I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
(la plej freŝaj novaĵoj supre)
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2013-03-14)
El fervoja mondo 4 (jaro 2013)
En la dosiero, kun fotoj, legeblas pri...
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-02-07)
Subakva trajno en Venecio, ĉu ŝerco ?
"el Vizaĝlibro"
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-02-07)
Lokomotivo Nohav
Mi estas per la fama lokomotivo.... :) (Ĝi estas la granda NOHAB)
"el Vizaĝlibro"
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2013-02-06)
Rerigardo al foiro InnoTrans 2012 (kun fotoj, 1,1 Mo).
Jen la komenco de la dosiero :
Tradicia loko por renkonto de fakuloj por fervojaj veturiloj, infrastrukturo kaj informsistemoj fariĝis internacia foiro de trafika tekniko InnoTrans en Berlino. En la tagoj 18-an ĝis 21-an de septembro 2012 ĝi okazis jam naŭan fojon, kaj partoprenis ĝin ĉirkaŭ 2450 ekspoziciantoj el 47 landoj de la tuta mondo. Partopreno de vizitantoj estis ankaŭ rekorda, venis pli ol 110 mil, kio estas plejmulto en historio de la foiro.
InnoTrans per sia signifo povas esti komparata verŝajne nur kun foiro Transport Logistic en Munkeno.
Kaj en Berlino estis multaj allogaĵoj por vidi : De lokomotivoj kaj tramoj, pasaĝer- kaj varĝvagonoj ĝis labormekanismoj, aŭ reloj kaj trakforkoj.
(la sekvo, kun fotoj, legeblas en la dosiero (1,1 Mo))
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2013-02-06)
El fervoja mondo 2 (jaro 2013)
En la dosiero, kun fotoj, legeblas pri...
El fervoja mondo 1 (jaro 2013)
En la dosiero, kun fotoj, legeblas pri...
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-02-01)
Trajno en Usono
"el Vizaĝlibro"
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-01-28)
Trasiberia fervojo
Trajna vojaĝo tra Rusio laŭ fama, plej longa en tutmondo fervojo — 9298 km (4,607 mejla). Dum la vojaĝo vi sukcesos viziti Moskvon aŭ St.Petersburgon kaj konatiĝi kun vivo de popoloj de Rusio en provincaj urboj, paŝi el Eŭropo en Azio tra limo de la kontinentoj, gustumi tradician rusan manĝon kaj ĝui kuirarton de aliuj nacioj de Rusio, ekskuesi laŭ bordo kaj ondoj de la Bajkalo — la plej granda lago en tutmondo. Post la trajna veturado vi povas veni Vladivistokon, urbon ĉe pacifika bordo de Rusio kaj forflugi aŭ ŝipveturi al najbaraj landoj, aŭ turni vin en Mongolio aŭ Ĉinio laŭvoje post Bajkalo.
Fonto : http://vojagxo.info/itineroj.html
kaj pli precize : http://vojagxo.info/itineroj/trasiberio/skizoj-pri-trasiberia-fervojo.html
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-01-21)
Stacio Herzberg
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-01-19)
Vartrajno en Norvegio
Fonto : Facebook
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-01-19)
Ĉinio : Fervojo transportos 3,1 miliardojn da pasaĝeroj dum ferioj
Redaktoro:Yu Rongkang
La 17an de januaro en Pekino proparolanto de la ĉina ministerio de trafiko kaj transportado He Jianzhong diris, ke dum ferioj de la Printempa Festo de 2013 la fervoja sektoro transportos 3,1 miliardojn da pasaĝeroj. Tio estas ke, ĉiutage la fervoja sektoro trasportos 77,41 milionojn da pasaĝeroj, pli multe je preskaŭ 9% ol en la sama periodo de la lasta jaro.
Fonto : http://esperanto.cri.cn/581/2013/01/18/179s145185.htm
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2013-01-11)
El fervoja mondo 10.doc (jaro 2012)
En la dosiero, kun foto, legeblas pri...
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2013-01-09)
El fervoja mondo 9.doc (jaro 2012)
En la dosiero, kun fotoj, legeblas pri...
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-01-07)
(Israelo) La trajnoj funkcas inter la 3 ĉefaj urboj : Hajfo, Telavivo, Jerusalemo.
http://www.youtube.com/watch ?v=cdogg0qcaTw (daŭro 2 min 36)
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-01-07)
(Aŭstrio) Ĉefstacidomo por ĉefurbo
Ekde decembro 2012 Vieno havas novan ĉefan stacidomon. Funkcias jam kvin trakoj ; ekde 2014 funkcios 12.
Jam nun trajna pasaĝero ĝuas avantaĝojn. Tiu ne plu devas alveturi la iaman sudan stacidomon, iri kelkcent metrojn kaj atendi en la apuda orienta stacidomo. Eblas nun trajnŝanĝi ĉe la sama kajo aŭ eĉ simple rekte traveturi post mallonga halto.
Walter KLAG
Fonto : artikolo de Walter Klag el Monato.
(el mesaĝo de Leopoldo 2013-01-03)
Ĉinio elektrizis sian sekcion de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto
Redaktoro:Yu Rongkang
La 31an de decembro 2012 ekfunkciis la elektrizita fervojo inter Lanzhoi, ĉefurbo de Gansu-provinco, kaj Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Tio signifas, ke estas komplete elektrizita la ĉina sekcio longa 4 100 kilometrojn de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto. En la jaro 1978 Ĉinio elektrizis la fervojon inter Baoji kaj Tianshui, kaj poste ĝi komencis transformi la restantajn sekciojn.
Fonto : http://esperanto.cri.cn/581/2013/01/02/179s144512.htm
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2012-12-31)
El fervoja mondo 8.doc (jaro 2012)
En la dosiero, kun fotoj, legeblas pri...
(el mesaĝo de Leopoldo 2012-12-30)
Malfermiĝis kvar novaj metrooj en Pekino
La 30an de decembro jam malfermiĝis kvar novaj metrooj en Pekino. Ĝis nun la suma distanco de la metrooj en Pekino atingis 443 kilometrojn, kaj sekve Pekino fariĝis la urbo, kiu havas plej longan distancon de la metrooj funkciantaj en la lando.
Xiong Linping
Fonto : http://esperanto.cri.cn/581/2012/12/30/177s144411.htm
(el mesaĝo de Leopoldo 2012-12-28)
Ekfunkciis la Ĉina-Kazaĥa Fervojo 2012-12-27
Tagmeze de la 22-a de decembro la ĉina trajno n-ro 2001 kaj la kazaĥa n-ro 3602 respektive trapasis la relo-interligitejon de la Ĉina-Kazaĥa Fervojo. Tio markis, ke ekfunkciis la fervojo inter Horgos de Ĉinio kaj A Tengke de Kazaĥio kune antaŭenpuŝita de la dulandaj ŝtatestroj. Ĝi estas la dua internacia fervojo de Ĉinio al Meza Azio, Okcidenta Azio kaj Eŭporo.
La fervojo longas je 585 kilometroj inkluzive de 292 kilometroj en Ĉinio kaj 293 kilometroj en Kazaĥio. La funkcio de la fervojo faras Horgos de Xinjiang internacia trafika centro kun aŭtovoja, fervoja kaj tuba transporto al Meza Azio kaj eĉ al Eŭropo.
Laŭ plano la jara transporta kvanto de varoj de la fervojo atingos 15 milionojn da tunoj en la unua periodo kaj 30 milionojn da tunoj en la estonteco.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Niu Xueqin
Fonto : (kun foto) http://www.espero.com.cn/se/txt/2012-12/27/content_509266.htm
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2012-12-24)
El fervoja mondo 7.doc (jaro 2012)
En la dosiero legeblas pri...
(mesaĝo de Jindřich Tomíšek 2012-12-13)
El fervoja mondo 6.doc (jaro 2012)
En la dosiero, kun foto, legeblas pri...