emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2011/01

Fervoja mondo 2011/01


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2011-jan-11)

El fervoja mondo 1/2011


Belgio - Ĉeĥio - Francio - Hungario - Hispanio - Pollando - Svisio


Belgio : blanka libro de trafiko ankaŭ pri fervojo - Gvidantaj estraranoj de tri ĉefaj eŭropaj fervojaj unuiĝoj renkontiĝis la 14-an de septembro 2010 en Bruselo kun eŭropa komisaro por trafiko Siim Kollas. Ili traktis kun li pri estonto de fervoja trafiko. Reprezentantoj de Unuiĝo de Eŭropaj Fervojoj (CER), Unuiĝo de Eŭropaj Gvidantoj de Fervoja Infrastrukturo (EIM) kaj Eŭropa Unio de Fervoja Industrio (UNIFE) prezentis komunan vidpunkton al preparata Blanka libro de trafiko. Tiu ĉi dokumento, fipreparata fare de la komisiono, difinas trafikan politikon de EU por venonta jardeko.
Dum renkontiĝo kun vicprezidanto Kollas, plenumdirektoro de CER Johannes Ludewig, prezidanto de CER Mauro Moretti, plenumdirektoro de EIM Hendrik Abma, vicprezidanto de EIM Luc Lallemand, ĝenerala direktoro de UNIFE Michael Clausecker kaj prezidanto de UNIFE Hans-Jörg Grundmann emfazis, ke fervoja sektoro povas ludi elstaran rolon en solvado de diversaj problemoj, kiujn trafiko en Eŭropo devas solvi : ekonomiajn efektivecojn, konserveblecojn, servojn al klientaro kaj sekurecon. Statistiko de Eŭropa Komisio konfirmas, ke fervojo notas malaltigitajn emisiojn de CO² kaj kompare kun aliaj trafikspecoj estas pli sekura.
Ĉiuj tri unuiĝoj estas konvinkitaj, ke nur tute nova politika kadro povas gvidi al ekonomie efektiva forigo de karbonemisioj en trafiko, precipe per enkonduko de unu devoliga celo por emisioj el trafiko kiel tutaĵo. Samtempe ili starigis sekvajn prioritatojn :
1) Kosta politiko kaj reguligo devas garantii kondiĉojn por laŭrajta konkurenco inter ĉiuj specoj de trafiko.
2) Pli bona kunlaboro inter unuopaj specoj de trafiko – estas bezonega subteno de kombinita trafiko.
3) Liberigo plialtigos efektivecon de fervoja sektoro.
4) Neĝisfinancado el flanko de la ŝtatoj malhelpus konkurencon.
5) Fervojo pretas kreski – sed kontraŭstaras al tio obstakloj en sfero de investoj en infrastrukturon, sekurigon kaj evoluigon de grandrapida fervoja trafiko.
6) Intersistema uzeblo en la tuta EU por funkcianta translima trafiko.
7) Agordiĝo de nekompatibilaj versioj de ETCS.

Ĉeĥio : Stadler liveros novajn veturilojn por du regionoj - En du internaciaj konkursoj por liveri sume 33 novajn motorvagonojn por regionoj Liberec kaj Vysočina Ĉeĥaj Fervojoj (ČD) akceptis proponon de kompanio Stadler. Modernajn basplankajn pasaĝervagonojn Regio Shuttle la fabrikisto liveros fine de 2011 kaj dum la jaro 2012. La veturiloj proponos proksimume po 70 sidlokoj kaj sufiĉan spacon por transporto de bagaĝoj, bicikloj kaj infanĉaretoj. Memkompreneble enestos klimatizo kaj senbarieraj necesejoj por handikapuloj sur ĉaretoj, kun fermita sistemo. En konstrumodifo por regiono Liberec oni kalkulas kun rapido ĝis 100 km/h kaj kun eblo trafiki ankaŭ sur la ĉeĥa plej kruta fervoja linio el Tanvald al Kořenov. En kazo de Vysočina ili estos konstruitaj por rapido ĝis 120 km/h. Entute oni liveros 16 veturilojn por regiono Liberec kaj 17 por Vysočina. Veturilojn de tipo Regio Shuttle RS 1 la firmao jam vendis al diversaj klientoj en nombro de pli ol 400 ekzempleroj.

Francio : centralizita trajntrafikregado por duonmiliardo da eŭroj - Fine de junio 2010 en franca Lyon oni ekfunkciigis novan regcentrejon por regiono Rhône-Alpes. Nuntempe ĉi tie la trajntrafikon reguligas 40 trajntrafikestroj. Dum malpli ol dudek jaroj oni povos ĉiujn trakforkojn kaj signalilojn sur ĉiuj fervojlinioj en la regiono Rhône-Alpes regi el tiu ĉi nova centrejo, kies konstruo postulis duonmiliardon da eŭroj. Tiu ĉi regcentrejo prezentas gvidprogramon por la kompanio RFF. En tuta Francio povus aperi dekkvin similaj regcentrejoj.

Ĉeĥio : Ĉeĥa lokomotivo per tergaso - En internacia maŝinkonstrua foiro en urbo Brno en septembro 2010 estis ekspoziciata lokomotivo kun propulsado per kunpremita tergaso. La duradaksa maŝino 703.821-9 kun movo per gaso CNG aperis en la jaroj 2009 ĝis 2010 dank´ al vastampleksa modifo el origina lokomotivo 703.023-2. La ŝanĝo realiĝis dank´ al komuna kooperado de la firmaoj Vítkovice Doprava, ČD Cargo kaj VUZ. Malpli brua idlado de la lokomotivo ebligas malgrandigi bruon en kondukistejo de originaj 83 al nunaj 74 dB. La maŝino ankaŭ bezonas malpli da brulaĵo ol en origina stato kun dizelelektra motoro. La gaslokomotivo havas motoron de ĉeĥa fabrikisto TEDOM kun tipa marko TG 250AV. La lokomotivo estas destinita por leĝera manovra servo sur akcesora trakaro kaj trenado de malpezaj vartrajnoj, kaj ĝi atingas maksimuman rapidon 40 km/h.

Hungario : ministerio de trafiko ? Nebezonata - Balotoj en Hungario, okazintaj en aprilo 2010, alportis ankaŭ politikajn ŝanĝojn, i.a. en nombro de ŝtataj ministerioj. Anstataŭ dektri nun estas nur ok. Administrado kaj agendo de nuligita Ministerio de trafiko estis transdonitaj al la nove fondita Ministerio por nacia evoluigo. Nova ministro fariĝis ĝistiama ministro de trafiko, la kvindekkvarjara juristo Tamas Fellegy. Pri trafiko en la „nova“ ministerio respondecas ŝtata sekretario Janos Fomagy.

Hispanio : al aŭtomobilfabrikoj mankas longaj trajnoj - Malmultaj entrafikigataj longaj trajnoj kaj altaj elspezoj por energio faras por fabrikistoj de aŭtomobiloj uzadon de fervoja trafiko neprofitiga. Al tiu ĉi konkludo venis studaĵo de hispana asocio de aŭtomobila industrio ANFAC. Se estus pli multaj 750 metrojn longaj trajnoj, aŭtomobilfabrikistoj povus ŝpari ĉirkaŭ 30% da loĝistikaj elspezoj. Nuntempe estas plejparte entrafikigataj trajnoj 450 m longaj, konsidere de montetara regiono kaj multaj kurbiĝoj de fervoja linio.

Ĉeĥio : kiu posedas entreprenon Škoda Transportation - Unu el la plej grandaj ĉeĥaj ekonomiaj entreprenoj kaj la plej grava fabrikisto de trakveturiloj en Ĉeĥa respubliko ŝanĝis la posedanton. Novaj posedantoj de Škoda Transportation, la lasta konstrua entrepreno sub flugiloj de Škoda Holding en Plzeň, fariĝis kvar fizikaj personoj : du estas ĉefaj profesiaj gvidantoj de la holdingo, ĝia ĝenerala direktoro Tomáš Krsek, kaj la dua plej grava viro Michal Korecký. Pluaj posedantoj fariĝis Marek Čmela kaj Jiří Diviš, profesiaj gvidantoj de eksterlanda investa kompanio Appian. Tiu ĉi kiel ĝistiama centprocenta posedanto vendis akciojn al ĉiuj kvar personoj. La entrepreno tiele akiris tute travideblajn posedantojn. Al divizio Transportation apartenas Škoda Transportation en Plzeň, Škoda Vagonka (Škoda Vagonejo), Pars Nova Šumperk, MOVO Plzeň, fabrikisto de trolebusoj kaj trakciaj moviloj Škoda Electric, evoluada bazo kaj akredita provejo VÚKD Praha kaj fabrikisto de povuma elektrotekniko POLI en Praha.

Pollando : konflikto kun sindikatoj pri alto de kompenspago - Kompanio DB Schenker Rail estis en konflikto kun sindikata organizaĵo Solidareco. Germanaj Fervojoj en 2009 ekposedis privatan vartrafikan fervojlinion PCC Rail kaj kun ĝi kunligitan PTK Holding (Entrepreno Fervoja Transporto kun sidejo en Zabrze), kaj envicigis ilin sub tegmento DB Schenker Rail Polska. Konflikto aperis pri alto de kompenspago. DB proponis sep monatsalajrojn, do plejmulte 35 mil zlotojn por ĉiu maldungata dungito. En sia duonjara raporto DB konstatis „nekontentigajn ekonomiajn rezultojn“ de sia filio en Pollando.

Svisio : tunelo apud Grindelwald estos 700 m longa - Svisa privata kompanio Berner OberlandBahnen (BOB) planas sur fervojlinio InterlakenGrindelwald inter stacioj Zweilütschinen kaj Lütschentan konstrui 700 metrojn longan tunelon. Tiu ĉi malebligu defalojn de lavangoj, ŝtonoj, respektive de faligita ligno. Nuntempe la linio estas ŝirmata nur per originaj rokgalerioj. Konstrukostoj de la nova tunelo estas taksataj je 20 milionoj da svisaj frankoj. Oni planas komenci konstruon de la nova tunelo en printempo de 2011. Sur la nova parto oni rektigos la fervojlinion.

(Preparis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo