emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > La terminaro, kiu kostis 1,2 milionojn da markoj

La terminaro, kiu kostis 1,2 milionojn da markoj

La unua fervoja terminaro de Esperanto estas manskribita, jam registras ĉ. 1300 fervojajn terminojn germanajn kaj esperantajn kaj kostis 1,2 milionoj da markoj.

Terminaro Verkis ĝin la germana fervojisto Georg Habellok (1850- ?) el Breslaŭ (Silezio). Kiam ĝi aperis memeldone en septembro 1923, la Germana Regno suferis pro hiper-inflacio kaŭzita de la perdita unua mondmilito. 1,2 milionoj da markoj oni devis pagi por unu el la nur 200 ekzempleroj, kiujn Habellok produktis. Ŝoka sumo de tamen preskaŭ nur bagatela valoro. Jen la titolpaĝo skribita plej parte en la (normala) malnova germana skribo Fraktur, parte en la (tiuepoke fremda) latina skribo (tie ĉi kursive). La titolo estas duoble substrekita :

"Eisenbahn-Wörterbuch - Deutsch-Esperanto - Zusammenstellung der im Eisenbahnverkehr gebräuchlichen Ausdrücke. - Im Auftrage des - Verbandes Deutscher Eisenbahn-Esperantisten - bearbeitet von - Georg Habellok - 1. Auflage - Breslau 1923 - Selbstverlag."

Do : "Fervoja Terminaro Germana-Esperanta. Kolekto de esprimoj kutimaj en fervoja trafiko. Komisie de Germana Fervojista Esperanto-Asocio - prilaborita de Georg Habellok. 1-a eld. Breslaŭ’ 1923 - Memeldono".

En la du unuaj linioj staras - skribita per alia mano - la nomo de la posedinto de la ekzemplero : "Hans Feilner, Eis. Obspkr ( ? mallongigo nelegebla, probable indiko de posteno, Eisenbahnoberinspektor ( ?), supera fervoja inspektoro), Siegelsdorf [nuntempe urboparto de Veitsbronn en Meza Frankonio, Bavario]". Bela dokumento el la epoko de la vapor-lokomotivoj. Ĉu iu inter la legantoj posedas la raraĵon ?

La artikolon skribis uzanto de Ypernity Bernardo http://www.ipernity.com/blog/bernardo/226979


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo