emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Rakonto de la 90-jardeka trajnestrino

Rakonto de la 90-jardeka trajnestrino


Wang Yuan trajestrino

Post kiam ŝi profesie sin ŝminkas kaj vestas sin per uniformo, volvas la harojn, metas ĉapelon kaj portas insignon, ŝi estas trajnestrino kun kapablo kaj stabila karaktero. Tamen post kiam ŝi malvestas la uniformon, kaj vestas sin per striita robo kaj kombas al si la hararon en ĉevalvosta formo, ŝi aspektas kiel nur gimnaziano. Wang Yuan, la knabino, naskita en la jaro 1992, laboris jam kvar jarojn en la Hefei-a pasaĝera sekcio de la Ŝanhaja Fervoja Buroo de Ĉinio.

La trajno, kvankam kuranta je rapideco de 307 kilometroj hore, estas sufiĉe stabila. Tamen multaj pasaĝeroj, irantaj en ĝi, ankoraŭ ŝanceliĝas. Sed surmetante altkalkanumajn ŝuojn, Wang Yua ankoraŭ povas lerte piediri kvazaŭ sur senmova tero. Ŝi respondas diversajn demandojn de pasaĝeroj, ekzamenas fajrestingilojn kaj kontrolas pakaĵojn, ĉu ili estas surmetitaj en sekureco... Renkontante pasaĝerojn kun infanoj, ŝi kutime haltas kaj amuzas la infanojn kun la celo, ke la infanoj adaptiĝu laŭeble plej baldaŭ al grandrapida trajno. Laboranta en serva industrio, Wang Yuan ĝojas, se ŝi povas gajni konfidon de pasaĝeroj al sia laboro. Ŝi diris : "Multaj homoj opinias ke prokrasto de la aviadilo pro malbona vetero estas normala, tamen grandrapida trajno devas esti akurata kaj ĝia prokrasto estas neakceptebla. Iufoje nia trajno prokrastiĝis je pli ol unu horo pro pluvego kaj post mia klarigo pri la kialo preskaŭ ĉiuj pasaĝeroj povas kompreni. Precipe iu maljunulino kun la aĝo de ĉirkaŭ 70 jaroj donis al mi helpon en mia laboro. Ŝia ago spaciale emociis min. "

Krom la laboro en grandrapida trajno, Wang Yuan donas al novaj konduktoroj en sia teamo lecionon pri aferoj : ŝminkado kaj etiketo, taŭga portado de koltuko, elektado de orelringoj, preparado de ŝtrumpoj, harmoniigo de la koloroj de lipruĝo kaj de palpebroŝmiraĵo, ĝentila starado dum laboro, kliniĝado kaj salutado al pasaĝeroj... ĉio gravas dum la laboro. En ordinaraj tagoj oni vidas iliajn belecon kaj elegantecon, rezultitajn nur el mil-foja ekzercado. Ĉiuj aferoj devas esti atente plenumitaj por laŭeble montri ilian plej belan aspekton kaj garantii kontentigan servon al la pasaĝeroj dum la vojaĝo.

Wang Yuan kaj ŝia edzo laboras en malsamaj urboj. Kiam ŝia edzo revenas al la hejmo, se ŝi estas en la urbo Hefei, ŝi certe iras al la stacidomo por akcepti lin. Starante sur la kajo kaj atendante sian edzon, ŝi havas specialan senton, ke kvazaŭ okazus ilia nupta ceremonio. "Pro laboro ni ne povas ofte renkontiĝi. Ni tamen povas kontaktiĝi per reta komunika servo kaj telefono. Feliĉe ni ambaŭ subtenas unu la alian en la laboro. Distanco povas alporti al ni refreŝigan senton." Tion dirinte, ŝi ridetis kune kun sia edzo.

Laborante en grandrapida trajno, Wang Yuan fariĝis bonaj amikinoj kun siaj multaj koleginoj pro similaj aĝoj. "Kvankam la laboro estas laciga, tamen kunlaborado kun bonaj amikinoj sentigas al mi ĝojon kaj plezuron."

"Ĉiutage antaŭ la laboro mi ofte diras al mi mem : "Vi estas trajnestro kaj devas laŭ eble plej frue maturiĝi". Ĉar pasaĝeroj ofte demandas min : "Hej, trajnestro, vi aspektas tiel juna, kiom da aĝo vi havas ?" Mi ŝerĉe respondas al ili, ke fakte mi estas maljuna kaj nur aspektas juna."

La knabino, kiu ŝatas aŭskulti kantojn kaj dum la libera tempo kutime vestas ĉemizon kun bildo de urseto, parolas pri sia kariero ĉiam kun sia revemo : "Mi tre ŝatas vojaĝon. Mia laboro ĝuste liveras al mi ŝancon ĝui malsamajn pejzaĝojn kaj dum la veturado en trajno mi ĉiam sentas min plenplena de feliĉo."

esperanto.china.org.cn (1.12.2014)

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhu Mingyi


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo