emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Okazis en internaciaj organizoj

Okazis en internaciaj organizoj


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-jan-19)

Okazis en internaciaj organizoj


Mondo


La plej signifa okazintaĵo en internaciaj organizoj en pasinta periodo estis kunsido de statutaj organoj de Internacia Fervojunio (UIC) en la tagoj 7-an kaj 8-an de decembro 2009. La kunvenon prezidis prezidanto de UIC Yoshio Ishida (vicprezidanto de japana kompanio EJRC) kune kun ĝenerala direktoro de UIC Jean-Pierre Loubonouxe. Partoprenis vico da ĉefaj reprezentantoj de la eŭropaj kaj mondaj fervojoj.

Ĝenerala kunveno estis la dua ekde akcepto de la nova statuto UIC kaj elekto de la nova prezidantaro post longatempa krizo de UIC en 2008. La nova prezidantaro akcelis precipe simpligon de iuj administraj procedoj, plialtigon de transiro de financaj operacioj kaj plibonigon de administrado, precipe en rilato al projektoj de UIC. UIC komencis ankaŭ plibonigadi sian imagikapablon rilate al aliaj eŭropaj kaj mondaj organizoj. Koncerne mondaj aktivecoj, la prezidanto Ishida konstatis celadon de UIC al la kvin ĉefaj aferoj – vivmedio, sekureco, vartrafiko, sekurecinstalaĵoj kaj normaleco.

La partoprenantoj estis ankaŭ informitaj, ke UIC subskribis en pasinta periodo vicon da kontraktoj kaj memorandoj kun prestiĝaj internaciaj organizoj, ekz. Monda banko aŭ APTA (Amerika Asocio de Publika Trafiko).

Ĝenerala kunveno aprobis fondon de nova labororgano de UIC kun nomo Rail System Forum. Ĝia celo estas enteni la tutan teknikan sferon inter fiksaj fervojaj instalaĵoj kaj trafikiloj. Tiu ĉi forumo anstataŭas agadon de la ĝisnunaj Forumo de infrastrukturo, Platformo de tekniko kaj esploro (PTR) kaj Platformo ERTMS. La prezidantaro de UIC de tiu ĉi ŝanĝo priatendas pli gravan elastecon en la tuta fervoja sistemo kaj limigon en duobligado de la laboroj. Agado kaj projektoj de tiu ĉi nova forumo estos subtenataj de la nova Direkcio de UIC – System/Infrastructure Departement, kies ĉefo estis nomumita Emilio Maestrini (Italio).

En sfero de eŭropa teknika kunlaboro la ĝenerala kunveno aprobis partoprenon de UIC en kadro de CTC (Coordination Technical Group), kiu estis fondita kiel rezulto de tripartaj traktadoj inter UIC, CER kaj EIM. Kontaktulo inter UIC kaj CTG estis nomumita Simon Fletcher (Britio).

Oni informis pri pluraj personalaj ŝanĝoj en Direkcio UIC. Oliver Sellnick (Germanio), la ĝisnuna ĉefo de Direkcio de Fervojaj Entreprenoj (pasaĝera kaj vartrajna transportoj), koncentriĝos nur por vartransporto kaj ankaŭ por kunordigo inter unuopaj labororganoj de UIC, nova ĉefo de Direkcio de Pasaĝera Trafiko fariĝis Iňaki Barrón (Hispanio), ĝis nun komisiita per administrado de fako de la grandrapida trafiko.

UIC salutakceptis en siaj vicoj novajn asociajn membrojn (KAI – Indonezio, Gysev Cargo Zrt. – Hungario, Raaberbahn Cargo GmbH – Aŭstrio, Montenegro Freight Company) kaj novajn alasociitajn membrojn (Metra Engineering – Irano, Plaske JSC – Ukrainio).

(Esperantigis Jindřich Tomíšek, ĉk)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo