emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ekfunkciis la Mombas-Najroba Fervojo konstruita de ĉina entrepreno

Ekfunkciis la Mombas-Najroba Fervojo konstruita de ĉina entrepreno


La 31-an de majo laŭ la loka tempo, la okcidenta fervoj-stacidomo de Mombaso, ĉemara urbo de Kenjo ĉe la bordo de Hinda Oceano, estis kovrita de ĝoja atmosfero. Tiutage ekfunkciis la Mombasa-Najroba Fervojo konstruita de Ĉina Korporacio de Vojoj kaj Pontoj. "De 122 jaroj la kenja popolo havas novan fervojon. Ni malfermos novan ĉapitron kaj skribos la historion de Kenjo en la venontaj 100 jaroj." Tion diris kenja prezidento Uhuru Kenyatta en la lanĉa ceremonio de la fervojo. Li aperigis 11 mesaĝojn pri tio en Twitter. La Mombas-Najroba Fervojo, nomata kiel "projekto de la jarcento", estas la plej granda infrastruktura projekto de Kenjo post ĝia sendependiĝo, kaj la unua sekcio de la fervoja reto en orienta Afriko. La sudoriento-nordokcidenta Mombas-Najroba Fervojo kun longeco de 472 kilometroj pasas tra 8 gubernioj en orienta Kenjo. Kun investo de 3,8 miliardoj da usonaj dolaroj ĝi estas unua-nivela fervojo konstruita eksterlande laŭ ĉina normo kaj demonstra projekto de "La Zono kaj Vojo" en Afriko. Ĝia ekfunkcio mallongigos la transportan tempon de antaŭa pli ol 10 horoj al pli ol 4 horoj, kaj malaltigos la loĝistikan koston je 10%-40%. Por normala migrado de bestoj oni malfermis por ili trairejojn kaj starigis barilojn ĉe ambaŭ flankoj de la fervojo por eviti bestan trairon sur la reloj. Oni aranĝis ankaŭ kulvertojn en malaltaĵoj por faciligi akvotrinkadon de zebroj kaj aliaj bestoj. Parolante pri mon-pruntepreno por la fervojo, Macharia, kenja ministro pri transporto kaj infrastrukturo, diris, ke laŭ antaŭkalkulo, tiu fervojo kreskigos la malnetan enlandan produkton de Kenjo je 1.5% kaj la lando repagos la pruntitan sumon en 4 jaroj. Pro malbona stato de la malnova fervojo, la urboj Mombaso kaj Najrobio estas ligitaj ĉefe per duvoja aŭtoŝoseo, ofte ŝtopita kaj kun multaj akcidentoj. La 30-an de majo Ĉina Korporacio de Vojoj kaj Pontoj subskribis kun rilata flanko de Kenjo kontrakton pri funkciado de la fervojo dum 10 jaroj kaj enkondukos ĉinajn spertojn pri administrado de fervojoj en Afrikon. Dum la konstruado de la fervojo oni dungis 46 mil laboristojn, inter kiuj 90% estas lokanoj.

El popola Ĉinio 7.6.2017 Redaktoro : Niu Xueqin http://www.espero.com.cn/2017-06/07/content_40983226.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo