emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ■➤ 26.11.2016 MALFERMA TAGO DE LA CENTRA OFICEJO DE UEA

■➤ 26.11.2016 MALFERMA TAGO DE LA CENTRA OFICEJO DE UEA


La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45-a fojo al la Malferma Tago , kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado La 45-a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto : prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo : ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplena krozado kaj Chuck Smith, kun titolo : Evoluo de E-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto.

Dimanĉe la 27-an de novembro, do sekvatage, ni plu uzos la eblon profiti de la spertoj de niaj du prelegantoj kaj de la Ĝenerala Direktoro Veronika Poór por enprofundiĝi en la plej efikaj manieroj informi pri Esperanto kaj en la diversaj aspektoj de tiu agado ; por adekvate gvidi la homojn de scivolemo pri Esperanto al aktiva partopreno en la Esperanta komunumo.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo.

La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo