emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/06

Fervoja mondo 2010/06


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-feb-16)

El fervoja mondo 6/2010


Germanio - Pollando - Rusio - Litovio - Italio - Francio


Germanio : CTL Logistic en Germanio nove - La plej granda pola privata transportisto CTL Logistic intencas normigi sian entreprenadon en Germanio kaj direktiĝi estonte por transportoj oriento-okcidento. CTL deziras sian nuntempan trafikkvoton en la germana trafikmerkato plialtigi ĝis la jaro 2012 de nunaj 1 al 5%. Tiucele servu plialtigo de transportoj al Rusio, Bjelorusio kaj Ukrainio, kiu povus fariĝi konkurenca al Germanaj fervojoj DB. Pri orientiĝo de la kompanio por orientaj merkatoj atestas ankaŭ, ke sidejo de la kompanio en Germanio translokiĝis el Düsseldorf al Berlino.

Pollando : basplankaj trajnoj en ĉirkaŭaĵo de Varsovio - En ĉirkaŭaĵo de la pola ĉefurbo ekspluatos apudurban trafikadon la kompanio Koleje Mazowieckie. Ĉirkaŭ 700 elektraj trajnkompletoj prizorgos trafikadon sur entute 1265 km da linioj. Krom elektraj trajnkompletoj kun pantografo de tipo EN57 trafikas en ĉirkaŭaĵo de Varsovio ankaŭ modernigitaj modifoj de tiuj ĉi trajnoj kaj nelastvice ankaŭ modernaj basplankaj trajnkompletoj de tipo ER75. Temas pri trajnoj de tipo FLIRT de la firmao Stadler, fabrikataj por la pola merkato en la entrepreno en Siedlce.

Rusio : apero de dua vartrafika kompanio - Kiel oni anoncis, estas finpreparata dokumentaro por fondo kaj registrado de la dua vartrafika filio de Rusaj Ŝtataj Fervojoj RŽD (Vtorovaja gruzovaja kompanija – VCK). Nun oni ankoraŭ pruvigas du fondvariantojn, unue kreon de centprocenta filia entrepreno RŽD, due garantion de la strategia investanto kaj ĝia kapitala partopreno ekde komenco mem. Konsidere gravajn teknikajn problemojn minacas, ke la planata kompanio VCK komencos sian agadon sen propra varvagonstoko.

Litovio : konteneroj de Balta Maro suden - Litovaj Fervojoj kaj la ukraina marekspeda firmao Plaske el Odeso subskribis interkonsenton pri reciproka kunlaboro. Ambaŭ flankoj estonte deziras transporti kontenerojn en kompletvagonaro Viking. Tiu ĉi trajno navettrafikas unufoje semajne inter la marhavenoj Klajpeda/Memel ĉe Balta Maro kaj nigramaraj havenoj Iljičevsk, Odeso kaj Južnyj. Celo estas subapogi pluajn transportojn da varoj kaj plibonigi kvaliton de la servoj, kiu estas la plej malforta ĉenero de la transportsistemo en Ukrainio kun ĝia tempe kaj finance pretendema dogana kaj landlima priservado.

Italio : ĉu temas pri atenco kontraŭ libera konkurenco ? - Ĉefo de la kompanio FS Maurizio Moretti suspektas ŝosean trafikon pri atencado kontraŭ libera ekonomia konkurado. Itala ŝtato ja pli multe investis al ŝosea vartrafiko ol al fervojo, la fervojo do ne povas konkurenci al ŝoseo kaj akiradi pliajn transportojn en surrela trafiko. Giuseppe Sciarrone, sekretario de la kompanio NTV, kiu ekde la jaro 2011 supozeble konkurencos al la ŝtataj fervojoj sur grandrapidaj fervojlinioj al la problemo diris : „Mankas la sistemo de materialaj stimuloj, ĉar nur tiumaniere la ŝosea trafiko povas veni en konkurencan sferon.“

Francio : Geodis malaltigas enspezojn de SNCF - Francaj ŝtataj fervojoj dum unuaj naŭ monatoj de la lasta jaro notis malaltigon de la enspezoj je 2,6% al 18,3 miliardoj da eŭroj. Oficiale oni anoncis, ke la malaltigon kaŭzis malĝojiga situacio en vartransportado surrela. La filio de vartrafiko kaj loĝistiko de SNCF Geodis dum la sama periodo enspezis je 13% malpli, entute 5,3 miliardojn da eŭroj. La rezulton krom tio estis plibonigita pro transpreno de la kompanio IBM Global Logistics.

(Esperantigis Jindřich Tomíšek)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo