emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 23-30 jul. 2016 La 101a UK en Nitra (Slovakio)

23-30 jul. 2016 La 101a UK en Nitra (Slovakio)


La 101-a UK estis solene inaŭgurita dimanĉe la 23-an de Julio en historia slovaka urbo Nitra. Ĉirkaŭ 1200 ĉeestantoj ĝuis amikecan etoson de la evento. En programo estis ankaŭ publikigo de honoraj membroj – inter ili Petr Chrdle. Lunde posttagmeze okazis kunveno de fervojistoj, kiun partoprenis ĉirkaŭ 40 interesuloj. Prezidantino de IFEF Rodica Todor konatigis ĉeestantojn pri celoj de IFEF kaj ĝiaj eblecoj. Samtempe ŝi invitis al venonta kongreso en Colmar, Francio 2017.

En prelega parto de la kunveno Jaroslav Matuška konatigis interesulojn kun Slovakaj fervojoj, ĝiaj interesaĵoj kaj modernigoj. Lasta prelego temis enkondukon de sistemo ETCS en slovakaj fervojoj sur linio Žilina – Čadca.

Sabate, 23.07.2016 - Movada foiro - 19:00 - 21:00,
Lunde, 25.07.2016 - Kunveno de IFEF - 15:30 - 17:00,
UK Nitra

Respondi al tiu artikolo


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo