emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2009-feb : Rumanio : 1-a VIFES (50-a IFES) en Braşov

2009-feb : Rumanio : 1-a VIFES (50-a IFES) en Braşov


Unu jaron post la 49-a IFES, IFEF-Ski-semajno, kiu okazis en februaro 2008 en Rumanio,

okazis la 1-a VIFES, Vintra Internacia Fervojista Esperanto-Semajno en Braŝovo de la 21-a ĝis la 27-a de februaro 2009.


Jen 2 raportoj, la unua ricevita el Martin STUPPNIG, AFEF-vicprezidanto partopreninto el Aŭstrio, kaj la dua ricevita verkita de la ĉef-organizintino Rodica TODOR, Prezidantino de REFA.


Sekvas la artikolo verkita de Martin STUPPNIG


Enigma akcepto : ”IFES / VIFES” !

Post rea rezigno de aliaj landaj asocioj de IFEF, denove kuraĝis transpreni la taskon lastmomente - kaj jam la 3-an sinsekvan fojon - nia vic-ĉefkomitatanino, d-rino Rodica TODOR, Rumanio ! Unuanime oni akceptis en la 60-a IFK novstilan aranĝon “VIFES”, konsiderante la “aktualan” strukturon de nia membraro - apenaŭ plu skianta. Estis provo iel plivigligi kaj aktivigi nian federacion. Ni ne nur kongresu, sed kunvenadu ankaŭ en pli libera etoso, programo miksita – turisma, sporta, kultura, kleriga ktp.

Entuziasme oni krome elektis ŝin nova “responsulino” kaj signalis al ŝi konforman kunagadon. Kiel proponinto mi estis kontenta ! Sed kio sekvis ? Pri la procedo nia IFEF-membraro vere ne povas fieri ! La organizantino kvazaŭ humilece petegis unuopulojn por partopreni la jam publikigitan aranĝon. Eĉ estrara salutmesaĝo ne alvenis ! Estis antaŭviditaj akceptoj ĉe diversaj instancoj. Krome 80 rumanaj – grandparte novaj – volontuloj scivole atendis kontaktiĝi kun alilingvanoj.

Aspektas tiel, ke oni facilanime ”kvazaŭ ludas” kun seriozaj bonvolemuloj. Ĉu tia karaktero eniras ankaŭ nian federacion ? Estas konate, ke sukceso provokas ”envion” kaj fiasko “malican ĝojon” ! Ni do ne miru pri la stagno/regreso de nia movado ĝenerale, kiun iom post iom forlasas - aŭ plene rezignas - eminentaj kapabluloj. Neniu miru, se la “enigma akcepto” same enigme malaperos !

Malgraŭ miaj ceteraj obstakloj, mi decidis partopreni la trian sinsekvan fojon samloke. Ja montriĝis, ke mi estos la sola eksterlanda IFEF-ano. Estis konvena okazo laŭeble efike realigi mian promeson, ke malgraŭ mia honorigo oni kalkulu kun mi ! Mi provis mildigi la tristan situacion kun akompananta AEF-amiko, Christian EPPLER.

Mia publika agado ne limiĝas nur al nia movado. Tiele min komisiis nia urbestro, s-ro Erich KESSLER, saluti la rumanajn gekolegojn kaj la resp. instancojn. Kiel jam kutime, li donis al mi pokalon kaj flageton por honorigi gajninton de ajna konkurso. Pluan pokalon kaj diversajn memoraĵojn mi mem aldonis, tiom ke nur nova, forta valizo eltenis ĉion.

Jam alveturante direktis nin la organizantino al Predeal, kie tiutempe kunsidis la kompleta rumana FISAIC ! En eleganta hotela salono mi havis la honoron reprezenti kaj salutparoli en la nomoj de nia landa asocio de IFEF kaj de nia urbestro ! Nome, okaze de mia alveturo okazis en Vieno nia AFEF-estrarkunsido, kiu komisiis min saluti niajn agemajn gekolegojn en Rumanio kaj la partoprenantojn de la 1-a VIFES ! Sincere mi fieris, ke la rumana FISAIC respektoplene akceptis kaj pritraktis nian E-movadon, kio motivigis min eĉ al pli intensiva subteno de niaj rumanaj aktivuloj !

☺ Sekvis mirinda semajno, kvazaŭ TRANSILVANIA (21-27.02.2009), kiun detale priskribi apenaŭ eblas. Tiurilate atendeblas pli aŭtenta raporto de la organizantino. Honore al la organizantoj kaj partoprenantoj mi tamen mencios almenaŭ la plej elstarajn eventojn. Unuavice mi menciu la horare perfektan programon - plenan okupigon zorgeman, de la akcepto ĝis la adiaŭo ! La ŝanĝitan akcepton en la stacidomo “Predeal” mi jam menciis supre, kaj la adiaŭo okazis ĉe la trajno en la stacidomo “Bukareŝto Nord” - post bone elektita ĉefurba ekskurso !

La unua vespero/nokto abundis ĉiurilate. En aparta salono – en Braŝovo – okazis la interkona vespero, kiu fine “subiris” en la plena salono de karnavalaj festantoj. Kiu estas kiu ? Videblis interesaj grupoj kaj unuopuloj, al kiuj ankaŭ ni du “kalvuloj” apartenis ! La demaskigo ebligis la veran interkonatiĝon ! Okazis premiado kaj tombolo, al kiuj ĉiuj laŭvole kontribuis. Daŭra manĝado+trinkado – eĉ trifoja !!! (Estis jam tro !) Similan abundecon ni spertis ankaŭ en nia hotelo ĉe ”servitaj” matenmanĝoj. Kiu atendis ĉi-rilatan mizeron en Rumanio, certe plene eraris ! Tiom mi ankoraŭ nenie ricevis “servitan” ! Ankaŭ vetere ni estis dorlotitaj – sunbrilo ĉiutaga, tiele ke la tuta semajno eterniĝos en niaj memoroj ! Neforgeseblaj geamikoj, kiuj vere sindone kunlaboris en la Loka Komitato ! Kuracistino, d-rino Cristina ALDESIU, konstante akompanis nin, malgraŭ sia tiutempa pieda vundiĝo ! Ŝi plene meritis la apartan honorigan pokalon de s-ro Martin STUPPNIG ! Krome menciendas : Mihaela kaj Constantin MARCU, Gabriella kaj Alexandru TIBULEAC kaj Gina CIOBAN, kiu gajnis la sledan konkurson kaj ricevis la 1-an premion, pokalon de la urbestro, s-ro Erich KESSLER, Arnoldstein ! Cetere, la duan lokon okupis mia samlandano, s-ro Christian EPPLER ! Inĝ. Peter KÜHNEL, (Berlin) sekvis, sed unuavice li sukcesis gvidi multnombran E-kurson, en kiu la plej bonajn rezultojn (premiitajn) atingis : s-inoj Rusalca BUTUC, Adriana BACIU kaj Laura TIBULEAC ! Restas al mi, gratuli al ĉiuj ! Sed tute aparte al nia senlaca “motoro” prezidantino, d-rino Rodica TODOR ! Refojan sinceran dankon !

Martin Stuppnig (AFEF-vicprezidanto)


Sekvas la artikolo verkita de Rodica TODOR


La 1-a VIFES / 50-a IFES

Rumanio, Braŝovo, 21-27.02.2009

..."ĉu nia Vic-ĉefkomitatanino de IFEF ne havas ankoraŭ rezervajn surprizojn ? Ĉu ne ree sekvu Rodica al Rodica ?"...

......tiel finiĝis pasintan februaron (en 2008) la raporto de ŝercema sinjoro Martin Stuppnig, post lia partopreno en la 49-a IFES en Poiana Braŝovo, en 2008.

Kial li parolis pri surprizo ?... Ĉar tiam la skisemajno okazis por la kvara fojo (kaj du jarojn sinsekve : 2007, 2008) en Rumanio, do, estintus mirakle, ke ĝi denove okazus en la sama lando.

Evidentiĝis tamen, ke la "amikeca" aludo de nia preskaŭ familiano Martin, fariĝis nova grava tasko por la membroj de la klubo "Amikeco" de Braŝovo. Honore al la 50-a IFES (Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno), ni transprenis denove la torĉon. Ĉi-foje, kiel nov-baptita "Vintra Internacia Fervojista Esperanto-Semajno".

La programo orientiĝis tiu-direkte, tiel ke mankis skikonkurso... sed okazis jam tradicia sledkonkurso kun multnombra partopreno, en sunbrila kaj belega vintra tago kun freŝe falinta neĝo. Gajnis la pokalon Gina CIOBAN (Rumanio) kaj la duan premion Christian EPPLER (Aŭstrio). S-ro Martin STUPPNIG enmanigis al la gajnintino belegan pokalon kiun ofertis ĉiama subtenanto de nia aranĝo, la urbestro de Arnoldstein, s-ro Erich KESSLER...

(3,6 Mo) . (2,1 Mo)

Čiu-vespere okazis komuna programo.

Interkona vespero koincidis kun la karnavalo... tiel ke je la komenco estis malfacile interkonatiĝi kun la aliuloj kaŝitaj sub la maskoj. Des pli granda estis poste la plezuro rekoni bonajn kaj malnovajn geamikojn sub la maskoj de sovaĝaj, malamikaj bestoj !

(2,6 Mo) . (2,6 Mo)

La turisma programo kontentigis kaj novajn, kaj jam kutimajn partoprenantojn... ĉar oni proponis interesajn vidindaĵojn (interalie, la unikan en Transilvanio, laŭ arkitekta stilo, bone konservitan fortikigitan preĝejon Preĵmer, heredaĵo de UNESKO).

(1,7 Mo) . (1,7 Mo)

La vesperajn prelegojn prezentis niaj gastoj Martin STUPPNIG el Arnoldstein, Aŭstrio, kaj Peter KUHNEL, el Berlino, kiuj parolis pri siaj urboj, regionoj kaj E-kluboj.

Ni ne forgesis renkontiĝi por fari komunan foton en la Skvaro ESPERANTO, kies inaŭguro okazis kadre de la 57-a IFEF-kongreso en 2005, en Braŝovo.

(2,8 Mo)

Kompletigis nian programon, por la unua fojo organizita, la tut-semajna staĝo de Esperanto... Lerte instruis la 29 komencantojn inĝ. Peter KUHNEL (denaska Esperantisto) pere de la metodo Cseh. La partoprenantoj ekzameniĝis je la fino de la staĝo kaj ricevis atestojn. E-lernolibrojn kaj belajn T-ĉemizojn ricevis por la unua premio f-ino Rusalca BUTUC, studentino, kaj por la dua premio Adriana BACIU, juna flegistino kiu eksciis pri Esperanto dum tiu staĝo.

(1,7 Mo)

Pluraj partoprenantoj (inter kiuj multaj gejunuloj) esprimis la deziron daŭrigi la lernadon de Esperanto, tiel ke ekde nun, ĉiun mardon okazos vespera renkontiĝo tiucele, en la nova sidejo de esperanta klubo "Amikeco", en Braŝovo.

Krome, Laura ŢIBULEAC, studentino en Bukareŝto, intencas traduki en la novlernitan lingvon la propagandilojn por diversaj turismaj agentejoj de la ĉefurbo kaj de la aliaj distriktoj de Rumanio. Sukceson al ŝi ! Ĉar temis pri la organizo de jubilea evento, ni deziras danki al kelkaj karaj eksterlandaj geamikoj kiuj, pere de sia grava helpo, faciligis al ni, la organizantoj, la prezentadon de la historio de IFES okaze de tiu 50-a datreveno. Temas pri Jindřich Tomiŝek, Ladislav Lani kaj Magdalena Feifiĉova, pri Petr Chrdle kaj Laurent Vignaud, pri Lene kaj Jan Niemann kaj, ne en la lasta vico, pri Astrid Birkbark kaj Erik Mortensen, kies manko iom malĝojigis nin. Ĉiuj sendis al ni interesajn informojn kaj kortuŝajn fotojn pri pasintaj IFES-oj, tiel ke ni havis la bildon de la evoluo de tiu amikeca aranĝo laŭlonge de la lasta duon-jarcento.

Ni ankaŭ dankas al tiuj, kiuj salutis kaj bondeziris nin : Astrid Birkbark, Jindřich Tomiŝek, Jana Krizkova, Ladislav Lani, Denise Happi-Fosso, Sylviane Lafargue, Achim Meinel, Zlatko Hinŝt, Leopold Patek, Han Zuwu.

Ču mi forgesis mencii ion gravan ?...........

Jes ! Por la unua fojo, sub aŭspicioj de esperantista aranĝo kuniĝis la membroj de ĉiuj asocioj de la rumana landa sekcio de FISAIC, nome UAAIFR. Kaj ne nur kuniĝis ! Tiuj asocioj proponis ege ĉarmajn programerojn : popoldancojn (Craiova), kanzonojn (Galati), skeĉojn (Iasi), ktp. La prezidanto de UAAIFR, s-ro Florin DOBRESCU kaj la direktoro de Fervoja Distrikto Braŝovo, inĝ. Aurel DICU multe subtenis nin kaj eĉ partoprenis la interkonan vesperon.

Tiel ke entute partoprenis la programon de la tuta semajno 6 eksterlandaj Esperantistoj el Aŭstrio, Germanio kaj Belgio kaj pli ol 80 rumanoj.

(2,8 Mo)

Mi persone deziras esprimi miajn dankojn kaj rekonon al la Loka Komitato (la membroj de la klubo "Amikeco", Braŝovo) : Gabriella kaj Alexandru TIBULEAC, Cristina ALDESIU kaj Gina CIOBAN, Mihaela kaj Constantin MARCU kiuj klopodis oferti al ĉiuj gastoj, ĉu eksterlandaj, ĉu rumanaj, la eblecon ĝui agrablajn momentojn en amikeca etoso.

Braŝovo, 03.03.2009

Prezidanto de REFA
psih. Rodica TODOR


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo