emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ■➤ 27.9-29.9.2018 Konferenco de Ĉeĥa Fervojista Esperanta Asocio

■➤ 27.9-29.9.2018 Konferenco de Ĉeĥa Fervojista Esperanta Asocio


Konferenco de Grupo de Esperanto de Ĉeĥa landa sekcio FISAIC

Fine de monato septembro 2018 okazis en Železná Ruda regula konferenco de espeantistoj fervojistoj. La kunveno okazis en hotelo Ostrý, kiu ofertis al gepartoprenantoj agrablan atmosferon kaj taŭgajn kondiĉojn por traktado. Enkadre de laborprogramo de la konferenco estis ĉeestantoj informitaj pri aranĝoj, kiuj okazis en la jaro 2018 kaj kiujn ni partoprenis. Ĉefe ĝi estis jubilea 70 – a kongreso de IFEF en Wroclaw kaj monda kongreso de Esperanto en Lisabon. Por la plej proksima periodo oni planas partoprenon je kunveno de Germana Esperanta Fervojista Asocio en urbo Prerow kaj scien-teknika seminario en Modra Slovakio. Por la venonta jaro oni jam preparas 71 – an kongreson IFEF en Malaga Hispanio. Dum la konferenco estis ankaŭ prezentitaj montraĵoj de fakaj prelegoj el kongreso en Wroclaw kaj informoj pri la nunjara foiro Innotrans en Berlin de s-ro Ehrlich el Germanujo. Tre interesa estis vizito de muzeo en stacidoma konstruaĵo Železná Ruda – Alžbětín, kiu per sia aranĝo konatigas vizitantojn pri multaj interesaĵoj de la regiono eĉ pri konstruo de fervojlinio al Železná Ruda. l.Kovář


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo