emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > SCIIGETO PRI LA FAKPRELEGOJ

SCIIGETO PRI LA FAKPRELEGOJ


Laŭ la programo de la 67-a IFEF-kongreso estos aranĝitaj fak prelegoj dum la kongreso. La prelegdezirontoj povas anonci sin al LKK antaŭ la 15 -a de marto 2015. LKK elektos la altkvalitajn prelegojn el la diversaj landoj, por ke diverslandaj fervojistoj povu interŝanĝi kaj ĝui la bonajn rezultojn pri la fakaj sciencteknikoj kaj fervoja evoluo en la mondo pere de la prelegoj. La temoj estos difinitaj de la prelegontoj mem pri la konstruo kaj evoluo de fervojoj, avangardaj fakaj sciencteknikoj ktp. Bonvolu sendi la prelegojn kun simpla memprezento pri la aŭtoro al la retpoŝta adreso : < la67ifk2015@126.com > Ĉiuj prelegoj estos bonvenaj !

Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo