstruaĵo. Ĝin organizis Romano Bolognesi (IFEF-prezidanto), por certigi al la partoprenontoj fiksajn daton kaj horojn. Ja pri la datoj kaj horoj UEA informas nur lastmomente (nur kelkajn tagojn antaŭ la UK), kio malebligas al interesiĝantoj elekti ekskurson (ĉar ili ne scias, ĉu ĝi okazos samtage, kiel la IFEF-kunveno : parenteze, kelkaj solvis la problemon, ne plu mendante duon-tagajn UK-ekskursojn !).

Krome, lundon okazis faka trajn-ekskurso al montara loko (kaj muzeo ?) : ĝin partoprenis inter 40 kaj 50 kongresanoj, sed pri tio povas raporti ne mi (ĉar ne partoprenis). Espereble poste venos fotoj kaj raportoj.

Se temas pri la dua (marda) "en-kongreseja" kunveno, la nura, kiun mi partoprenis, jen kelkaj notoj kaj fotoj :
ifefuk200668.jpg
56.98 kb
ifefuk200669.jpg
55.56 kb
ifefuk200670.jpg
116.16 kb
ifefuk200671.jpg
115.01 kb
ifefuk200672.jpg
115.86 kb
ifefuk200673.jpg
121.37 kb
ifefuk200674.jpg
119.06 kb
ifefuk200675.jpg
116.26 kb

La kunvenon gvidis Romano Bolognesi kaj István Gulyás (prezidanto kaj vicprezidanto de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio). Kvankam jam estis okazintaj 2 kunvenoj, István Gulyás resume raportis pri la IFEF-aktivaĵoj (faka laboro, kongreso en Ĉinio, ktp.) por la novaj partoprenantoj.

En tiu kunveno partoprenis ankaŭ Sylviane Lafargue, prezidantino de FFEA (franca landa asocio de IFEF), kiu prezentis la venontan IFEF-kongreson en Parizo (kaj respondis demandojn).



Bildoj kreitaj per IrfanView


   Lasta ĝisdatigo   
  2006-09-18