14.5.2022 Vizito de Muzeo de sekuriga kaj telekomunika tekniko en Hradec Králové
14.5.2022 dum la postkongreso okazis vizito de Muzeo de sekuriga kaj telekomunika tekniko en Hradec Králové.
La plej malnova kaj en Meza Eŭropo unika kolekto de historia fervoja komunika kaj sekuriga tekniko situas en Hradec Králové (areo de la kompanio Signal Mont s. r. o.) kaj ĝia filio en fervoja stacio Děčín hl. n. La ambaŭ ekspoziciojn ekspluatas Teknika centra oficejo de trafika vojo, subigita al Administrado de la fervojoj, ŝtata organizo.