emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > GRANDRAPIDA FERVOJO INTER MOSKVO KAJ BEIJING

GRANDRAPIDA FERVOJO INTER MOSKVO KAJ BEIJING


En la13-a de oktobro2014 estis subskribita la protokolo pri la grandrapida motorvagonaro “Moskvo-Kazano” inter Rusio kaj Ĉinio sub la atestado de dulandaj ĉefministroj en Moskvo. La du flankoj deziras daŭrigi la projekton pri la grandrapidamotorvagonaro“Moskvo-Kazano” kaj fine longigi la fervojlinion ĝis Beijing, por konstrui la Eŭroazian grandrapidan transportan tra pasejon“Moskvo- Beijing”. Ĉefministroj Li Keqiang kaj Medvedev La grandrapida motorvagonara fervoj-linio “Moskvo-Kazano” fariĝos la fervojtrafika pionira konstruo interdulandaj ĉefurboj de Rusio kaj Ĉinio. La ĉefurbo, la politika centro kaj situo de la ŝtata registaro estas la urbo simbolanta la ŝtat suvereneco, kolektita de la ŝtataj organizoj kaj instancoj. La konstruo kaj lanĉiĝo de la grandrapida fervojo kunportos la egajn rapidecon kaj oportunecon en la reciproka transportado inter dulandaj ĉefurboj. Tio profunde influos la longan amikan kunlaboron inter Rusio kaj Ĉinio. Lastajn jarojn ĉina grandrapida fervojo komencis eniri en lamondan merkaton de la fervojtransporto kun siaj teknika progreso kaj alta rilatumo de funkcio kaj prezo. Pli kaj pli da landoj sendis invitadonal Ĉinio en la kunlaboro pri la konstruado de la grandrapida fervojo. El la eksterĉinaj fervojoj konstruitaj de ĉinaj entreprenoj estas bona ekzemplo : en la 25-a de julio 2014 estis lanĉita la grandrapida fervojo“Ankaro-Istanbulo”enTurkio.

-HanZuwu Ĉina fervojisto


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo