emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ■➤ 6-9 okt. 2016 Germanio-jarkunveno de GEFA en Dresden

■➤ 6-9 okt. 2016 Germanio-jarkunveno de GEFA en Dresden


Ne necesas prezenti Dresden, la saksan metropolon, kiu antaŭ 13 jaroj jam gastigis la 55an IFEF-Kongreson kaj tiel jam rekomendis sin kiel lokon por la ĉijara GEFA-jarkunveno.

La urbo ne nur montris riĉan panoramon formitan de renomaj arkitektoj kiel Gottfried Semper, Heinrich von Brühl, Matthäus D. Pöppelmann kaj George Bähr.

En Dresden kaj la proksima ĉirkaŭaĵo troviĝas ankaŭ kvanto de diversspecaj reltrafikaj trezoroj. Ni pensu pri la parkfervojo kun 381 milimetra trako longa respektindajn 5,6 kilometrojn, aŭ la pri du funikularoj en la kvartalo Loschwitz – unu staranta la alia pendanta, aŭ pri la 700 milimetra etŝpura Lößnitzgrundbahn, kiu transportas turistojn de Radebeul preter Moritzburg kun la baroka ĉaskastelo de la same baroka Aŭgusto II., la 16,5 kilometrojn al Radeburg. Ĉiuj estas vizitindaj celoj ne nur por fervojinteresuloj.

La jarkunveno okazis en hotelo Dresden Domizil, ĉarma, malgranda hotelo en stilo de nobla ĝardena kolonio. Ni vizitis funikularo en Loschwitz, Veturis per vaportrajno al Redeburg,vizitis muzeo de Karl May au kastelo Moritzburg . Okazis enkonduka Esperanto-kurso. Okazis laborkunvenoj de la GEFA-aktivuloj. Okazis m fakprelego pri ETCS Berlin-Munchen. Sed ankau okazis longaj vesperoj kun instigaj konversacioj en amika etoso.

Informiĝu per retpoŝto al : fervoja.esperantisto(ĉe)t-online.de


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo