emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 28.11.2015 Nederladno-Malferma Tago de la Centra Oficejo de (...)

28.11.2015 Nederladno-Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA


El Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 598 2015-12-04

MALFERMA TAGO DE ADIAŬOJ KAJ JUBILEOJ

75 partoprenantoj el 14 landoj ĉeestis la 43-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de novembro. Kiel tradicie, ĝin komencis Ionel Oneţ per prezentado de novaĵoj de la Libroservo de UEA. Apartan prilumon ricevis la plej freŝa el ili, Tamen ĝi moviĝas !, la tria volumo de eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj, pri kiu rakontis ĝiaj redaktoroj Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. Jam prezentita estis ankaŭ novaĵo, kiu ankoraŭ ne aĉeteblis sed baldaŭ aperos, nome reviziita eldono de la jam klasika verko La danĝera lingvo, pri kiu parolis ĝia aŭtoro Ulrich Lins.

En sia lasta Malferma Tago kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller unuafoje mem kontribuis al la programo montrante erojn el sia kolekto de bildkartoj pri la strato Nieuwe Binnenweg. Li komencis per bildoj pri la unua domo ĉe la placo komence de la strato, kie la Centra Oficejo ekfunkciis en 1955, kaj finis per bildoj pri la ĉirkaŭo de la nuna domo en Nieuwe Binnenweg 176.

Lige kun la 70-a datreveno de la fondo de UN, Humphrey Tonkin prelegis pri la temo UN ĉe la sojlo de nova epoko. Li traktis precipe la Celojn por Daŭripova Evoluigo por la periodo 2015-2030 kaj vekis viglan diskuton pri tio, kiel la Esperanto-movado kontribuu al tiu programo. La ĉeforganizanto de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litova Birštonas (2-10 julio 2016), Povilas Jegorovas, parolis pri la historio de tiu aranĝo, siatempe tre grava por la sovetia movado kaj daŭre populara internacie. Barbara Pietrzak konatigis la ĉeestantojn kun la Pola RetRadio en Esperanto , kiu du-tri tagojn pli frue jubileis per la realigo de sia 500-a elsendo. Sekvis la filmo Reveno al Finnlando de Roman Dobrzyński pri polo, kiu dum la 2-a mondmilito kiel kaptito de la germana armeo kunkonstruis fervojon en Norda Finnlando kaj en 1990 revenis por revidi la saman lokon kaj vilaĝanojn, kiuj helpis lin. Dum la lasta horo de la programo la publiko povis fari demandojn al Osmo Buller pri lia vivo kiel esperantisto kaj oficisto de UEA.

Kun la vendosumo de 2126 eŭroj la Libroservo de UEA spertis tre bonan tagon. Ne surprize pleje furoris la esearo Tamen ĝi moviĝas !, de kiu vendiĝis 26 ekzempleroj. Sekvis Poŝamiko (16), Beletra Almanako n-ro 24 kaj Tuj apude (po 12), kaj la esearo Interlingvo inter lingvoj (10). Entute la nuna jaro estas sukcesa por la Libroservo, ĉar en la Malferma Tago ĝiaj tutjaraj vendoj jam superis 100 000 eŭrojn, unuafoje de post 2008. Krome, du tagojn poste ĝi havis rondan jubileon, ĉar ĝi ricevis la dekmilan mendon pere de sia reta katalogo ekde la komenco en marto 2004. La mejloō tonan retan mendon n-ro 10 000 faris la libroservo de Dana Esperanto-Asocio, kiu ricevis pro tio donaceton.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo