emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/08

Fervoja mondo 2010/08


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-jun-16)

El fervoja mondo 8/2010


Aŭŝtrio - Hindio - Nederlando - Francio - Britio - Svedio


Aŭstrio : El Transalpin fariĝos Railjet - Tradicia EC-trajnparo 162/163 „Transalpin“ el Vieno al Zuriko kaj Bazelo kaj reen restos verŝajne ĝis duono de junio 2010 konsistanta kun vagonaroj de svisaj, respektive aŭstraj fervojoj. Pli poste, sur tiu ĉi alpa trajntraceo grafikhorara trafikos ekskluzive aŭstraj trajnkompletoj Railjet. Kvankam temas pri novaj trakveturilaroj, ne devas tio signifi plibonigon por pasaĝeroj. En ĝisnunaj trajnkompletoj ja estas uzataj prefere panoramaj vagonoj de la kompanio SBB, eventuale kutimaj restoracivagonoj, kiuj en Railjet mankos.

Hindio : tra Kaŝmira valo trajnoj jam povas trakcii - Kiam en lastjara aŭtuno la ĉefministro Manmohan Singh „trajnekspedis“ la trajnon el Anantnag al Quazigund, li solene inaŭguris ekspluatadon sur la lasta, 18 km longa fervoja linioparto tra la valo de Kaŝmiro. Nuntempe la trafike izolita linio estos alligata al hinda fervoja reto en Udhampur, kaj ĝi tiamaniere permesos trafikan kunligon en ĉiu vetero inter la ŝtatoj Džammú kaj Kaŝmiro kaj restantaj partoj de Hindio, kio estis markita kiel ŝtata prioritato. Oni tamen devos finkonstrui 167 km longan linioparton inter Udhampur kaj Quazigund, apud kiu okazis malfruiĝo pro konstrumalfaciloj. Studoj por la fervoja linio kun larĝoŝpuro 1676 mm komenciĝis en la jaro 1997 kunlige kun esplorado de la postuloj por konstruado kaj prognozoj de la trafikdenseco. Detala konstrua studo de la malfacila traktraceado tra la montara tereno sekvis en la jaro 2001. Interesaĵo estas, ke Quazigund kun supermara alto 1722 m estas la plej alte situanta fervoja stacio kun larĝoŝpuro en Hindio.

Nederlando : elektra trakciado jam sur la tuta fervojlinio Betuwe - Vartrafiko inter la nederlanda haveno Roterdamo kaj internlando atingis gravan plibonigon de la kvalito. Ekde aŭtuno 2009 sur la linio nomata Betuwe povas veturi trajnoj en elektra trakcio de nederlanda landlimo Emmerich/Zevenaar ĝis al stacio Rotterdam-Maasvlakte sen lokomotivŝanĝo. Sur la 160 km longa fervoja linio Betuwe ekzistis ĝis la lasta aŭtuno 40 km longa linioparto inter ranĝadstacio Kijfhoek kaj Maasvlakte, kiu devis esti surveturigata nur en sendependa trakcio.

Francio : grandrapidaj trajnoj por Lyria - Ĝis la fino 2013 komuna filia kompanio Lyria de Francaj Fervojoj (SNCF) kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj (SBB) kun sidejo en Parizo deziras aĉeti dektri novajn grandrapidajn unuetaĝajn vagonkombinaĵojn en valoro 600 milionoj da svisaj frankoj. Por livero de la vagonoj, kiuj trafikos precipe sur trajnkurso Laŭzano – Parizo, estas anoncota publika konkurso. Kunlige kun tio oni spekulas, ĉu al la konkurso aliĝos la fimao Alstom kun siaj vagonaroj AGV, sukcese trafikantaj en Italio.

Britio : Pepsico pli multe uzos la fervojon - Brita produktanto de manĝproduktoj Pepsico anoncis, ke estonte ĝi transportos siajn produktaĵojn kun marko Quaker sur trakoj. Temas pri 600 km longa trajnkurso el la produktejo en skotlanda Cupar al stokejoj en angla Lutterworth en graflando Leicertershire. Laŭ donitaĵoj de la firmao oni tiamaniere povas ŝpari jare ĉirkaŭ 500 000 ŝoseokilometrojn. Tio ĉi respondas emision de 180 tunoj da CO². Pepsico lastjare decidis malaltigi je ĉiu tuno da produktoj emision de la dioksido CO² je 20%. Tiucele oni certigos ankaŭ kondiĉojn por pli efika plenkargado de kargaŭtomobiloj.

Svedio : Green Cargo forlasis transportperdojn - Entrepreno de Svedaj Ŝtataj Fervojoj por vartrafiko – Green Cargo – en la tria kvaronjaro 2009 sukcesis forlasi la perdozonon. Post longa periodo de ekonomiaj problemoj tiu ĉi trafika entrepreno atingis profiton en sumo de trakalkulitaj 6,4 milionoj da eŭroj de la totala spezo 428 milionoj da eŭroj. La plibonigon de ekonomia rezulto kun modera plialtigo de la transportitaj varoj kaŭzis konsekvenco de ŝpararanĝoj kaj novaj komercaj kontraktoj.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis D-ro Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo