emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2008-feb : Rumanio : 49-a Ski/Vintra Semajno de IFEF en Braşov

2008-feb : Rumanio : 49-a Ski/Vintra Semajno de IFEF en Braşov


La 49-a IFES okazos en Braŝovo (Rumanio), de la 23-a de februaro ĝis la 1-a de marto 2008 ! Ronde de Braŝov estas multaj allogaj skiterenoj kaj krome ne mankas ŝancoj por ceteraj programeroj ! Konante la urbon/regionon kaj la lokan E-movadon mi nur povas rekomendi al multnombra partopreno. Lastjare ankaŭ la neskiantoj (ankaŭ mi ne plu skiadas) vere ĝuis la proponitan programon. Nia vic-ĉefkomitatanino, d-rino Rodica TODOR, jam lastjare sukcesis realigi la semajnon novstile "Amikecan Vintran Sportferiadon", kiu inkludis "sportan" turismon kaj kulturajn aranĝojn, konsiderante la vintron ! Aliĝiloj aperos senprokraste. Fine ni danku al niaj rumanaj geamikoj, kiuj denove savis IFES-on lastmomente ! Do karaj, ek al la 49-a IFES !

Tiel mesaĝis nia amiko Martin Stuppnig.



Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo