emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ekfunkciis fervojo por grandrapidaj trajnoj inter Wanzhou kaj (...)

2016-11-29

Ekfunkciis fervojo por grandrapidaj trajnoj inter Wanzhou kaj Chongqing


Je la sepa horo kaj ses minutoj de la 28a de novembro la trajno C6402 ekveturis de la stacidomo Norda Chongqing, kio markis la oficialan funkciadon de la fervojo por grandrapidaj trajnoj inter Chongqing kaj Wanzhou. Ĝi estas la unua fervojo por grandrapidaj trajnoj en la regiono de la Tri Gorĝoj ĉe Jangzio. La vojaĝo per trajno inter Wanzhou kaj Chongqing kaj tiu inter Wanzhou kaj Chengdu antaŭe bezonis respektive 4 kaj 7 horojn, sed nun ili estas mallongigitaj ĝis 1,5 kaj 3,5 horoj respektive.

La fervojo longa je 247 kilometroj kun dezajnita pohora rapido de 250 kilometroj trapasas la staciojn de Fusheng, Norda Changshou, Changshou-Lago, Dianjiang kaj Liangping. 71% de la fervojlinio kuras sur pontoj kaj tra tuneloj.

Tiutage raportisto veturis per la trajno kaj malkovris, ke kvankam la fervojo serpentas inter montaro, tamen la trajno stabile kuras je 200 kilometroj hore.

La fervojo, ekkonstruita en 2013, komencis provfunkciadon en julio de la kuranta jaro. Nun 21 trajnoj kuras du-direkte inter Chengdu kaj Wanzhou en la komenca periodo.

Redaktoro : Liu Zijia

Ipernity : El Popola Chinio

Facebook : EPC El Popola Chinio

http://www.espero.com.cn/2016-11/29/content_39810612.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo