emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Grandskala migrado de pasaĝeroj dum ferioj de la Printempa Festo

Grandskala migrado de pasaĝeroj dum ferioj de la Printempa Festo


El : CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

Multaj ĉinoj hastas al siaj hejmlokoj en kelkaj tagoj antaǔ la tradicia Printempa Festo, kiu daŭras de la unua ĝis la dekkvina tago de la unua monato laǔ la luna kalendaro de Ĉinio, en tiu ĉi jaro, de la 28a de januaro ĝis la 11a de februaro laŭ la kristana erao. Ĉijare la tempodaŭro de la "printempa pasaĝertransporto" estas de la 13a de januaro ĝis la 21a de februaro 2017.

Jarfina familia rekuniĝo estas delonga sopiro por ĉinoj. Pro tio en tiu periodo formiĝas la tiel nomata pinttempo de pasaĝertransporto, kiu estas humure titolita kiel grandskala homa migrado. Oni eĉ diras, ke tiuj multaj pasaĝeroj nombre egalas al la tuta loĝantaro de Afriko, Eŭropo, Ameriko kaj Oceano.

Pro la granda nombro de pasaĝeroj, la transportado estas alte atentata de ĉinaj trafikaj departementoj. Kompreneble ili devas fari apartan aranĝon por garantii la trafikon sekuran kaj bone funkciantan. Laŭ aranĝo, dum la pasaĝertransporta periodo de la Printempa Festo 2017, La Ĉina Fervoja Korporacio praktikas apartan trajn-diagramon kaj funkciigos entute 7 141 pasaĝertrajnojn sur diversaj fervojlinioj de la tuta lando, tio povos multe malpliigi premon de pasaĝertransporto dum la Printempa Festo. Cetere estos ankaŭ aldonitaj 558 rektaj trajnoj kaj 147 noktaj motorvagonaroj dum la festo.

2016-12-29 15:49:33 Redaktoro:Selena

http://esperanto.cri.cn/2521/2016/12/29/162s190705.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo