emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Funkcias fervojo por grandrapidaj trajnoj inter Ŝanhajo kaj Kunming

Funkcias fervojo por grandrapidaj trajnoj inter Ŝanhajo kaj Kunming


La 28an de decembro ekfunkciis la fervoja sekcio inter Guizhou kaj Kunming. Pro tio ĉiuj sekcioj de la fervojo por grandrapidaj trajnoj inter la stacio Hongqiao de Ŝanhajo kaj la suda stacio de Kunming estis kompletigitaj, kaj tie nun kuras 43 motorvagonaroj kun plej granda rapido de 300 kilometroj hore.

La fervojo inter Ŝanhajo kaj Kunming, unu el la "kvar nord-sudaj kaj kvar orient-okcidentaj fervojkoridoroj" skribitaj en la Mezlongperioda Fervojreta Plano, longas 2 252 kilometrojn kun dezajnita rapido de 350 kilometroj hore kaj 53 stacioj, kaj kuras tra la provincoj Zhejiang, Jiangxi, Hunan kaj Guizhou. Ĝi, kiel la plej longa fervojo orient-okcidenta, trapasas plej multajn provincojn. Ekfunkciis la sekcio inter Ŝanhajo kaj Hangzhou en la 26a de oktobro 2010, tiu inter Hangzhou kaj Changsha en la 10a de decembro 2014 kaj tiu inter Changsha kaj Guizhou en la 18a de junio 2015.

La fervoja nodo de Kunming, grava trafika infrastrukturo liganta Sudorient-Azion, ludos ŝlosilan rolon por akceli interligon kaj interlaboron kun najbaraj landoj kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de "La Zono kaj Vojo".

Redaktoro : Liu Zijia

2016-12-29

http://www.espero.com.cn/2016-12/29/content_40006960.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo