I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
La 4an de septembro tri el nia grupo partoprenis federacian visiton al la fervoja muzeo en la stacidomo Chappel kaj Wakes Colne. La loko estas vera stacidomo inter Marks Tey kaj Sudbury, sed parto de ĝi, kune kun aliaj konstruaĵoj kaj flanktrakoj nun apartenas al la muzeo. En la unua foto Roy Threadgold, la federacia prezidanto, Mark Drake (malantaŭ Barrie Murphy, la federacia kasisto), Arturo Prent kaj Brian Bishop de Leigh-on-Sea renkontiĝas ekster la stacidomo, dum Roy Simmons fotas. En la dua foto Arturo, kiu estas ege sperta pri fervojoj, montras al Mark kaj Roy Threadgold kiel funkciigi la semaforojn pere de la teniloj en la signalkabano. Ni esploris preskaŭ ĉian parton de la muzeo, do certe estis laciga tago, kaj n e c e s i s ripozi iomete posttagmeze por manĝi sandviĉojn kaj trinki teon kaj kafon. La kafejo estas sur la kajo, sed oni sidas ĉetable en renovigita vagono apude. La tago certe estis interesa, kaj facile atingebla pro la apuda fervojo. Se oni venus per trajno oni transirus la viadukton,kiu estis tre impona
La fotoj pri kiu vi legis en teksto,vi povas vidi tie :