emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Kipro-Laŭ linioj de la pasinteco

Kipro-Laŭ linioj de la pasinteco


Winston Churchill, kiu poste famiĝis kiel la dummilita brita ĉefministro, vidis en Kipro aferon tute nekonatan al nuntempaj turistoj. Churchill vizitis la iaman britan kolonion en 1907 kaj tiam veturis per trajno.

Tamen la lasta trajno funkciis en Kipro en 1951. La loĝantaro ne plu bezonis vagonarojn sur insulo karakterizita de distancoj netroaj, facile travetureblaj per aŭto, taksio aŭ – lastatempe – aŭtobuso.

Dum preskaŭ duona jarcento, tamen, ekzistis en Kipro fervojo. Ĝin konstruis la angloj dum sia okupado, ekde 1878. Ili inaŭguris la unuan parton de la fervojo en 1905, sed la laboroj finiĝis nur en 1915.

Varoj

La fervojo, 122 kilometrojn longa, kunligis la orientan havenurbon Famagusta kun la vilaĝo Evriĥu, en la nord-okcidenta parto de la insulo. Fervojo tre utilis, ebligante i.a. transporti varojn de Famagusta al la ĉefurbo Nikozio kaj la nordo de la insulo. Gravis ankaŭ la poŝta servo. Ne hazarde pluraj poŝtoficejoj troviĝis ene de stacioj.

Dum la unuaj jaroj multaj personoj rigardis trajnon kiel allogaĵon. Laŭ tiamaj raportoj, oni iris sub pontojn por ĝui ĝian pasadon. Sed trajnoj baldaŭ plaĉis ankaŭ kiel veturiloj. Dum la relative mallonga historio de la fervojo, pertrajne vojaĝis tri milionoj da tunoj da varoj kaj sep milionoj da pasaĝeroj.

Aliancanoj

La kipra fervojo spertis gravajn historiajn eventojn. En oktobro 1931 oni proteste malmuntis 110 metrojn da trako : la fervojon lokuloj rigardis kiel simbolon de brita okupacio. Dum ambaŭ mondomilitoj uzis la fervojon aliancanoj, kaj bombis ĝin la malamiko. Inter 1946 kaj 1949 veturis per trajno 50 000 hebreoj al la koncentrejo de Karaolos, apud Famagusta.

Post komenca sukceso la fervojo, kiu okupis ĉ. 200 homojn, trairis inter 1932 kaj 1948 krizon. Falis enspezoj, fermiĝis stacioj, dum la daŭra plibonigo de la kipra ŝose-reto persvadis la registaron haltigi por ĉiam la fervojon. La lasta vagonaro veturis la 31an de decembro 1951 kaj fine en marto 1952 la fervojo estis tute diserigita.

Monumentoj (2011

La stacioj estas plejparte disfaligitaj, eĉ se kelkaj fariĝis policejoj, deponejoj aŭ estas uzataj de sanservoj. En diversaj urboj troveblas monumentoj kaj t.n. liniaj parkoj, do vojoj, kiuj uzas la iaman fervojan linion.

El Monato (2011) Roberto Pigro


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo