emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/03

Fervoja mondo 2010/03


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-jan-26)

El fervojista mondo 3/2010


Francio - Aŭstrio - Belgio - Britio - Usono


Francio : nova fervoja kontrolofico - Nacia asembleo en Parizo komence de oktobro 2009 aprobis leĝon pri fondo de sendependa fervoja kontrolofico. Tiu ĉi organo nomata "Autorité de régulation des activités ferroviaires" (Araf) inspektos la tutan fervojan agadon. La ĉefa celo estas garantii al ĉiuj aktivaj firmaoj la samajn kondiĉojn en la merkato, kiel konfirmis tion la franca ŝtata sekretario Dominique Busserau. La nova leĝo krom tio postulas kreon de entreprenoj por regiona trafiko OFP. Estas intenco atingi pli bonan kunlaboron kaj kunligon de la regionoj al duarangaj neĉefaj fervojlinioj kaj de la havenoj al la ĉefaj fervojlinioj.

Aŭstrio : anoncmendoj por RoLa tra Brenner daŭras - Ekspluatanto de feruta transporto (ŝoseo surtraka) RoLa, la aŭstra firmao Ökombi, transportis en la jaro 2008 sur la itinero tra Brenner 206 mil da varaŭtomobiloj, kiu estas ĝisnuna jara rekordo. En la unuaj kvin monatoj de la jaro 2009 kreskis anoncmendo por tiu ĉi transporto je 9 procentoj, malgraŭ la ekonomia krizo. Ĉiutage tiel estis proponataj 26 trajnparoj. Kvankam sur la longdistanca ĉefŝoseo tra Brenner oni ekde la 1-a de julio 2009 limigis la trafikadon, plue restis garantiata bona eluzo de la trajnoj. Celo estas atingi plenan kargitecon de la trajnoj ĝis naŭdek procentoj.

Belgio : Fischer eble fariĝos prezidanto de UIP - Ĉefo de prezidantaro de la akcia kompanio VTG Haiko Fischer estas preparita transpreni prezidantecon de Internacia Unio de Privataj Vagonoj UIP kun sidejo en Bruselo. En la lasta ĝenerala kunveno de la organizo anoncis la ĝistiama prezidanto Bruno Dambrine, kiu estas posedanto de la pruntvagona firmao Ermewa, sian rezignon. Kialo estas, ke lia entrepreno povas transiri en influosferon de Francaj Ŝtataj Fervojoj SNCF. Se tiu ĉi transakcio ne plenumiĝos, Dambrine pretas resti en funkcio ĝis septembro 2010.

Britio : familio Desiro disvastiĝas - Kompanio Siemens Mobility prezentas per sia nova fabrikaĵo Desiro City pluan platformon de trajnoj por aglomera grandrapida trafiko, regionajn trajnojn kaj interregionajn trajnojn en Britio. Bazo de la modelo estas konceptita kiel unuvagona trajno. Baze de la diversaj postuloj longo de la vagonaroj povas varii (ŝanĝiĝante laŭ la cirkonstancoj). Eblas konsistoj de la vagonaroj de tri ĝis dekdu vagonoj en longo de 62 ĝis 240 metroj. La Desiro City atingos maksimuman rapidon 160 km/h kaj povos trafiki sur fervojaj linioj provizataj per elektra fidro kun kontinua kurento 750 V same kiel alterna kurento 25 kV.

Usono : nova tunelo en Novjorko - Ĉefa insulo Manhattan en Novjorko ricevos novan trafikkunligon kun kontinento. En junio 2009 oni komencis konstrui dutrakan tunelon sub la rivero Hudson. Ĉiuhora transportkapacito povas atingi 90 mil pasaĝerojn en ĉiu direkto. La planataj konstruelspezoj atingos sume 8,7 miliardojn da dolaroj, per kiuj konstruado de la subtera koridoro fariĝos la plej multekosta trafika projekto en Usono. La konstruado estas financata per registara mono destinita por konjunkturaj programoj.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo