IFEF eldonas bultenon "Internacia Fervojisto", en kiu oni povas legi pri ekz. :
- la aktivaĵoj de IFEF
- fervojaj aktualaĵoj en la mondo
- anoncoj de venontaj kongresoj
- raportoj de pasintaj renkontiĝoj
- ktp.
IFEF-bulteno 2010-3 enrete ! Ĝi estas legebla kaj elŝutebla en sia originala formo, tio estas kun koloraj fotoj ! (1,3 Mo / pdf). Tio estas provo : bonvolu unue peti pasvorton kaj poste viziti la jenan paĝon. Iom pri ĝia enhavo :
- kongresproponoj por la IFEF-kongreso en Sofia
- anoncoj pri fervojo en la mondo (el Francio/Italio, Germanio, Rumanio, Svisio)
- Trafiko de la Grandrapidaj trajnoj Sapsan en Rusio (inter Moskvo kaj Peterburgo)
- anonco "IFEF deziras tutmondiĝi" de la IFEF-ĉefkomitatano Jindřich Tomíšek.
- "Okazis en internaciaj organizoj" : alia kontribuaĵo de Jindřich Tomíšek pri diversaj kunvenoj en la mondo, pri fervojo. Tradukita el gazeto Železničář (La Fervojisto 4/8/2009).
- Anonco pri renkontiĝo de la fervojistoj en Pécs (Hungario), el Alfonz Moró.
Alia ekzemplero de IFEF-bulteno eblas enrete legi ĉi-tie. Ĝi estas pli peza (4,8 Mo) sed ankaŭ ĝi enhavas kolorajn fotojn !