emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/02

Fervoja mondo 2010/02


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-jan-21)

El fervoja mondo 2/2010


Germanio - Pollando - Aŭstrio - Svisio - Belgio


Germanio : limigoj en trafikado de ICE trajnoj daŭras - Pli ol unu jaron depost akcidento de la grandrapida trajno ICE en Köln, kiam rompiĝis radakso, kaj post pluaj problemoj ĉe motorvagonunuoj, ekipitaj per kliniĝtekniko ICE-T daŭras limigoj en ekspluatado sur la linioreto ICE. Sur multaj linioj kun ICE-trajnoj, inkluzive de la internacia kunligo Stuttgart-Zürich estas daŭre trafikantaj anstataŭaj trajnkompletoj. Sur fervojlinioj Berlino – Munkeno kaj Dresdeno – Wiesbaden ja estas planataj motorvagonkompletoj ICE-T, sed ili povas kiam ajn esti anstataŭigitaj per klasikaj vagonkompletoj kun pli longa veturdaŭro, pri kio avertas ankaŭ informoj en la horaro.

Pollando : enkondukado de sistemo ETCS en Pollando - Ĝis la jaro 2011 ekspluatisto de la pola infrastrukturo PKP PLK intencas ekipi per sistemo de ETCS nivelo 1 de la firmao Thalys liniosekcion Grodzisk Mazowiecki – Zawiercie, 224 km longa sur la tielnomata CMK, do sur la ĉefa koridoro direktanta el ĉefurbo Varsovio al Katowice. En okcidenta parto de la lando oni planas ĝis la jaro 2012 ekipi 84 km de la koridoro F ekde germana landlimo al Legnica per aranĝaĵo ETCS de la nivelo 2. Kune kun ekipaĵo de la liniosekcio oni per tiu ĉi sistemo ekipos ok trafikilojn.

Aŭstrio : Raabersped jam apartenas al RCA - Ekde la 1-a de oktobro 2009 okazis integriĝo de la kompanio Raabersped do Expres-Interfracht, la filia aŭstria kompanio Rail Cargo Austria (RCA). Per tiu ĉi integriĝo okazis akiro de la strategia partnero el sfero de sudorienta Eŭropo. Raabersped estis fondita en la jaro 1972 kiel filia kompanio de la aŭstra-hungara privata fervojo Raaberbahn por garantiado de la kontenera transporto. Ekde la jaro 1983 ĝi okupiĝas ankaŭ per specialaj servoj. Post privatigo Raabersped aliĝis kun sia kapitalo al la kompanio RCA, ekde julio 2008 ĝi estas ĝia unusola posedanto.

Svisio : nova manovradlokomotivo - Firmao Stadler en Winterthur fabrikas por Svisaj Federaciaj Fervojoj 21 novajn duradaksajn manovradlokomotivojn por pasaĝertrajnoj. Financa sumo de la kontrakto estas 40 milionoj da svisaj frankoj. La trakciiloj estas fabrikataj kiel dufrekvencaj (15 kV 16,7 Hz kaj 25 kV 50 Hz), por ke ili povu sen limigo priservi ankaŭ fervojan stacion Basel SBB, kiu estas parte trolee ekipita per la „franca“ trakcia sistemo. Maksimuma rapido de la lokomotivoj estas 100 km/h kaj povumo 750 kW.

Belgio : B – Cargo lastjare funkciis malprofite - Vartransporta servo de Belgaj Ŝtataj Fervojoj SNCB B – Cargo verŝajne finis la ekspluatadon en 2009 kun malprofito 180 milionojn da eŭroj. Kiel decidan kialon, ke lastjara ekonomia mastrumado de la kompanio finis en ruĝaj ciferoj, oni indikas malkreskon de transportoj, precipe de ŝtalo kaj aŭtomobiloj. Tiu ĉi fakto rezultigos malaltigon da nombro de la dungitoj, de la ĝisnunaj 2100 laborlokoj oni pripensas maldungi okcent ĝis naŭcent dungitojn.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo