emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2011/05

Fervoja mondo 2011/05


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2011-mar-24)

El fervoja mondo 5/2011


Aŭstrio - Baltaj Ŝtatoj - Brazilo - Francio - Italio - Nederlando - Norvegio - Pollando - Rusio - Svedio - Svisio


Aŭstrio : ekspansio de aŭstria firmao en Hungarion - Ankaŭ en Aŭstrio evoluas privataj fervojoj. Unu el la plej sukcesaj (ankaŭ en internacia skalo) estas WLB Cargo CmbH (WLC). Nun tiu ĉi filio de Vien-regionaj fervojoj (Wiener Lokalbahnen) laboras por disvastigi proponojn por Hungario. Al tiu ĉi paŝo la firmao decidiĝis post venkita krizo el la jaro 2009. WLC petis pri sekureca atestilo en Hungario kaj malfermo de filio apud Budapeŝto, dum WLC siajn trajnojn trakciadu mem. Ĝis 80 procentojn da enspezoj al ĝi alportos kombinita trafiko, 20 procentojn vagonkargaj ekspedoj.

Baltaj ŝtatoj : normala ŝpuro tra tri Baltaj ŝtatoj - Projekto de fervojlinio kun normala ŝpuro tra tri Baltaj ŝtatoj ricevas pli firmajn konturojn. Reprezentantoj de tiuj ĉi landoj interkonsentis pri trakciado sur la t.n. fervojlinio Rail Baltica por trajnkurso Tallinn - Pärnu - Riga - Bauska - Panevežys - Kaunas kaj de tie trans landlimon al Varsovio. Venonta paŝo estos analizo de rilatoj elspezoj/utilo (profito). Rail Baltica estas parto de EU-programo por transeŭropa reto por jaroj 2007 - 2013. Ekonomian pritakson garantias brita firmao Aecom. La fervojlinio estu konstruata por rapido 250 km/h.

Brazilo : usonaj lokomotivoj por trafiko en Brazilo - Brazila fervoja vartrafiko MRS Logistica mendis ĉe usona firmao GE Transportation 115 dizelelektrajn lokomotivojn tipo AC 441 kun prerogativo por pliaj cent veturiloj. Lokomotivoj estos muntataj en Brazilo, la firmao GE Transportation tamen fabrikos en Usono bazajn komponantojn , kiel ekzemple dizelojn. MRS Logistica antaŭ nelonge mendis ĉe fabrikisto Stadler Rail elektrajn dentradajn lokomotivojn por montara fervojlinio en regiono San-Paŭlo.

Francio : tramoj kaj fervojaj trajnoj uzas la samajn trakojn - Kombinita sistemo por trafiko sur tram- kaj fervojaj trakoj estis en decembro 2010 lanĉita por ekspluatado en franca Alzaco (germane Elsass). Ekspluatapertigita estis 22 km longa fervojlinio, kunliganta fervojan stacion SNCF Mulhouse kun urbo Thann. Vojaĝantoj jam ne devas trajnŝanĝi, ĉar veturiloj povas uzi kaj urbajn tramvojajn kaj fervojajn trakojn. Ĉiun tagon sur tiu ĉi linio estas transportataj ĉirkaŭ kvinmil vojaĝantoj. En lanĉo de la ekspluatado, en unua decembra semajnfino (2010) oni povis uzi tiun ĉi novan transportrimedon senpage.

Italio : el Triesto al centro Fernetti pli rapide - Nova trako kunligos la fervojan linion el la itala haveno Triesto kun vardivida centro Fernetti. Post 72-tagaj konstrulaboroj kaj investita 1 miliono da eŭroj nun estas je dispono fervoja traceo, reduktonta vojaĝtempon inter Triesto kaj Fernetti je kvindek minutoj. Plia avantaĝo de la nova trako por navedaj trajnoj estas ĝia alligo al translima fervoja linio inter Triesto kaj slovena landlima loko Sežana. Tiumaniere la centro en Fernetti povas plu evoluigi siajn servojn en direkto al orienta Eŭropo.

Nederlando : transporto de floroj de ŝoseo al fervojo - En Nederlando, ses specialigitaj firmaoj decidis transkonduki transporton de floroj kaj plantaĵoj de ŝoseo al fervojo. Transporton de tiu ĉi facile difektebla varo organizas firmao Jan de Rijk Fresh Logistics. Floroj kaj plantaĵoj estas sur fervojo transportataj en konteneroj inter Roterdamo kaj itala Milano. Ĉiusemajne oni planas kargi kaj transporti ĝis 10 kontenerojn. La interkonsento pri transkonduko al fervojo provizore validas unu jaron, kaj laŭ ĝia kvalito oni decidos pri ebla plua plilongigo de la kontrakto.

Norvegio : propraj trajnoj DB Schenker en Norvegio - DB Schenker en Norvegio startas kun propra trajnparo. Ekde 4-a de januaro 2011 trafikas North Rail Express inter Oslo kaj Narvik. La unua propra kunligo per rekta trajno al nordo de la lando pli poste plilongiĝu al eŭropa kontinento. Planita estas po unu bloktrajnparo tage. Trakcion disponigas sveda ŝtata Green Cargo. Terminalojn en ambaŭ finstacioj priservas CargoLink. Ĉiu vagonaro havas dek kontenervagonojn akomoditajn por interŝanĝeblaj kestoj. Krom tio tie estas tri vagonoj por transporto de novaj pasaĝeraŭtomobiloj.

Norvegio : novaj metrovagonoj por Oslo - Siemens ricevis mendon el Norvegio por liveri 32 trivagonajn kombinaĵojn por metroo en valoro 180 milionoj da eŭroj. La kontrakto estis subskribita 21-an de decembro 2010, kaj la vagonoj iros el viena entrepreno de la kompanio Siemens en jaro 2012. La kontrakto prezentas plenumon de opcio el jaro 2003, kiam Trafika Kompanio en Oslo mendis unuajn vagonkombinaĵojn por metroo. Siemens ĝis nun liveris 83 trivagonajn kombinaĵojn. La menditaj vagonoj distingiĝas per malalta konsumo de energio kaj grado de reuzeblo ĝis 95 procentoj. Regenerado de bremsenergio reen al trakcia reto estas preskaŭ 50 procentoj. La plene traireblaj vagonkombinaĵoj estas po 54 metrojn longaj. Unu kombinaĵo povas transporti ĉirkaŭ 680 pasaĝerojn. La motorvagonoj estas destinitaj por maksimuma rapido 80 km/h. Ili estos akomoditaj por trafikado en severaj kondiĉoj de norda klimato, kie hidrogeno en termometro malaltiĝas al -25ºC.

Pollando : grandrapidaj fervojlinioj jam ankaŭ en Pollando ? - En Pollando oni pripensas konstrui reton de grandrapidaj fervojlinioj. Baza vojo gvidu el Varsovio al Łódź kaj plu, unu parto direktos al Wrocław, kaj alia al Poznań. La projekto ricevis la nomon Y-Linie laŭ forka traceado de linioj. Sur tiu ĉi nova grandrapida fervojlinio preskaŭ 450 km longa trafiku trajnoj per rapido ĝis 360 km/h. Koston de la konstruo oni taksas al 26 miliardoj da zlotoj (6,5 miliardoj da eŭroj). Poloj ne sekretiĝas per plano fini la tutan konstruon ĝis la jaro 2020. Investanto de la tuta projekto estas pola administranto de fervoja infrastrukturo Polskie Linie Kolejowe (PKP).

Rusio : en merkato pliaj akcioj de Transcontainer - Transcontainer, „majora“ partoprenanto de Rusaj Ŝtataj Fervojoj (RŽD), alportis la 15-an de novembro 2010 en Moskvo kaj Londono por merkato pliajn 35 procentojn minus du akciojn. Tiumaniere al kompanio RŽD restas 50 procentoj plus unu akcio. Gajnaĵo pro vendo povus esti inter 380 kaj 480 milionoj da usonaj dolaroj. Jam en la jaro 2008 oni vendis 15 procentojn plus unu akciojn – krom alia ankaŭ al banko EBRD. Nun temas pri unua eniro al borso de filio RŽD. Tiu ĉi fervoja entrepreno volas en venontaj jaroj enkonduki al la borso 30 siajn filiajn entreprenojn.

Svedio : konstruata fervojlinio por transporti ferercon - Longatempa serĉado de kanada minejkompanio Northland Resources pri konvena haveno, kie oni povus enkargadi ferercon, finiĝis. Fererco, kiun oni ekde 2013 minfosos el kvar minfosejoj en nordsveda regiono Pajala, estos enŝipigata en haveno Narvik. Por tiu celo estos konstruata nova fervojlinio al urbo Svappavaara, kie okazos alligo al la linio KirunaNarvik. Antaŭ ol la fervojlinio estos konstruita, estos ekspluatata transportado per varaŭtomobiloj.

Svisio : pli komforte el Zuriko al Munkeno - SBB ofertas pli grandan komforton inter Zuriko kaj Munkeno. Vojaĝantoj ekde horaro 2010/2011 renkontiĝas sur trajnkurso Zuriko – Munkeno kun pli granda komforto kaj servoj. SBB enigis en eksprestrajnojn InterCity inter ambaŭ urboj modernigitajn pasaĝervagonojn. En unua klaso estas nove kreita business-zono kun pli grandaj tabloj ebligantaj laboron. Dua klaso estas kompletigita per speciale aranĝita familia spaco, loko por infanĉareto kaj pligrandigitaj spacoj por bicikloj. En ĉiuj vagonoj estas nove instalitaj kontaktoskatoloj 230 V por ŝargi elektronikajn aparatojn.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo