emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2011/06

Fervoja mondo 2011/06


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2011-maj-03)

El fervoja mondo 6/2011


Aŭstrio - Balkanio - Ĉinio - Malajzio - Francio - Germanio - Grekio - Kazaĥio - Korea respubliko - Nederlando - Svisio - Tunizio


Aŭstrio : ĉu oni donis nerajtigitajn rabatojn al klientoj ? - Aŭstra entrepreno de fervoja vartrafiko Rail Cargo Austria, apartenanta al holdingo de Aŭstraj Ŝtataj Fervojoj ÖBB, estas suspektata, ke ĝi donis nerajtigitajn rabatojn en kombinita trafiko. Antaŭaj kaj sekvaj transportoj al aŭstraj kombinitaj terminaloj povus esti ofertataj multe malpli koste, kiam por ĉefa kurso estus uzitaj servoj RCA. Aferon pritraktas Federacia oficejo por ekonomia konkurso. Tiu serĉesploras atencon kontraŭ kartela rajto. En kazo de kondamno monpuno povas atingi 10 procentojn de en- kaj elspezoj de la konzerno.

Aŭstrio : esperoj por tunelo Semmering kreskas - Konstruado de nova fervoja tunelo Semmering provizore estis ĉiam prokrastita. En majo 2010 administrado de Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (ÖBB) proponis planon por nova traceado de la tunelo. Konstruado tiumaniere povus komenci post unu-du jaroj. Rezulto de pritrakto pri influo de baza tunelo Semmering je vivmedio povus esti konata en printempo 2011. Se rezulto de la pritrakto estos pozitiva, la kompanio ÖBB deziras komenci konstruadon en jaroj 2012 ĝis 2013. Finkonstruo de la tunelo estas planata por la jaro 2023.

Balkanio : projekto Cargo 10 allogas pliajn landojn - Ĉiam pliaj ŝtataj fervojoj en postsekvaj landoj de iama Jugoslavio partoprenas en komuna kompanio por vartrafiko Cargo 10. En aŭtuno 2010 subskribis proklamon pri eniro ankaŭ fervojoj de federacia Bosnio kaj Hercegovino, sian interesiĝon deklaris ankaŭ Montenegro. Cargo 10 plirapidigu trafikon de varoj sur koridoro 10 el Aŭstrio al Istanbulo kaj pli efektivigu tiel fervojan vartrafikon tra Slovenio, Kroatio kaj Serbio. Ĝis nun plimultaj trajnoj trafikas tra Hungario, Rumanio kaj Bulgario.

Ĉinio : fervoja industrio reziste al ĉina interesiĝo - Kian interesiĝon Ĉinio dediĉas al fervoja trafiko kaj ĝia evoluo, pruvis grandskala partopreno de ĉinaj konstruaj entreprenoj en specialigita ekspozicio InnoTrans 2010 en Berlino. Ĝuste tien ja venis 48 ĉinaj firmaoj, kiuj interesiĝis pri ebloj de sia entreprenado en tiu ĉi sfero en Eŭropo. Estis prezentata produktado de laŭnormaj boĝioj Z 25 aŭ kontenervagonoj, flanke restis nek sfero de grandrapidaj trajnoj. Ĉinio en Berlino ekspoziciis eĉ sian grandrapidan motorvagonkombinaĵon CRH 380A.

Ĉinio – Malajzio : grandrapida fervojo subtenas komercon - Tajlando, Laoso kaj Ĉinio subskribis interkonsenton, baze de kiu oni konstruos inter tiuj ĉi ŝtatoj grandrapidan fervojlinion. Oni planas komenci konstruadon jam en jaro 2011 kaj fini ĝin en la jaro 2015. Tajlando kaj Laoso konstruadon de la nova grandrapida fervojlinio, kiu gvidu el Ĉinio ĝis Malajzio, taksas tre grava. Nova fervojlinio subtenos plian evoluon de reciproka komercado. Laosa registaro jam fondis entreprenon por konstrui fervojlinion inter Pekino kaj laosa ĉefurbo Vjentjano.

Francio : inter Parizo kaj Ĝenevo sur riparita fervojlinio - Franca ministro de trafiko Thierry Mariani kaj Hubert du Mesnil, prezidanto de RFF – Administracio de fervoja infrastrukturo, venis per speciala trajno TGV el Parizo Bercy al Ĝenevo Cornavin, la 30-an de novembro, por soleni finon de konstrulaboroj por evoluigo de linio Haut-Bugey inter Bourg-en-Bresse kaj Bellegarde. Sur la plibonigitaj 47 km de la fervojlinio estas nun ekspluatataj po naŭ trajnparoj TGV en labortagoj inter Parizo kaj Ĝenevo. Uzo de la linio ebligas atingi 22-minutan veturtempon inter Ambérieu kaj Culoz.

Germanio : elektrizado prokrastata ĝis 2017 - Sur fervoja linio inter Geltendorf (apud Munkeno) kaj Lindau trajnoj trakciataj per elektra energio trafikos evidente nur en la jaro 2017 kaj ne, kiel estis planita, antaŭ la jaro 2016. Laŭ informo el DB oni komencos elektrizajn laborojn plej frue en la jaro 2013. Veturtempo sur la fervoja linio reduktiĝos je 45 minutoj al 3 horoj kaj 10 minutoj. La projekto kostas 210 milionojn da eŭroj. Bavario kaj Svisio deziras escepte transpreni ĉirkaŭ duonon de la elspezoj. Kutime la tutan novan konstruadon devas financi la federacia ŝtato.

Grekio : oni reduktos salajrokostojn kaj planas privatigon - Grekaj Ŝtataj Fervojoj OSE strebas veni en ruĝajn ciferojn. Oni do reduktas nombron da dungitoj, alpagojn al salajroj kaj planas ĉesigi trafikon sur malprofitaj fervojlinioj. Ĉirkaŭ dumil dungitoj transiru al alia laboro aŭ foriru en pension. Porsalajraj elspezoj ĉe filia Tranoise laŭplane malkresku je 50 procentoj. Nova leĝo numero 3891 formulas disponon por reorganizo kaj sanigo de OSE kiel preparo por ilia privatigo. La leĝo ankaŭ supozigas fondon de fervoja reguliga oficejo.

Kazaĥio : miliarda mendo por eŭropaj firmaoj - Kazaĥiaj Ŝtataj Fervojoj (KTZ) subskribis definitivan mendon en valoro de 1,3 miliardoj da dolaroj por ricevi 295 elektrajn lokomotivojn de kompanioj Alstom kaj Holding Transmash. Okazis tio dum vizito de la prezidanto Nursultan Nazarbajev ĉe franca prezidento Nicolas Sarkozy en Parizo, la 27-an de oktobro 2010. La mendo enhavas 200 duoblajn vartrajnajn lokomotivojn tipo KZ8A kaj 95 lokomotivojn por pasaĝertrafiko tipo KZ4A. Iuj konstruelementoj estos fabrikataj en Rusio.

Korea respubliko : mendo por simulilo kaj elektraj lokomotivoj - La 20-an de decembro 2010 entrepreno Hyundai Rotem subskribis kontrakton por liveri 80 elektrajn lokomotivojn kaj regadstimulilon por Turkaj Ŝtataj Fervojoj TCDD. La sudkorea firmao anoncis, ke tio estas sia unua mendricevo koncerne eksporton de elektraj lokomotivoj. Por livero ĝis fino de 2014 estos fabrikataj la unuaj lokomotivoj tipo 5 MW fare de firmao Hyundai Rotem, kaj muntlaboroj okazos en kunlaboro kun loka turka firmao Tülomsas. La mendo havas valoron 330 milionoj da dolaroj.

Nederlando : fervojlinio al Betuwe plilongigota. Sed kiam ? - En Nederlando kreskas timetoj, ke en Germanio malmulte okazas por plilongigo de Betuweroute, moderna vartrafika fervojlinio el haveno Roterdamo al germana landlimo. Germanio tamen en internacia kontrakto el la jaro 1992 retiris sin konstrui plilongigon de landlima Emmerich/Zevenaar al 60 km malproksima Oberhausen, kaj forigi tiumaniere malfacile travetureblan linioparton. Laŭ kontrakto estu tritrakigo de la linio. Post kelkaj promesoj Berlino petis novan kalkuladon de rilato kostoj/utilo, kies rezulto estas pli bona ol tiu antaŭa.

Svisio : nova Pendolino direktas ankaŭ al Gothard - Trajnoj kun Pendolino-tipo ETR 610 disvastigos sian trafikaktivecon. En la jaro 2010 trafikis la trajnoj inter Milano kaj Ĝenevo tra Simplono kaj ĉirkaŭ Ĝeneva lago. En 2011 tiaj ĉi trajnoj garantiu ankaŭ kunligon de Bazelo, Lucerno kaj Milano tra Gotthard. Trajnkunligoj direktos ĝis itala Venecio. Nova generacio de Pendolino-tipo ETR 610 jam plenumas sukcesajn provveturojn sur fervoja linio tra Gothard, kaj nun oni atendas aprobon de Federacia Oficejo por Trafiko. Sur fervoja linio inter Zuriko kaj Milano plue trafikas malpli nova Pendolino-tipo ETR 470.

Tunizio : dudek motorvagonoj por du ŝpuroj - Kompanio China South Locomotive and Rolling Stock nuntempe produktas dudek motorvagonojn por Tunizaj Ŝtataj Fervojoj. La motorvagonoj ekzistas en du variantoj. La unua, de kiu estas menditaj dekdu motorvagonoj, havas normalan ŝpuron 1435 mm kaj maksimuman rapidon 160 km/h. Restantaj ok motorvagonoj estas destinitaj por mallarĝa ŝpuro kaj maksimuma rapido 130 km/h. La motorvagonoj estas speciale konstruataj por rezisti al temperaturo +50ºC. Unuaj veturiloj estos laŭ plano finkonstruitaj jam ĉijare.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo