emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2007-okt : Germanio : 51-a GEFA-jarkunveno en Bad Elster

2007-okt : Germanio : 51-a GEFA-jarkunveno en Bad Elster


(laŭ informilo ricevita marte 2007)

GEFA, Germana Esperanta Fervojista Asocio (Deutsche Eisenbahner Esperanto-Vereinigung), invitas al sia 51-a jarkunveno, kiu okazos de la 26a ĝis la 28a de oktobro 2007 en Bad Elster.

Bad Elster estas kuracloko en Saksio. La kunvenejo estos la BSW-Hotelo “Weiße Elster” kun komfortaj ĉambroj, kutimaj servoj kaj hala naĝejo.

Provizora programo : kunsidoj, lumbildprelego Bad Elster, urbogvidado, aŭtobusekskurso, kultura kaj dancvespero,...

Dimanĉe matene, ekveturo al Plauen, kie okazos vizito de malnova manufakturo, kiu produktas la mondfamajn “Plauener Spitzen”. Tion oni demonstras dum la vizito en la elmontra brodaĵejo. Poste trapasos la aŭtobuso la stacidomon oberer Bahnhof kaj oni povas tie komenci sian hejmenveturon aŭ per la aŭtobuso reveturi al la hotelo.

De Plauen estas bonaj koneksoj al la ĉefaj direktoj.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo