emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ĉina-eŭropa trajno unuafoje atingis Londonon

Ĉina-eŭropa trajno unuafoje atingis Londonon


La 18-an de januaro, la unua ĉina-eŭropa trajno de Yiwu al Londono atingis la fervoj-stacion Barking. La 18-an de januaro, la unua ĉina-eŭropa trajno de Yiwu al Londono atingis la fervoj-stacion Barking.

Laŭ raporto de la retejo "uk.china-info24.com", je la 13-a horo de la 18-a de januaro laŭ la loka tempo, la unua ĉina-eŭropa trajno de Yiwu, Zhejiang-provinco de Ĉinio, al Londono de Britio, atingis la fervoj-stacion Barking post veturado de 12 451 kilometroj dum 18 tagoj.

Tiu trajno, entenanta ĉiutagajn varojn, vestojn, ŝtofojn, sakojn kaj valizojn el bazaroj de Yiwu, atingis Londonon post trapaso de la landlimo de Ĉinio en la urbo Alashankou de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, pasinte tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio, Belgio, Francio kaj la Manika Markolo.

Antaŭe, la eksportado de yiwu-aj varoj al Britio estis ĉefe per mar- kaj aertransportado. La glata atingo de la unua ĉina-eŭropa vartrajno al Londono signifas, ke realiĝis ter-transportado de komercaĵoj inter Ĉinio kaj Britio. Tio liveros altefikan servon al komercaj rilatoj de la du landoj.

La retejo "uk.china-info24.com" konstatis, ke la ekfunkciado de tiu trajno estas unu el la gravaj rezultoj de la konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj konkreta enkorpigo de avantaĝoj alportitaj de ĝi al landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kaj certe utilos al profundigo de la konstruado de "La Zono kaj Vojo".

Redaktoro : Niu Xueqin

2017-01-23

http://esperanto.china.org.cn/2017-01/23/content_40161516.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo