emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ekfunkciis la unua fervojo de pendantaj trajnoj funkciantaj per nova (...)

Ekfunkciis la unua fervojo de pendantaj trajnoj funkciantaj per nova energio en la mondo.

Pendanta fervojo


Ekfunkciis la unua fervojo de pendantaj trajnoj funkciantaj per nova energio en la mondo

La 21-an de novembro en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, ekfunkciis la unua fervojo de pendantaj trajnoj en la mondo, kiu uzas novtipan kaj renovigeblan energion. La trajno pendanta de relo moviĝas per piloj de litio kaj veturas kun la rapideco de 60 kilometroj hore. Ĝi estas nova kaj moderna veturilo, kies rajtoj je intelekta proprieto komplete apartenas al Ĉinio.

Zhai Wanming, la ĉefa inĝeniero de tiu ĉi fervoja projekto kaj membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris ke tia pendanta trajno de novtipa energio povos mildigi trafikŝtopiĝon, oportunigi la publikan transportadon kaj tiel plibonigi la popolan vivon.

Redaktoro : Gao Shuyuan

Ipernity : El Popola Chinio

Facebook : EPC El Popola Chinio

2016-11-23


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo