emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Gvidilo pri la Trasiberia Fervojo -projekto de "La vojaĝo"(vojagxo.info)

Gvidilo pri la Trasiberia Fervojo -projekto de "La vojaĝo"(vojagxo.info)


La projekto "Gvidilo pri la Trasiberia Fervojo" estas projekto de rusaj kolegoj el La vojaĝo.Bonvolu subteni ĝin !

Ni startas nian novan projekton de La Vojaĝo – produktadon de Gvidilo pri la Trasiberia Fervojo.

book_tsTrasiberia vojaĝo estas la plej populara inter eksterlandaj turistoj itinero en Rusio.

Bedaŭrinde la plej konata gvidlibro pri la Trasiberia Fervojo de serio de Lonely Planet proponas jam daŭre malaktualan informon, kaj aliaj (Trailblazer, ktp) suferas de malĝustaĝoj.

Kio estas vojaĝai kun falsa informo ? Jen la risko de malsukcesa vojaĝo kaj malŝparo de mono.

Oni ofte petas nin pri konsiloj pri vojaĝoj laŭ la Trasiberia Fervojo, multaj esperantistoj volus fari tian vojaĝon. Sed kvankam jam ni vojaĝis tiel laŭ la Trasiberio, esperantaj grupoj neofte kuniĝas por vojaĝi tiel. Ni volas helpi tiujn gastojn de Rusio, kiuj volas vojaĝi sole aŭ en amika rondo.

Ni intencas solvi probemojn : ◾Manko de kvalita gvidlibro, kreita per loĝantoj de Rusio, posedantaj la lingvon, pensmanieron kaj informaron, ne disponeblan eksterlande. ◾Manko de gvidlibro en lingvo esperanto, helpanta al vojaĝantoj memfare vojaĝi laŭ plej populara itinero kaj aliaj lokoj.

Ni intencas krei gvidlibron, metonte en ĝi la plej gravan kaj aŭtentikan informon, kiu estas bezonata dum vojaĝo. Ni planas fari esperanto-lingvan gvidlibron, tiel farante la Transiberian itineron facile atingeblan por ĉiuj homoj en la mondo esperantoparolanta.

Ni planas pretigi plenan eldonon en papera formo al somero de 2017 jaro por vojaĝantoj al UK en Seulo, kiuj verŝajne vojaĝos al Korejo plej malkutime. Samtempe ĝi estos kreita kiel elektronika eldono, por uzo en poŝkomputiloj.

Ni ankaŭ planas, ke ni povas samtempe krei videon pri la ĉefaj allogaĵoj de la Trasiberia Fervojo.

Espereble, la projekto estos sola kaj unua eldono por praktika helpo al esperanto-vojaĝantoj, kiu intencas vojaĝi en tutmondo sen partopreno endiversaj grupaj aranĝoj, renkontoj ktp sendepende de ĝia tempo.

Loĝante ĉe Trasiberia fervojo ni vidas ke laŭ ĝia itinero vojaĝas multaj gastoj de Rusio el diversaj landoj, sed preskaŭ neniu el ili uzas esperanton. Tiu ĉi stato devas esti ŝanĝigota.

Samtempe kun pretigado de la Gvidlibro ni intencas allogi servojn ĉe-Trasiberian por pli vaste uzi esperanton. Unue ni laboras pri esperantigo de informado kaj interkomunikado de hostaloj en urboj laŭ itinero de Trasiberia fervojo

Se vi interesiĝas pri la projekto,bonvolu viziti interetan paĝaron :

La Vojaĝo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo