emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Qinghai-Tibeta Fervojo etendiĝos ĝis Nepalo.

Qinghai-Tibeta Fervojo etendiĝos ĝis Nepalo.


Laŭ raporto de la ĉinlingva retejo de BBK (Brita Brodkasta Kompanio), Nepalo kaj Ĉinio subskribis 10 interkonsentojn inkluzive de la plano pri konstruado de fervojo inter Xigaze de Tibeto kaj Gillon, urbo ĉe landlimo inter la du landoj, kaj tri ĉefaj urboj de Nepalo.

Dum interparolado de la dulandaj ĉefministroj, la nepala flanko petis, ke Ĉinio etendu Qinghai-Tibetan Fervojon de Ĉinio ĝis Gillon kaj kunligu ĝin kun tiuj en tri ĉefaj urboj de Nepalo en 2020. Qinghai-Tibeta Fervojo kunligis Lasaon, Xigaze kaj aliajn urbojn en altebenaĵo kun landinternaj urboj de Ĉinio. La rekt-linia distanco inter Xigaze kaj la landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo estas 253 kilometroj. Ĝis nun nur du aŭtovojoj kunligas la du landojn.

La aliaj interkonsentoj subskribitaj de la du landoj rilatas al kunlabora konstruado de la internacia flughaveno en la turisma urbo Pokhara kaj malfermo de liberkomercaj regionoj en du landoj. La du flankoj subskribis ankaŭ memorandon de kompreno por ekspluato de petrolo kaj gaso en Nepalo.

En la lastaj jaroj la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo daŭre disvolviĝas sane. En 2015 la komerca sumo de la du landoj atingis 866 milionojn da usonaj dolaroj kaj la nefinanca investo de Ĉinio en Nepalo kalkuliĝis al 32.03 milionoj da usonaj dolaroj. Ĉinio fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Nepalo kaj ĝia ĉefa investlando.

El Popola Ĉinio 23.3.2016 Redaktoro : Niu Xueqin

http://esperanto.china.org.cn/2016-03/24/content_38104124.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo