emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ■➤ 16.5-23.5.2017 La 69.IFEF kongreso en Colmar, Francio

■➤ 16.5-23.5.2017 La 69.IFEF kongreso en Colmar, Francio



Ĝis nun (1.5.17) aliĝis 144 interesatoj el 19 landoj

----------

La urbo Colmar situas ĉe la fervojlinio Bazelo-Strasburgo en la alzaca ebenaĵo inter la Vogeza Montaro kaj la rivero Rejno. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Alta Alzaco kaj nombris 67 257 loĝantojn en 2012.

Ĝi estis unuafoje registrita en la 9-a jarcento. En 1354 ĝi iĝis unu inter la 12 alzacaj liberaj urboj, kiuj dependis rekte de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio de Ĝermana Nacieco. Fine de la Mez-Epoko kaj dum la Renesanco ĝi rapide disvolviĝis. Malgraŭ siaj fortikaĵoj ĝi ege suferis pro ribeloj dum la Reformacio, la Kamparana Milito kaj la Tridekjara Milito post kiu ĝi estis konkerita de la franca reĝo Ludoviko la XIII-a post la Traktato de Nimegue (1878), kiu garantiis al ĝi siajn privilegiojn. Sed lia posteulo, la reĝo Ludoviko la XIV-a, detruigis ties fortikaĵojn kaj instalis en la malnova doganejo (Koïfhüs) la Suverenan Konsilion de Alzaco. Notindas la naskiĝo – en 1934 – de unu inter la mondkonataj filoj de Colmar : la skulptisto Auguste Bartholdi, kiu kreis kune kun la inĝeniero Gustave Eiffel la Statuon de la Libereco en Nov-Jorko.

69-a IFEF-kongreso en Colmar, Francio, 16-23ajn de majo 2017

Colmar restis franca urbo ĝis la konkero de Alzaco fare de la prusianoj en 1871. Tiam – kiel la tuta regiono Alzaco kaj la departemento Mozelo, ĝi estis integrita en la Duan Germanan Imperion. La regiono nomiĝis tiam Alzaco-Loreno. Ĝis la komenciĝo de la Unua Mondmilito, en 1914, pluraj politikaj partioj klopodis akiri ian aŭtonomion, kio sukcesis en 1911 kun la adopto de Konstitucio de Alzaco-Loreno. Bedaŭrinde la alproksimiĝo de la Unua Mondmilito denove reduktis la demokratiajn liberojn. Sed parto de la loĝantaro estis ege francema. En Colmar vivis kaj agadis la filo de francema familio, la artisto-karikaturisto Jean-Jacques WALTZ, kies artista nomo estis Hansi. Li plej vigle agadis kontraŭ la prusiaj militistaro kaj burokrataro kaj iĝis la simbolo de la kontraŭprusiaj fortoj. Tio ne signifas, ke granda parto de la loĝantaro, kiu parolis la alzacajn ĝermanajn dialekton kaj la germanan lingvon, ne aprezis la tiaman ekonomian prosperon kaj modernismon.

Post la Dua Mondmilito Colmar iĝis denove la ĉefurbo de la departemento Haut-Rhin. Bedaŭrinde jam en 1940 Hitler kaj liaj naziaj trupoj denove okupis la urbon kaj la tutan regionon. La loĝantoj denove iĝis germanaj civitanoj kaj denove Hansi batalis kontraŭ la invadintoj. Ekde 1945 la urbo pace grandiĝis kaj la loĝantoj ĝuis agrablan vivon de mezgranda urbo.

Fervoja muzeo de Mulhouse
La Fervoja Muzeo de Mulhouse malkovrigas al vi la historion de la fervojoj. Vin atendas tie pli ol 60.000 m2 da ekspozicioj, 6 vastaj temoj, 8 stacidomaj kajoj, 100 lokomotivoj, vagonoj kaj kromaj fervojaj materialoj. La muzeo estas malferma ĉiutage dum la tuta jaro. Ĝi akceptas individuajn vizitantojn, familiojn kaj grupojn. Adreso : 2, rue Alfred de Glehn 68100 MULHOUSE.

Estimataj gesamideanoj, Orientfranca Esperanto-Federacio invitis en la printempo 2015 por kursgvidado dum sia tradicia printempa internacia staĝo la dinamikan prezidantinon de IFEF, sinjorinon Rodica TODOR. Post la aranĝo ŝi gastis en la regiono Alzaco kaj sukcesis persvadi la tieajn Esperantistojn aranĝi la IFEF-kongreson en 2017. Plej taŭga loko ŝajnis esti la urbo Colmar, meze de la regiono. Ariĝis kelkaj fervojistoj kaj lokaj esperantistoj en LKK sub la prezido de via dinamika prezidantino. Ĉiuj organizantoj esperas, ke vi fidos ilian laboron kaj ke vi ĝuos en la alloga regiono Alzaco - ĉe la limoj inter Francio, Germanio kaj Svislando - belan kongreson, efikan fakan laboron kaj entute agrablan restadon. Bonvenon en Colmar !

Dosiero enhavas Informilon pri Colmar kaj Alzaco kaj aliĝilon al la kongreso.

Aliaj formatoj de aliĝiloj estas troveblaj : Alzaca Esperanto

Filmeto pri Colmar .

Informoj aperas ankaŭ en la evento de Fejsbuko 69-a IFEF Kongreso .

COLMAR 2017 – PROGRAMO Provizora

Mardo 16.05 10.00 – 21.00 Akceptado / Informado

17.00 – 18.00 Kunveno de la IFEF Estraro kaj LKK

18.00 – 19.00 Kunsido de la IFEF Estraro

19.00 – Interkona vespero

Merkredo 17.05

08.00 – 10.00 Akceptado / Informado

13.00 – 20.00 Akceptado / Informado

10.00 – 12.00 Solena Inaŭguro

12.00 – 12.30 Komuna foto, Gazetara konferenco

14.00 – 18.00 Urbovizitado (D1a, b) – Colmar (piedire aŭ per trajneto) ; gustumado de vinoj, komuna por ambaŭ grupoj

20.30 – 22.00 Kultura programo : La grupo "VOGESIA" de Colmar

Jaŭdo 18.05

09.00 – 12.00 Nepublika Komitatkunsido

10.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj

14.00 – 14.45 Faka prelego : Hongwei Zhang, Ĉinio

14.45 – 15.30 Faka prelego : Xu Mingda, Ĉinio

15.45 – 16.00 PowerPoint-prezentado pri FISAIC - Jan Niemann

16.00 – 17.30 Kunsido de la Faka Komisiono

17.30 – 18.30 Movadaj aferoj ; kunsido de la laborgrupoj, publika

16.00 – 17.30 Ateliero pri informadiko (bazaj informoj)

20.00 – 21.00 Prelego pri la regiono : Elzaso/Alzaco - Edmond Ludwig

21.00 – 22.00 Venonta kongreso sin prezentas - Wrocław, Pollando

Vendredo 19.05

09.00 – 12.00 Plenkunsido

10.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj

14.00 – 18.00 Ekskurso D2 – Fervoja muzeo “Cité du Train” Mulhouse

20.00 – 20.45 Prelego : Vizitu Baraton per trajno-Liba kaj Floreal Gabalda

21.00 – 23.00 Muzika vespero

Sabato 20.05

09.00 – 12.00 Libroservo funkcias

10.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj

09.00 – 12.00 Kunsido de FFEA (Franca Fervojista Esperanto-Asocio)

09.00 – 11.00 Kunsido de la Faka Komisiono

11.00 – 12.00 Kunsido de la laborgrupoj, publika

14.00 – 18.00 Ekskurso D3 – Kaysersberg, Riquewihr, Hunawihr : Ĝardeno de vivantaj papilioj

20.00 – 22.00 Koncerto Grazia Barboni, Italio

Dimanĉo 21.05

09.00 – 12.00 Libroservo funkcias

10.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj

09.00 – 12.30 Ĉefaj fakprelegoj kaj aliaj prelegoj :

Laurent Vignaud : Dekstraflanka trafiko en Francio

Pierre Grollemund : Stacidomo de Colmar

12.30 – 13.00 Solena fermo

14.30 – 15.30 Komitatkunsido de EFE (Espéranto France - Est)

15.30 – 16.00 Kunveno de la IFEF Estraro kaj LKK

16.00 – 18.00 Estrarkunsido de IFEF

20.00 – 22.30 Teatrumado kun libera improvizado-programero proponita de Mirejo (Mireille Grosjean, prez de ILEI)

Lundo 22.05

09.00 – 19.00 Tuttaga ekskurso – Strasburgo, Obernai

POSTKONGRESO - (du turismaj tagoj kun vizitoj al la regiono kaj loĝado en la sama hotelo) :

Mardo, 23.05

09.00 – 18.00 Ekskurso al Haut Koenigsbourg, Ribeauvillé, Hunawihr : Cikonio- bredejo sen tagmanĝo ; restoracio surloke ; ebleco pikniki

Merkredo, 24.05

09.00 – 18.00 Ekskurso al Eguisheim, Ungersheim-Ekomuzeo sen tagmanĝo ; ebleco pikniki.

Ekde vendrede posttagmeze ĝis dimanĉe, funkcios E-staĝo organizita de la asocio “Espéranto France - Est”

1S-ino Rodica TODOR
2S-ro Vito TORNILLO
3S-ro Laurent VIGNAUD
4S-ro Guido BRANDENBURG
5S-ro Martin STUPPNIG
6S-ro Jindřich TOMIŠEK
7S-ro Florin NEGREA
8S-ino Ladislav KOVÁŘ
9S-ro Karl BERNHARD
10S-ino Elena TIRON
11S-ino Ileana CADAR
12S-ino Mariana BADEA
13S-ino Lucia DAMIAN
14S-ro Neculai SERBU
15S-ro Christian DARDENNE
16S-ino Monique GRALL
17S-ino Anna ABELOVSKÁ
18S-ro Emil TUDORACHE
19S-ino Adela GOMILA
20S-ino Marta KUKLOVA
21S-ro Jan KUKLA
22S-ro Ladislav HAKL
23S-ino Lucette Lumeto ÉCHAPPÉ
24S-ro Jean RIPOCHE
25S-ino Raymonde RIPOCHE
26S-ino Thérèse DEQUIDT
27S-ro Paulo MELIZ IRACHE
28S-ro Gunnar OLSON
29S-ro John MURRAY
30S-ro Chris MURRAY
31S-ino Denise HAPPI FOSSO
32S-ino Monique GARDEN
33S-ro Jean-Pierre GARDEN
34S-ro Gilles PICAULT
35S-ino Béatrice DEVAIS
36S-ino Christiane GASSE
37S-ino Iskra KOPCHEVA
38S-ino Jaroslava KOVÁŘOVA
39S-ino Jocelyne MILLANVOYE
40S-ino Josette VONAY
41S-ino Mariana TUDORACHE
42S-ino Liliane ROUSSEAU
43S-ro Rafael PERIS SOLAZ
44S-ro Walter ULLMANN
45S-ino Margret ULLMANN
46S-ro Heinz HOFFMANN
47S-ro Christian de WILDE
48S-ino Jeannine de WILDE
49S-ino Monique VILLEVIEILLE
50S-ro Robert COMBES
51S-ino Gisèle COMBES-BERGER
52S-ro Hubert DE MEYERE-VILLERS
53S-ino Michèle DE MEYERE-VILLER
54S-ro Ernst QUIETENSKY
55S-ino Reiko QUIETENSKY
56S-ino Maria Grazia BARBONI
57S-ino Sylviane LAFARGUE
58S-ro Henri LAFARGUE
59S-ro Alois KLUMPAR
60S-ino Marie KLUMPAROVA
61S-ro Jaroslav POKORNÝ
62S-ro Jan KOVÂR
63S-ro Ferenc VÁGÓ
64S-ino Zsuzsanna VÁGÓNE BÁRÁNY
65S-ino Madeleine GROUHEL
66S-ino Marie-Claude LECLERC
67S-ro István GULYÁS
68S-ro István SUTKA
69S-ino Elisabeth GARDEN
70S-ro Albert SANSON
71S-ino Michèle SANSON
72S-ino Dina DELOYER
73S-ro Jan Uldal NIEMANN
74S-ino Lene NIEMANN
75S-ro Claude JAUSIONS
76S-ino Anne JAUSIONS
77S-ino Francine SCHWARTZ
78S-ino Liliane KETELERS
79S-ino Rita KETELERS
80S-ro Petr CHRDLE
81S-ro Gerry SCHAVEMAKER
82S-ro Edmond LUDWIG
83S-ro Gérard BOSC
84S-ro Marcel DELFORGE
85S-ino Vida KULIKAUSKIENE
86S-ino Dovile KULIKAUSKAITE
87S-ino Eugenija NOVIKOVA
88S-ino Marie THIERRY
89S-ino Liba GABALDA
90S-ro Floreal GABALDA
91S-ino Lydia BUYST
92S-ro Bodo EHRLICH
93S-ro André DEBERTONNE
94S-ino Eliane DEBERTONNE
95S-ro Daniel MOIRAND
96S-ino Josiane MOIRAND
97S-ro André GROSSMANN
98S-ino Kazué AUDIBERT
99S-ro Jovan MIRKOVIČ
10éS-ro Karl KOVAČ
101S-ro Eric BAERT
102S-ro Laszlo SCHREK
103S-ro Jaroslav MATUŠKA
104S-ro Ángel GARCIA GUTIERREZ
105S-ino Irina GRIGORIEVA
106S-ro Jean MÉVEL
107S-ino Annie MÉVEL
108S-ro Robert POURCHIER
109S-ro Leonardo GUALDINI
110S-ro Michel BASSO
111S-ro Alfred SCHUBERT
112S-ino Jeannine DAGUIN
113S-ino Maria LITWINIAK
114S-ino Mireille GROSJEAN
115S-ro Zlatko HINŠT
116S-ino Ksenija MILIĆ-ŠTRKALJ
117S-ino Marta PINTÉR
118S-ino Barbara SCIESINSKI
119S-ro André MIRC
120S-ro Erik MORTENSEN
121S-ro Frencès GULBERT
122S-ino Clara BRACKE
123S-ino Roselyne FAVIER
124S-ro Georges CAILLOL
125S-ro Romano BOLOGNESI
126S-ino Elisa GUALANDI
127S-ino Teresa POMORSKA
128S-ro Georgo STEFAŃSKI
129S-ino Ela RZEŹNIAK
130S-ino Lihua WANG
131S-ro Hongwei ZHANG
132S-ro Jiping CUI
133S-ino Xiuping YU
134S-ro Mingda XU
135F-ino Lifang QIAO
136S-ino Line RUEL
137S-ro Wieslaw LIBNER
138S-ro Jean-Luc THIBIAS
139S-ino Sol ROCA
140S-ro Francesc INGLADA
141S-ro Bernard BEHRA
142S-ro Pierre HURÉ
143S-ro Pierre GROLLEMUND
144S-ro Markov METODI

Alkroĉitaj dokumentoj


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo