emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 18.11-22.11.2023 VERDEN - Seminario Rotterdam

18.11-22.11.2023 VERDEN - Seminario Rotterdam

Registrace

VERDEN - Seminario Rotterdam, 18. – 22. 11. 2022
Post la partnera kunveno en Parma (Italio, novembro 2021) kaj renkontiĝo en Greziljono (Francio, aprilo 2022) estis tiu ĉi seminario la tria renkontiĝo de projektoteamo VERDEN. Ni agadis en la Centra oficejo de UEA en Roterdamo. Vendrede alvenis preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de Seminario : Francesco, Sara (KOSMO / UEA), Vito (E-klubo Parma), Rodica (IFEF nome de UEA), Lars (BEMI), Marc (FEL), Christian (FFEA), Ladislav, Jaroslav (ambaŭ ĈeFEA). Post enloĝigo en hotelo Easy ni komune kun kelkaj volontuloj el Centra oficejo vespermanĝis kaj babilis. Poste alvenis ankaŭ Matěj (ĈeFEA) kaj Nicky (FEL).  : post la matenmanĝo en la kafejo tuj apude de Centra oficejo prezentis Sara materialon „VERDEN : KIO, KIU, KIAM, KIE, KIOM“ - resumon de ĝisnuna stato de la projekto kaj niajn taskojn por la venontaj etapoj. Nia kerna agado (laŭ la strukturo de la projektoj ERASMUS+) estas KA2 : „Internacia kunagado kaj interŝanĝo de sukcesaj spertoj inter organizaĵoj, kaj je EU-nivelo kaj je interkontinenta nivelo“. Ladislav kun Jaroslav prezentis kelkajn resultojn de enketilo „Daŭripova evoluo kaj transporto“. Estas kolektitaj respondoj el 12 landoj – 10 EU (AT, BE, CZ, DE, DK, FR, HR, IT, SK, SE) kaj 2 ekster EU landoj (SRB, Barato). Diskutita estis ankaŭ materialo de gestudentoj de Univerzitato Pardubice – FLOM-Analizo (Fortaĵoj-Lamaĵoj-Okazaĵoj-Minaĵoj) de diversaj transporttipoj. Antaŭ vespermanĝo ni komune promenis tra la urbo kaj poste bonĝuste vespermanĝis en la restoracio Viva Africa. Dimanĉo : prelegis Francesco pri la solvado de konfliktoj, Lars pri la projekta retejo, kie krom alie estos kolektitaj informoj pri la kondiĉoj por transportado de bicikloj en trajnoj. Jaroslav informis pri aldona malgranda enketilo (plenumata pere de google) - ĝi rilatas al decidprocedoj de pasaĝeroj kaj vivmedioprotektado. Tiu ĉi enketilo estas tradukebla en naciaj lingvoj aŭ plenumita en esperanto (kaj ĉeĥa lingvo). Resultoj aldonos supre menciitan enketilon. Posttagmeze okazis ankaŭ retdiskuto kun Paŭlina Jalakšová (Ĉeĥa Esperanto-Junularo) teme de eŭropa politiko kaj vivmedioprotektado. Lundo : Rodica resumis staton de projekto vidpunkte IFEF kaj estis diskutitaj eblaj venontaj paŝoj (ekz. ebleco de kunlaboro kun urbestrino de Braŝovo, venonta prjekto etc.). Posttagmeze okazis retkunveno kun Pšemek pri la kompostado de broŝuro, kio estos unu el resultoj de projekto VERDEN. Ni decidis pri la termino de venonta renkontiĝo en Ĉeĥio : 4. - 7. 3. 2023 en Pardubice. Okazos laborkunveno rilate projekton VERDEN jak (lune posttagmeze) prelegoj por studentoj de la Universitato de Pardubice, Fakultato de transporta inĝenierio, kadre de vico de la fakaj seminarioj „Eŭropaj fervojoj“.
Jaroslav Matuška, ĈeFEA


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo