emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > VERDEN kaj AMO SEMINARIO EN GREZILJONO

VERDEN kaj AMO SEMINARIO EN GREZILJONO

31.3-5.4.2022

VERDEN kaj AMO SEMINARIO EN GREZILJONO

La seminario okazis inter la 31-a de marto kaj la 5-a de aprilo 2022-a en la Esperanto-kastelo Greziljono. Ĝi estis la dua kunsido post Parma en Italio. La seminarion partoprenis 20 geesperantistoj kaj kelkaj pliaj per intereto.

La projekto VERDEN estas subvenciata de Eŭropa Unio kaj kunordigata de la Universala E-Asocio. En ĝi kunlaboras IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) kaj BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), faka sekcio de TEJO (Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo), kun la subteno de Parma Esperanto-Grupo kaj Flandra Esperanto-Ligo. Temas pri internacia kunlaboro pri daŭripovo kaj transporto. Ĝi ricevas subvencion de la nederlanda Erasmus-agentejo. En la projekto partoprenas la jenaj landoj : Belgio, Ĉeĥio, Francio, Italio, Nederlando. Francesco Maurelli, kunordigas la projekton nome de UEA.

La renkonton en Greziljono iniciatis la prezidantino de IFEF Rodica Todor. La seminarion malfermis Stefan MacGill. Sara Spanò kaj Francesko Maurelli konigis al ni la programon Erasmus+ kaj la projekton VERDEN. Poste sekvis pluraj prelegoj : Jaroslav Matuška el Ĉeĥio parolis pri fakultatoj kaj projektoj, la juna studento Matěj Berka pri siaj spertoj en la projekto, Christine Brücker pri la danĝeroj de varmiĝo kaj Lars Sözüer pri efiko de la trafiko al la klimato. Rodica Todor parolis pri la politiko de EU rilate al fervojo. Bert Schumann priskribis al ni la verdan vojon sur iama fervojo ĉe Greziljono. Ladislav Hakl legis prelegon de Ladislav Kovář pri eksteraj kaj internaj kondiĉoj por daŭripova fervojtransporto. Boris Mandirola parolis pri "La Eŭropa Verda Pakto - daŭripova moviĝeblo". Franco Bressanin prezentis plurajn filmetojn pri agrikulturo, akvomastrumado, verdaj muroj kaj verdaĵoj eĉ en trajno-vagonoj. Vito Tornillo prezentis al ni la hibridajn trajnojn. Ambicia estas la projekto de Lars Sözüer pri retpaĝo por helpi al la planado de trajnaj vojaĝoj kun bicikloj.

Kadre de AMO 84 parolis Stefan MacGill pri fervojoj por daŭripovo. Laurent Vignaud instruis Esperanton al juna Matěj, kiu tre entuziasme mem eklernis Esperanton antaŭ kvar monatoj.

Dum libera tempo la partoprenantoj promenis en la ĉirkaŭaĵo kaj vizitis la urbon Baugé kaj ankaŭ ĝian malnovan parton kun spiral-tordita turo. Malgraŭ la ŝanĝiĝema vetero ni pasigis agrablajn tagojn inter esperantistoj. Bongusta manĝo kontribuis al bona etoso. Bert Schumann tre bone prizorgis la ĉeestantojn. Liba Gabalda


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo