emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > Seminario pri biblioteka kaj arkivada laboro

Seminario pri biblioteka kaj arkivada laboro


Konsiloj al kolektantoj kaj kluboj pri arkivado kaj konservado

Kunlabore IFEF kaj Interkultura Centro Herzberg okazigis seminarion en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo komence de marto. Rezulto de tiu renkontiĝo de fakuloj estas starigo de projekto kun celo fari manlibron kongrue kun la strategia laborplano de UEA (Agadkampo : Konsciigo, precipe 1.2.3. Esploro kaj dokumentado). Ni celas konsciigi Esperanto-klubojn, landajn kaj fakajn asociojn pri la graveco de konservado de niaj historio kaj movada kulturheredaĵo. Tre gravas tiu konservado, ĉar homoj malaperas, kluboj malfondiĝas, ŝanĝiĝas la tempoj - kaj la historion rakontas ĉiu eta ero, kiun kolektis klubanoj, kluboj, unuopuloj, grupoj … Verŝajne multaj, kiuj mem kolektas, aŭ kiuj kiel heredantoj ricevas kolektaĵon, spertas, ke mankas konsilaro kaj rekomendoj kiel konservi kaj kiel havi superrigardon pri la kolekto, kiu povus fariĝi arkivo. Ĉu oni konservu materialojn mem ? Ĉu oni pludonu ĉion aŭ parton ? Kio estas kolektinda kaj konservinda ? Kie estas ĝeneralaj kaj fakaj arkivoj kaj kolektoj ? Kiel trakti delikatajn kaj difektiĝintajn materialojn ? Kiel pritaksi, ĉu io estas rara kaj eĉ unika ? Kion fari „teknike“ ? Kien meti la materialon ? Al kiu sin turni ? Jen invito kaj alvoko por kune fari manlibreton utilan al tiuj, kiuj kun propra materialo aŭ materialo de aliaj staras antaŭ decido. Per propraj spertoj, helpo de pli spertaj kaj instigo de ĉiuj interesatoj ni esperas produkti tian manlibron – por helpi al ni ĉiuj, por helpi al la movado kaj al la kulturkomunumo esperanta. Ni petas vin, kontaktu nin, la iniciatintojn kaj informu pri klubaj, asociaj kaj fakaj kolektaĵoj kaj arkivoj, pri kiuj vi scias, kaj aliĝu al nia internacia laborgrupo.

Por Interkultura Centro Herzberg : Zsófia Kóródy, Peter Zilvar Por IFEF : Jan U. Niemann, Lene Niemann Kontaktadreso : Jan kaj Lene Niemann, niemann@kabelmail.dk


Informo, programo : Manĝoj :

Matenmanĝo kie oni loĝas

Tag-kaj vespermanĝoj : La partoprenantoj manĝas kune, en ICH aŭ en la urbo. Mendas ion (picon) aŭ iras al Kafejo König aŭ Döner-bufedo

Programo :

Ĵaŭdo 3/3 :

Alveno kaj interkonatiĝo

Vendredo 4/3 :

Antaŭtagmeze :

Peter kaj Zsofia informas pri ICH kaj pri la taskoj, kiuj rilatas al nia temo (ICH ja havas krome multajn aliajn taskojn)

La partoprenatoj prezentas sin mem kaj la taskojn kaj spertojn, kiujn ili havas (po 15-20 min.)

Posttagmeze :

Jan informas pri la celo de la seminario – krei manlibron/helpilon por homoj, kiuj mem havas kolektaĵon, aŭ kiuj heredas/transprenas de aliaj personoj aŭ kluboj. Li prezentas la 5 temojn :

· Klasifikado

· Katalogado

· Konservado

· Konado

· Komplikaĵoj

Kio pli gravas tuj fari, kaj kial ?

Sabato 5/3 :

Antaŭtagmeze :

Prezento de eraroj, kiujn oni povas fari (malbona papero, termopapero, la katastrofo de Paul Neergaard).

Kio estas bona papero, bona maniero por manipuli (skani, formeti kaj poste se eble ne plu tuŝi).

Konservi la originalojn en bona maniero kaj havi bonan, priskribitan sistemon por retrovi ilin.

Posttagmeze :

Konservi sistemon : Kiel eble plej simpla, sed kun bone priskribitaj kategorioj. Ekz-e :

FK = faldfolio kluba

FA = faldfolio asocia

FV = faldfolio varba

KP = korespondado privata

KK = korespondado kluba

MN = manuskriptoj ne publikigitaj

MP = manuskriptoj publikigitaj

BN = bildoj, negativoj

BD = bildoj, diapozitivoj

D = diversaĵoj (fotoj de vazoj, donacoj, fotoj de la klubejo)

E = elektronike alireblaj originaloj (diĝitalaj fotoj, filmoj de ekz. youtube kaj kopioj de hejmpaĝ-enhavo)

Dimanĉo, 6/3 :

Antaŭtagmeze :

Unue skanu unuopajn paperfoliojn, manuskriptojn, leterojn.

Poste librojn kaj periodaĵojn prizorgu : ĉu ili estas enskanigitaj ? Kie ili estas ?

Ju pli loka (bultenoj), des pli grave. ’esperanto’, ’Heroldo’, ’EPĈ’, ’Scienca Revuo’ kaj ’IF’ troviĝas multloke, kaj estas sekurigitaj kaj skanitaj.

Kestoj por konservado –eble oni povas havi/aĉeti de lokaj instancoj/muzeoj. Devas esti tiuj tipoj, kiujn oni surloke uzas.

Posttagmeze :

Skanado, skanado, skanado …

Formato de skanado : Bildoj paperaj .tiff/600 dpi, diapozitivoj/negativoj .tiff/min. 2400 dpi - paperaĵoj .jpeg/600 dpi

Lundo, 7/3 :

Antaŭtagmeze :

Redaktora grupo prilaboru la manlibran malneton, ke ĝi povu esti publikigita elektronike kaj eventuale papere.

Trovi teamon, kiu prizorgas hejmpaĝon pri jam skanita/elektronike alirebla materialo – kie ĝi troviĝas kaj ĉu ĝenerale alirebla aŭ nur por ’profesia uzo’. La celo estas eviti, ke oni faru jam faritan skanigon, sed ankaŭ por alkutimigi homojn ĉefe uzi elektronike alireblan materialon.

Posttagmeze :

Ĉu io forgesita…

Katalogado (ĉefetemo por bibliotekistoj – ĉu adaptiĝi al iu nacia aŭ internacia/universitata sistemo).

Mardo, 8/3 :

Antaŭtagmeze :

Forveturo kaj ĝis…


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo