emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 6.3.2023 EŬROPAJ FERVOJOJ : daŭripova fervojtransporto

6.3.2023 EŬROPAJ FERVOJOJ : daŭripova fervojtransporto

Surlokaj kaj retaj prelegoj en Univerzitato Pardubice


Seminario „Eŭropaj fervojoj“

6.3.2023 Univerzitato Pardubice-Fakultato de Transporta Inĝenierio (Dopravní fakulta Jana Pernera) kunlabore kun Ĉeĥa fervojita Esperanto asocio preparis en urbo Pardubice (Ĉeĥio) seminarion „Eŭropaj fervojoj“, kiu temo estis „Daŭripova fervojtransporto“. La unua preleganto Rodica Todor prezentis Verden projekto, poste Lars Sözüer prelegis pri fervojo kaj biciklado. Sekvis prelego de Vito Tornillo pri Intermodala transporto en Italio kaj najbaraj landoj. Post paŭzo ni havis eblecon aŭskulti prelegon „Ĉeĥa Fervojadministracio Správa železnic, s.o. kaj strategio de daŭripova evoluo“ de Roman Štěrba. Lastan prelegon de Francesco Maurelli estis dediĉita al rilatoj inter robotiko kaj daŭripoveco.
Ĉiuj prelegoj estis tradukitaj en ĉeĥa lingvo krom prelego de R. Štěrba, kiu prelegis ĉeĥe, sed lia prelego estis tradukita en Esperanto. La tradukado estis grava, ĉar partoprenantoj ne estis nur esperantistoj, sed ankaŭ neesperanta publiko, ĉefe studentoj, instruistoj kaj fakuloj en fervojo. Surloke partoprenis 36 aŭskultantoj kaj multaj aliaj uzis eblecon spekti seminarion per interreto, inter ili esperantistoj el Polando, Slovakio, Hungario, Romanio, Kroatio, Italio, Germanio, Danio, Francio kaj Belgio.
Post prelegoj okazis faka ekskurso al univerzitata trafiksalono, kie partoprenantoj povis provi regadi itineron de trajnoj.
La seminario okazis kiel parto de projekto Verden kaj en la kadro de 30-a datreveno de ekesto de la Fakultato de Transporta Inĝenierio de la Univerzitato Pardubice.
Ni tre dankas al sinjoroj Jaroslav Matuška kaj Ladislav Kovář, kiuj preparis tiel interesan kaj sukcesan aranĝon.

Alkroĉitaj dokumentoj


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo