emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ekfunkciis la unua ĉirkaŭinsula grandrapida fervojo en la mondo

Ekfunkciis la unua ĉirkaŭinsula grandrapida fervojo en la mondo


La 30-an de decembro la okcidenta sekcio de la grandrapida fervojo ĉirkaŭ Hainan-insulo estis kunligita kun ĝia orienta sekcio, kiu ekfunkciis en decembro de 2010. Tio markis ekfunkciigon de la unua ĉirkaŭinsula grandrapida fervojo en la tropika regiono de la mondo. Pasaĝeroj povos vojaĝi ĉirkaŭ Hainan-insulo per grandrapida trajno. La fervojo, kun longeco de 653 kilometroj kaj pohora rapideco de 200 kilometroj, havas 25 staciojn inkluzive de Haikou, Dongfang, Ledong, Fenghuang-flughaveno, Sanya, Lingshui, Bo’ao kaj Qionghai. Sur la fervojo servas 13 paroj da trajnoj. La funkciigo de la fervojo plu plibonigos strukturon de grandrapidaj fervojoj en Hainan-provinco, faciligos veturadon de loĝantoj laŭlonge de la fervojo kaj havos gravan signifon por antaŭenpuŝi konstruadon de la hainan-a internacia turisma insulo kaj akceli ekonomian kaj socian disvolvadon.

Redaktoro : Niu Xueqin

El Popola Cinio


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo