emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/05

Fervoja mondo 2010/05


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-feb-01)

El fervoja mondo 5/2010


Latvio - Aŭstrio - Svisio - Aŭŝtrio - Belgio - Germanio


Latvio : en Riga oni konstruos remizon por konteneroj - Germana operaciadisto DB Schenker kaj filia kompanio de Rusaj Ŝtataj Fervojoj RŽD Trans-Container prezentis sian planon konstrui en latvia ĉefurbo Riga remizon, destinita por malplenaj konteneroj kaj iliaj fervojaj portantoj. La reciproka kunlaboro havas celon faciligi longdistancan vartrafikon inter okcidenta Eŭropo kaj Rusio tra Latvio. La vagonoj, deponataj en la nove konstruota remizo fariĝos tuj disponeblaj por kargado kaj estos forigita atendado je malplenaj vagonaroj de la fervojaj portantoj el Rusio.

Aŭstrio : esplortunelo en Brenner finborita - Boraĵoj por esplortunelo de la baza tunelo Brenner en la sudtirola Mauls estis finitaj. La tunelo longas 1767 metrojn kaj ĝia celo estas difini al la fakuloj, kia estas konsisto de la rokaĵoj. La boraĵoj daŭris pli ol 18 monatojn kaj bedaŭrinde estis akompanataj de kelkaj akcidentoj. La pli malfacila parto de la konstruado tamen nun okazos. Oni jam komencis boraĵojn por aliaj du esplortuneloj, apud Aich kaj Innsbruck. Ĉi tie oni minekspluatos en geologie komplikaj lokoj, en kiuj renkontas sin afrikaj kaj eŭropaj tertabuloj.

Svisio : oni ekspertizas rezervojn en trafiko - Svisa Unio de la Ekspedantoj atentigas pri neeluzita potencialo de la fervoja vartransporto. Kiel ekzemplon de la renovigo oni prezentis fine de oktobro 2009 en la pakumcentro Härkingen en kunlaboro kun aliaj subjektoj varnavettrajnon de la fervoja kompetenta centro. Tiu ĉi vartrajno trafikas tage inter fervojstacioj Chur kaj Daillens per maksimuma rapido 120 km/h. Por fina trafika fazo (tn. lasta mejlo) ĝi estas ekipita per la hibrida movigo. Svisaj Federaciaj Fervojoj postulas subvencion por kovri deficiton en transporto de la vagonkargaj ekspedoj.

Aŭstrio : RCA prognozis malprofiton en finjara bilanco - Vartrafika servo de Aŭstraj Ŝtataj Fervojoj Rail Cargo Austria (RCA) prognozis lastjaran malkreskon de la en- kaj elspezoj je 18 procentoj, t.e. malpli ol 2 miliardoj da eŭroj. Estro de la prezidantaro Friedrich Macher informis, ke entutaj perdoj povas atingi ĉirkaŭ 80 ĝis 90 milionojn da eŭroj. Ankoraŭ en la jaro 2008 RCA enspezis 2,5 miliardojn da eŭroj kaj atingis profiton 20,5 milionojn da eŭroj. Tion oni deziras atingi ekzemple per ŝparo de la fiksaj kostoj aŭ raciismo en malprofita trafiko de pecvaraj sendaĵoj.

Belgio : belga Cargo malprofitas je liberaligo - En Belgio konsekvencoj en liberaligo de la merkato influis komercan aktivadon de la filia kompanio SNCB por vartrafiko B-Cargo. Kontribuaĵo de la kompanio en vartrafiko el 92 procentoj en komenco de la jaro 2009 malkreskis post kelkaj monatoj al 86 procentoj. Kaǔzis tion du ĉefaj konkurantoj de B-Cargo, la firmaoj Crossrail kaj SNCF Fret. Ambaŭ trafikistoj pliialtigis sian kontribuaĵon en la belga vartrafiko al 7,5, respektive al 4,9 procentoj. Menciindas, ke ankoraǔ en la jaro 2007 ambaǔ firmaoj B-Cargo kaj SNCF Fret kunlaboris.

Germanio : trovitaĵon oni uzos por Kinderlounge - Germanaj fervojstaciaj misioj profitas el sensacia trovitaĵo en unu el la grandrapidaj trajnoj ICE. En oktobro 2006 unu pasaĝero en trajna tualetejo ICE inter Hanau kaj Frankfurt/Main trovis 400 mil eŭrojn kaj transdonis la sumon al la polico. La trovita mono restis deponita en Servejo de perdoj kaj trovaĵoj DB. Ĉar dum tri jaroj, kiel difinas la leĝo, neniu aliĝis por rericevi la monon, la financaj rimedoj restis dispone al DB. La trafikisto transdonis al la honesta trovinto krom trovrekompenco ankaǔ la sumon 25 mil eǔrojn, kiun la koncerna viro dediĉis por socialaj projektoj. Per restantaj proksimume 370 mil eŭroj DB subtenos la fervojstaciajn misiojn. La mono estas destinita por la projekto Kinderlounge, kiam en tri fervojstacioj estos instalitaj spacoj kun ludiloj por infanoj kaj eblo revindi (suĉ)infanetojn.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo