emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ĜENERALA KUNSIDO DE HFEA

ĜENERALA KUNSIDO DE HFEA

En la komenco de aprilo 2022 okazis virtuala jarkunsido


La kunsido okazis pere de komputilo, ĉar pro la pandemio, eĉ la milito inter Rusio kaj Ukraino membroj de nia asocio ne povis proprapersone partopreni tiun. La estraro de nia asocio pretigis detalan raporton pri la agado de la pasinta jaro, financan raporton pri la efektivigo de la 2021 jara buĝeto, buĝeton pri la jaro 2022 kaj la raporton de la Kontrola Komitato. La fakgrupoj kaj la membroasocioj ricevis tiujn materialojn perrete, kaj ili unuanime akceptis tiujn raportojn kaj proponojn. Grava parto de la raporto estis la estrarelekto. En ties kadro la estraro proponis reelekti la nunan estraron, kaj membrojn de la Kontrola Komitato. Laŭ tio la prezidanto de nia asocio estas István Gulyás, la sekretario estas D-ro József Bacsárdi, la kasisto (ekonomia respondeculo) estas D-ro József Halász. La gvidanto de la Kontrola Komitato estas D-ro Imre Ferenczy, la membroj de tiu ĉi Komitato estas István Sutka kaj Miklós Zuberecz. Tiuj estraranoj kaj membroj de la Kontrola Komitato estis elektitaj por tri jaroj, do ĝis la jaro 2025.

La membro-nombro de la asocio estas 121 membroj (36 aktivaj, 85 pensiuloj) inter ili estas 10 IFEF-membroj. En la membro-nombro ne estas skribitaj la protektantoj, ĉar ili nur simpatias al Esperanto kaj apogas la fervojistajn esperantistojn, sed ili ne estas membroj. Iliaj nombroj estas 196 personoj. Se ni nur la kvar fakgrupojn kalkulas la membro-nombro estas 40 (11 aktivaj kaj 29 pensiuloj), kaj la nombroj de la protektantoj estas 86. La membro-nombro de la tri membroasocioj estas 81 (25 aktivaj kaj 56 pensiuloj), la nombroj de la protektantoj estas 110. Nia asocio havas nur kvar grupojn en la urboj Budapeŝto, Győr, Kelebia kaj Zalaegerszeg. Nia asocio ankoraŭ havas tri membroasociojn en urboj Miskolc, Nyíregyháza kaj Tata. Bedaŭrinde – ekster kelkaj klubkunvenoj – ne okazis eĉ ne okazos alia renkontiĝo, sed se la pandemio definitive ĉesos ni dŭrigos nian agadon.

La estrara raporto skribis pri nia revuo Hungara Fervojista Mondo (HFM). Laŭ tio la revuo aperis kvaronjare, kaj estis dissenditaj parte elektronike kaj parte surpapere al entute 35 landoj resp. Esperanto-organizaĵoj. Estus bona afero, se la membroj de nia asocio helpus la agadon de la redaktoro – kiu estas nia prezidanto – per artikoloj kaj informoj ĉefe pri fervojaj novaĵoj kaj travivaĵoj.

La financa situacio de nia asocio ne estas tro rozkolora, ĉar nek 2019, nek 2020 ni ricevis apogon de VOKE, kaj la malpliiĝo de la membro-nombro malpliigis la enpagon de la jarkotizo, pro tio ni devis pagi parte niajn elspezojn per membra-pruntedono. En 2021 ni tamen ricevis 100000 Forintojn de VOKE, kaj ni povis pozitive fari nian mastrumadon.

Legante la raportojn de la fakgrupoj kaj membroasocioj mi povas rimarki, ke la hungaraj fervojistaj esperantistoj konscias pri la konsekvencoj de la nuna situacio de la pandemio kaj milito, akceptas la negativajn cirkonstancojn, kaj ili klopodas agadi inter tiuj malbonaj kondiĉoj.

István Gulyás


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo