emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/04

Fervoja mondo 2010/04


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-jan-31)

El fervoja mondo 4/2010


Svisio - Hispanio - Bulgario - Francio/Italio - Hispanio - Finnlando - Barato - Germanio


Svisio : signalo por ekveturo pere de SMS - En iuj fervojaj stacioj estis nuligitaj aranĝaĵoj por permesi ekveturon de la trajno. La trajnestro ĉi tiun signalon donas per fajfilo kaj mansignalo. Por plibonigi tiun ĉi mankon, la Svisaj Fervojoj SBB prove enkondukis en fervojaj stacioj Sissach kaj Burgdorf permeson por ekveturo per uzo de telefonoj GSM-R kaj teksta deĵoro SMS. Kiam la ekveturo estas ebla, la trajnestro sendas SMS al la lokomotivestro. Tiu ĉi transprenas ĝin sur aranĝaĵo Cab-Radio kaj la trajnestro rericevas la mesaĝon, ke la informo atingis la lokomotivestron.

Hispanio : mono EIB por Andalusio - En la regiono Andaluzio en sudokcidenta Hispanio oni planas konstrui grandrapidan fervojlinion, kiu ne itineros al Madrido, sed servos al regionaj bezonoj. La fervoja linio laŭ plano itineros el andaluzia ĉefurbo Sevilla al Antequéra, kie ĝi relvoj-interkonektos la jam ekspluatatan grandrapidan fervojan linion Córdoba – Malaga. La fervoja linio 130 km longa estos parte financata per mono de Eŭropa Investa Banko (EIB). Al la projekto apartenas konstruo de kvar stacioj, el tiuj unu en la aerodromo en Sevilla.

Bulgario : Ŝtataj fervojoj BDŽ antaŭ bankroto ? - La bulgara trafikministro Aleksander Cvetkov anoncis, ke la ŝtata trafikisto staras rande de bankroto. BDŽ kaj entrepreno de la fervoja infrastrukturo NKZI kaŭzis la krizon per trograndigitaj elspezoj kaj neprofesia direktorado. Okazas malfruiĝoj en salajrado de la dungitoj kaj fervojaj sindikatoj minacis per striko. La trafikministro jam maldungis la plenumdirektoron NKZI Anton Ginev, sian postenon devis forlasi ankaŭ ĉefdirektoro de BDŽ Christo Monov. Lia anstataŭanto fariĝis Penĉo Popov, kiu ekde la jaro 2005 estris la filion de vartrafiko.

Francio : Ro-La kun Italio plilongiĝos al 350 km - Francio kaj Italio planas enkonduki la sistemon de la feruta transporto (ŝoseo surtraka) Ro-La (kamionoj sur vagonoj) inter Aiton en franca Savoie kaj Piemonte en Italio. Ambaŭ landoj interkonsentis tion okaze de traktado de la trafikministroj EU en Luksemburgio. Baze de tiu ĉi interkonsento estos la ĝisnuna kunligo al Lyon, 150 km longa, plilongigota al 350 km. Oni planas transkonduki ĉirkaŭ 100 000 veturojn de aŭtomobiloj al fervojo. Ambaŭ landoj tiucele decidis baldaŭ anonci konkretan koncesion.

Hispanio : hispanaj trajnoj Talgo por Usono - La usona ŝtato Wisconsin mendis ĉe la kompanio Talgo du dekkvarvagonajn trajnojn por transportoj sur la fervoja linio Chicago – Milwaukee. Valoro de la kontrakto estas 47 milionoj da usonaj dolaroj. La novaj trajnoj anstataŭos malnovajn kaj nekonvenajn vagonarojn kaj proponos pli multajn sidlokojn. En la mendilo estas interkonsentite, ke parton de la konstrulaboroj la hispana fabrikisto plenumos en Usono. Okaze de renaskiĝo de la fervoja trafiko en Usono estas eblaj pluaj profitigaj mendoj. Kelkaj ŝtatoj de Usono ja pripensas engaĝigon en modernigado de la vagonparko, eventuale en konstruado de la novaj aŭ en modernigo de la nunaj fervojaj linioj.

Finnlando : plimulte da fervoja loĝistiko por varhaveno en Helsinki - Nova varhaveno Vuosaari en Helsinki, malfermita por trafiko fine de la jaro 2008, ricevis loĝistikan areon por transkargejo de varoj, transportataj en antaŭa kaj sekva transportoj sur la fervojo. Laŭ informa servo de la haveno temas pri areo 5,5 ha granda, kiu fariĝos parto de ĝenerala loĝistika zono en proksimeco de la haveno. Vuosaari estas kunligita per trakoj kun la finna ĉefa fervojreto. La loĝistika areo por fervoja transkargado povas kompletigi proponon de la fervojaj servoj. Ĝi estas pripensata ankaŭ kiel solvo por kombinita transporto.

Barato : fervojo nepre bezonas modernigon - Malgraŭ ekonomia kresko, la fervoja trafiko kaj loĝistiko sur hindia subkontinento ne disvolviĝas kaj restas problema loko en kunligo de la havenoj kun internolando. Konstatis tion la antaŭnelonga simpozio pri kooperado inter la marhaveno Hamburg kaj Barato. Malgraŭ, ke 80% de la landa eksporto estas transportata sur la maro, kunligo de la havenoj kun internolando estas tre grava. Mankas la ĉefaj fervojaj trajntraceoj kaj kunligoj inter la havenoj kaj transkargad-centroj. En la vartrafiko plejmultas transporto de varaŭtomobiloj kaj la ekspertoj konsilas pli grandan transiron de la varoj sur trakojn.

Germanio : profito 1,8 miliardojn da eŭroj por DB estas atingebla - Profito de la germana ŝtata trafikisto DB antaŭ impostigo kaj rentumigo malkreskis dum unuaj naŭ monatoj de la jaro 2009 je duono, kiam ĝi atingis la sumon 950 miliardojn da eŭroj. Anoncis tion la informagentejo Reuters kun revoko al la publikigitaj financaj rezultoj de la konzerno. La financaj en- kaj elspezoj de la kompanio malkreskis je 14,5% al 19 miliardoj da eŭroj. La akceptitaj doganaj kontraŭaranĝoj tamen povas garantii, ke la konzerno atingu por la tuta jaro 2009 la planatan profiton 1,8 miliardojn da eŭroj.

(Esperantigis Jindřich Tomíšek, ĉk de IFEF)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo